André Maurois
André Maurois | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
André Maurois | |||||
Naskonomo | Émile Salomon Wilhelm Herzog | ||||
Naskiĝo | 26-an de julio 1885 en Elbeuf | ||||
Morto | 9-an de oktobro 1967 (82-jara) en Neuilly-sur-Seine | ||||
Tombo | Neuilly-sur-Seine Old Communal Cemetery [#] | ||||
Religio | katolikismo [#] | ||||
Lingvoj | franca [#] | ||||
Ŝtataneco | Francio [#] | ||||
Alma mater | Lycée Pierre-Corneille [#] | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Marguerite Bloch [#] | ||||
Edz(in)o | Simone de Caillavet [#] | ||||
Infanoj | Gérald Maurois • Michelle Maurois [#] | ||||
Parencoj | France Bloch-Sérazin [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filozofo • eseisto • romanisto • historiisto • verkisto • scenaristo • literaturkritikisto • biografo • sciencfikcia verkisto • verkisto de porinfana literaturo • kritikisto [#] | ||||
Aktiva dum | 1918– [#] | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Q19213609 ❦ Q21009271 ❦ Q2956395 ❦ The Art of Living ❦ Alain [#] | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
André MAUROIS, propranome Emile Herzog (naskiĝis la 26-an de julio 1885 en Elbeuf, mortis la 9-an de oktobro 1967 en Neuilly-sur-Seine) estis franca romanverkisto kaj eseisto.
Li estas plej multe konata pro siaj biografiaj romanoj (Turgenev, Voltaire, Disraëli, Shelly, Byron, G. Sand, Tri Dumasoj, V. Hugo, Balzac, A. Fleming), sed ankaŭ liaj ceteraj verkoj distingiĝas pro psikologia profundeco kaj humuro (Silentado de kolonelo Bramble, La Familia Cirklo, Klimatoj).
Eminentaj estas liaj eseoj (Anglaj studaĵoj, La Konversacio, Aspektoj de la Biografio, De Prous al Camus, La grandaj verkistoj de ĉi tiu duonjarcento) kaj historiaj verkoj (Historio de Francio, Historio de Anglio, Historio de Usono).
En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]
- Bareluloj kaj Fadenuloj (Patapoufs et Filifers), moderna fabelo por ge(mal)junuloj. Tradukis Berno Fabo. Ilustris Jan Ermers. Scheveningen: Esperanto-Instituto "Merkurio", proks. 1933. 104 paĝoj.
- Noveloj, Franca Esperantisto 356, 1984. 68 paĝoj.