Croix-de-feu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kruco de Fajro
Croix-de-feu
Emblemo de Kruco de Fajro
volontula asocio
Lando  Francio
Prezidanto François de La Rocque
Fondiĝo 26-a de novembro 1927
Dissolvo julio 1936
Ĉefa sidejo Strato de Milan, Parizo
Koloro(j) nigra
Ideologio Franca naciismo
Ĵurnalo Le Flambeau [1],[2]
vdr

La Croix-de-feu (esperante Kruco de Fajro) estis franca politika ligo kaj kvazaŭarmea organizaĵo de dekstro aktiva dum la intermilita periodo inter 1927 kaj 1936 kaj antaŭulo de "Parti social français" (PSF).

Historio[redakti | redakti fonton]

Kunveno de membroj de Croix-de-feu en 1935 por kunmemorigi la tagon de Armistico

La ligo estis fondita la 26-an de novembro 1927[3] kiel asocio de veteranoj de la Unua mondmilito fare de Maurice d'Hartoy.[4] En 1932 François de La Rocque fariĝis prezidanto de tiu.[5] Dum ĝia historio ĝiaj militantoj —konataj kiel « la malvarmaj vostoj » (les froides queues)—[6] plenumis kvazaŭarmeajn operacojn[7],[8] kaj partoprenis (kvankam aparte,[9] malfrue kaj per malpli granda rolo ol militantoj de aliaj ligoj) en la perturboj de la 6-a de februaro 1934.[10] La membraro de Croix-de-feu —kiu nutriĝis ĉefe el la meza klaso—[11] atingis nombron inter 900 000[12] kaj 1 000 000[13] da militantoj antaŭ ol dissolviĝi en julio 1936[14] pro la malpermeso de la ligoj okazinta per la venko en la balotoj de la Popola Fronto en Francio, ŝanĝiĝante tiam en "Parti social français".[15],[16] Ĝi kalkulis kun granda proporcio de virinoj en sia militantaro.[17]

Ideologio[redakti | redakti fonton]

Ekzistas historia debato pri la kvalifiko «faŝista» de la ligo.[18] La Croix-de-feu, kies naciismo estis unu el ĝiaj plej distingaj trajtoj,[19] minacis per uzo de politika perforto por atingi siajn celojn jam en 1933.[20] Ili havis la celon ŝtopi la breĉon malfermitan inter dekstro kaj maldekstro;[21] la sistemo per kiu ili respondus al marksismo estus, laŭ la propra partio, «korporaciisma».[22] Stanley G. Payne notas ke temis pri organizaĵo kun nur modera naciisma aŭtoritato.[23]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Junkerman 2010, paĝo 256
  2. Kennedy 2007, paĝo 68
  3. Kéchichian 2006, paĝo 13
  4. Andrew & Ungar 2008, paĝo 62
  5. Winock 2006, paĝo 6
  6. Payne 1995, paĝo 295
  7. Kennedy 2007, paĝo 67-68, 75
  8. Andrew & Ungar 2008, paĝo 63
  9. Passmore 2013, paĝo 291
  10. Kennedy 2007, paĝo 67
  11. Winock 2006, paĝo 23-24
  12. Winock 2006, paĝo 22
  13. Junkerman 2010, paĝo 245
  14. Winock 2006, paĝo 5
  15. Kennedy 2007, paĝo 65
  16. Payne 1995, paĝo 295
  17. Passmore 2013, paĝo 313
  18. Campbell 2008, paĝo 250
  19. Junkerman 2010, paĝo 258
  20. Kennedy 2007, paĝo 64
  21. Kennedy 2007, paĝo 65
  22. Winock 2006, paĝo 8-9
  23. Payne 1995, paĝo 295

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

* Andrew, Dudley; Steven UNGAR. (2008) Popular Front Paris and the Poetics of Culture. Harvard University Press. ISBN 0-674-01703-X.
* Campbell, Caroline (2008). “Women and Gender in the Croix de Feu and the Parti Social Français: Creating a Nationalist Youth Culture, 1927–1939”, The Proceedings of the Western Society for French History (angle36. 
* Junkerman, Hannah (2010). “Sons and Daughters of the Croix de Feu: An Inquiry into the Role of Youth in French Fascism”, Intersections (angle) (pdf) 11 (2). 
* Kéchichian, Albert. (2006) Les Croix-de-feu à l'âge des fascismes: travail, famille, patrie (france). Editions Champ Vallon. ISBN 2-876-73-450-8.
* Kennedy, Sean (2007). “Pitfalls of Paramilitarism: The Croix de Feu, the Parti Social Français, and the French State, 1934-39”, Journal of Conflict Studies (angle) (pdf) 27 (2). 
* Passmore, Kevin. (2013) The Right in France from the Third Republic to Vichy (angle). Oxford University Press. ISBN 978-0-19-965820-6.
* Payne, Stanley G. (1995). “A History of Fascism 1914-1945” (angle). 
* Winock, Michel (2006). “Revisiting French fascism: La Rocque and the Croix-de-Feu”, Vingtième Siècle. Revue d’histoire 2006/2 Vingtième Siècle. Revue d’histoire (france) (90), p. 3–27. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Croix de Feu en la hispana Vikipedio.