Satrapio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Satrapo)

Satrapio estas nomo de baza administra unuo en Persa imperio de aĥemenidoj (550 a. K. - 330 a. K.), en imperio de Aleksandro la Granda kaj en imperio de seleŭkidoj (312 a. K. - proksimume 140 a. K., respektive 64 a. K.).

En ties frunto staris satrapo, malnovperse ĥŝaçapávan (ŝirmanto de lando), respondeca pri la administrado kaj financado en la donita regiono. Hodiaŭ pri figura senco, satrapo estas homo uzanta fortan personan povon, kun nuanco de despotecovoluptemo.

La satrapioj ekzistis ankaŭ en pli postaj tempoj, dum partaj arzakidoj (247 a. K. - 224 p. K.) kaj dum persaj sasanidoj (224 p. K. - 651 p. K.), sed tiam ne temis pri unusola administra unuo en la ŝtato (estis ĉi tie ankaŭ vico de vasalaj reĝlandoj, grupigitaj ĉefe en la periferiaj teritorioj).

Satrapoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]