John Byron

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Byron
Persona informo
Naskiĝo 8-an de novembro 1723 (1723-11-08)
en Newstead Abbey
Morto 10-an de aprilo 1786 (1786-04-10) (62-jaraĝa)
en Londono
Tombo Twickenham
Lingvoj angla
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio
Familio
Patro William Byron, 4th Baron Byron
Patrino Frances Byron, Baroness Byron
Frat(in)oj William Byron, 5th Baron Byron • Isabella Byron
Edz(in)o Sophia Trevannion
Infanoj John Byron • George Anson Byron • Juliana Elizabeth Byron • Frances Byron • Augusta Barbara Charlotte Byron
Okupo
Okupo esploristo • poeto • militisto
vdr

Vic-Admiralo John BYRON (8a de Novembro 1723 – 10a de Aprilo 1786) estis brita oficiro de la Reĝa mararmeo kaj politikisto. Li estis konata kiel Foul-weather Jack (Aĉavetera Jack) pro siaj oftaj trafoj de aĉa vetero en maro.

Kiel midŝipmano, li navigis en roto sub George Anson en lia veturo ĉirkaŭ la mondo, kvankam Byron faris ĝin nur ĝis suda Ĉilio, kie lia ŝipo vrakiĝis. Li revenis al Anglio kun la kapitano de la ŝipo Wager.

Li estis guberniestro de Novtero post Hugh Palliser, kiu foriris en 1768. Li ĉirkaŭnavigis la mondon kiel komodoro kun sia propra skadro en 1764-1766. Li luktis en bataloj en la Sepjara milito kaj en la Usona revolucio. Li plialtiĝis al la rango de Vic-Admiralo antaŭ sia morto en 1786.

Estis liaj nepoj la poeto George Gordon Byron kaj George Anson Byron, admiralo kaj esploristo, kiuj estis la 6a kaj la 7a Baronoj Byron, respektive.