Voluto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Iona kapitelo kun du volutoj.

Voluto (fr.: volute, de lat.: volutum „la envolvitaĵo“) estas en arto kaj aparte en la arĥitekturo helikoforma ornamaĵo (spiralo).

Laŭ Francisko Azorín voluto estas Geometria, spirala figuro; korpo aŭ bildo spiralforma.[1] Li indikas etimologion el la latina voluta (envolvita).[2]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Volutoj troviĝas en la arĥitekturo ĉe konzoloj, gabloj kaj kapiteloj. La formo en antikva arĥitekturo estas karakteriza por la iona kaj eola kapiteloj same kiel por la kunmetita kapitelo. La interna helikece envolviĝa koridoro, la tiel nomata kanalo, povas esti profunda aŭ ebena. Jam pli frue aperis helikoj ĉe kapiteloj de la egipta arĥitekturo, kie ili estas deduktitaj el la natura formo de la malferma lotusa kaliko. Antikvaj vazoj ofte ankaŭ havas helikajn ansoformo.

Por la fasonado de preĝejofasadoj ekde la renesanco helikoj ludas grandan rolon. La angulo inter la larĝa malsupra fasadoparto kaj la pli mallarĝa fenestrozono, ekestanta pro la bazilika strukturo de la domo, ofte estas vualita per granda heliko. Heliko nomiĝas jen la S-formo kune kun la du envolvitaj finaĵoj. Unuafoje Leon Battista Alberti enkondukis ĉi tiun skemon ĉe la baziliko Santa Maria Novella en Florenco kaj kreis per tio la normotipon de preĝejofasado en la renesanca arĥitekturo.

Santa Maria Novella en Florenco, kun helikoj

Dum la malfrua renesanco helikoj apartenis al la bazaj elementoj de la arĥitektura ornamado. Ankaŭ la baroka arĥitekturo multmaniere uzis helikajn ornamaĵojn.

Sciencisto Nicolaus Goldmann (1611–1665) priskribis popularan geometrian metodon por la konstruado de volutoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 213.
  2. Azorín, samloke.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Volute. En: Lexikon der Kunst. Architektur, bildende Kunst, angewandte Kunst, Industrieformgestaltung, Kunsttheorie. Band 7: Stae – Z. 2., unveränderte Auflage, Neuausgabe, Bearbeitung von 1994. E. A. Seemann, Lepsiko 2004, ISBN 3-363-00286-6, S. 667–668.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]