Franca Esperantisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
dekstra

Franca Esperantisto, dum iuj epokoj france Revue française d’espéranto, estas la organo de pluraj Esperanto-organizoj en Francio. Ĝi aperis en pluraj serioj.[1]

Unua serio (1908-1912)[redakti | redakti fonton]

Kiam en Junio 1908 Louis de Beaufront, prezidanto de Société pour la propagation de l'Espéranto (SFPE) transiris al Ido, tiu societo trapasis gravan krizon. La plejmulto de la francaj Esperantistoj tamen deklaris sin por Esperanto kaj intertraktis por anstataŭi la societon per "Fédération de France" kaj la gazeton L'Espérantiste per Franca Esperantisto. En decembro 1908 jam aperis la 1-a numero. Ĝi ĉesis en dec. 1912. Ĉefo-redaktoro antaŭ la milito estis Félicien Menu de Ménil.

Dua serio (1920-1921)[redakti | redakti fonton]

Franca Esperantisto reaperis post la unua mondmilito de apr. 1920 ĝis dec. l921. IV-VIII+16-24 p. 25x19. Ĉefo-redaktoro post la milito estis Théophile Cart. Franca Esperantisto tiuepoke estis precipe propaganda gazeto kaj enhavis nur malampleksan literaturan parton.

Tria serio (1933-1940)[redakti | redakti fonton]

Franca Esperantisto reaperis en 1933. (Paul Tarnow en Enciklopedio de Esperanto, 1934).

Kvara serio (1945-1958)[redakti | redakti fonton]

Kvina serio (1959-1979)[redakti | redakti fonton]

Tiuepoke la precipa titolo estis la franca Revue française d’espéranto, la kromtitolo Franca Esperantisto.

Sesa serio (1980-2000)[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Enciklopedio de Esperanto, 1933. p 141

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]