John Byron

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
John Byron
John Byron-Joshua Reynolds-1759.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 8-an de novembro 1723 (1723-11-08)
en Newstead Abbey
Morto 10-an de aprilo 1786 (1786-04-10) (62-jara)
en Londono
Tombo Twickenham
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio
Profesio esploristo, poeto, militisto
Lingvoj angla lingvo
Familianoj
Infanoj John Byron, George Anson Byron
Patro William Byron, 4th Baron Byron
Frat(in)o William Byron, 5th Baron Byron
v  d  r
Information icon.svg

Vic-Admiralo John BYRON (8a de Novembro 1723 – 10a de Aprilo 1786) estis brita oficiro de la Reĝa mararmeo kaj politikisto. Li estis konata kiel Foul-weather Jack (Aĉavetera Jack) pro siaj oftaj trafoj de aĉa vetero en maro. Kiel midŝipmano, li navigis en roto sub George Anson en lia veturo ĉirkaŭ la mondo, kvankam Byron faris ĝin nur ĝis suda Ĉilio, kie lia ŝipo vrakiĝis. Li revenis al Anglio kun la kapitano de la ŝipo Wager. Li estis guberniestro de Novtero post Hugh Palliser, kiu foriris en 1768. Li ĉirkaŭnavigis la mondon kiel komodoro kun sia propra skadro en 1764-1766. Li luktis en bataloj en la Sepjara milito kaj en la Usona revolucio. Li plialtiĝis al la rango de Vic-Admiralo antaŭ sia morto en 1786.

Estis liaj nepoj la poeto George Gordon Byron kaj George Anson Byron, admiralo kaj esploristo, kiuj estis la 6a kaj la 7a Baronoj Byron, respektive.