Nacia heroo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Statuo de Robin Hood, bonkonata angla nacia heroo, en Nottingham, Anglio

Nacia heroo estas heroo, kies nomo, personeco kaj dokumentado de siaj agoj estas presitaj en la konscio de la nacio kaj servas kiel objekto de fiero, kiun la popolo festas pro siaj agadoj en historio de la lando. Plejparte, la vivhistorioj de naciaj herooj ne baziĝas sur fidindaj historiaj rekordoj kiel dokumentoj, kaj la trajtoj de la protagonisto kaj siaj agoj ofte estas troigaj, troigitaj kaj ricevas legenda-mitologian tuŝon. Ekzistas kaj bone dokumentitaj naciaj herooj, kaj kelkaj kiuj estas fikciaj.

La ĉeesto de la nacia heroo en la nacia konscio estas esprimita en la mencio de la karaktero en popolkantoj, popolaj fabeloj kaj aliaj elementoj de folkloro. Popolaj herooj ankaŭ estas utiligitaj kiel temo en literaturaj verkoj kaj filmoj. La nacia heroo estas admirita de homoj, aŭ de aparta popolo, kaj plejparte reflektas idealojn kaj valorojn de sia kulturo.

La vivo de la nacia heroo komenciĝas kiel ordinara vivo kiel iu alia homo, kaj ŝanĝiĝas nekutime post signifaj vivokazaĵoj, ofte en respondo al socia maljusto kaj ofte en respondo al naturaj katastrofoj. Oftaj kazoj estas kazoj kie la nacia heroo estas portretita kiel la protektanto de la pleboj kaj kiel helpanta al la popolamasoj kontraŭ subpremo kaj tiranecokorupto de la institucia strukturo, kiel ekzemple kontraŭbatalado de malbona Reĝo. En ĉi tiuj kazoj li plej ofte, sed ne nepre, vivas iel eksterleĝe.

Listo de naciaj herooj[redakti | redakti fonton]

Lando Naciaj herooj (parte subdivido al regionoj kaj epoko)
Albanio Georg Kastriota Skanderbeg
Alĝerio Abd el-Kader
Andoro Ermengard d'Urgell
Angolo Nzinga von Matamba
Argentino/Ĉilio José de San Martín
Armenio Sasunci Dawit (Davido la 4-a de Sassun, "la konstruisto"), Drastamat Ganayan
Aŭstrio
- Princo Eŭgeno de Savojo
Tirol: Andreas Hofer
Barato Mahatma Gandhi, Subhash Chandra Bose, Shivaji, Lakshmi Bai
Belorusio Ivan Lutzevic
Belgio Guillaume Vansaeftingen
Brazilo Tiradentes, Lampião
Britio
Alfredo la Granda, Horatio Nelson
Kornvalo: Artus
Anglio: Robin Hood
Skotio: William Wallace, Robert Roy MacGregor
Kimrio: Owain Glyndwr
Bulgario Georgi Rakovski, Vasil Levski, Ĥristo Botev
Ĉeĥio Libuše, Jan Hus
Ĉinio Sun Yat-sen
Danio Holger Danske, Thyra Danebod
Ekvadoro Antonio José de Sucre
Estonio Kalev
Filipinoj Dr. José Protasio Rizal y Alonzo
Francio
- Antikvo (Gaŭlio): Vercingetorix
- Mezepoko: Johana de Arko, Bertrand du Guesclin, Pierre du Terrail, Chevalier de Bayard
- Novepoko: Napoleono Bonaparto
Korsiko: Pasquale Paoli
Okcitanio: Vilhelmo de Akvitanio
Ferooj Nólsoyar Páll
Germanio
- Antikvo (Germania Magna): Arminius ("Hermann der Cherusker")
- Mezepoko: Frederiko la 1-a ("Barbarossa")
Frislando/Dithmarschen: Telse Kampen
Grekio Aleksandro la Granda
- Antikvo (Helenio): Heraklo
- Mezepoko (Bizanco): Nikefóros la 2-a Fokás
- Novepoko: Rígas Feraios, Márkos Bótsaris, Theodóros Kolokotrónis, Germanós de Pátras
Korfuo: Ioánnis Kapodístrias
Kreto: Elevthérios Venizélos
Makedonio: Márkos Bótsaris
Haitio François Dominique Toussaint L'Ouverture, Marie Jeanne Lamartinière, Charlemagne Péralte
Hispanio
- Mezepoko: Pelayo, Rodrigo Díaz de Vivar ("El Cid")
- Novepoko: Don Juán de Austria, Luis Daoíz y Torres, Amaro Pargo
Honduro Lempira
Hungario Francisko Rákóczi la 2-a, Lajos Kossuth, Sándor Petőfi, Miklós Zrínyi
Indonezio/Malajzio
- Hang Tuah
Aceh: Iskandar Muda
Balio: Airlangga
Javo: Diponegoro
Sumatro: Amir Hamza
Irako Saladino
Irano Rustam
Irlando
- Cú Chulainn
- Novepoko: Wolfe Tone, Pádraig Pearse, Roger Casement
Islando Leifr Eiríksson
Israelo
Biblio: Ŝimŝono, Reĝo David
Helenismo-Romio: Judaso Makabeo, Simon Bar Koĥba
Cionismo: Joseph Trumpeldor, Hanna Szenes
Italio
- Giuseppe Garibaldi
Mezepokaj urboŝtatoj:
Florenco: Giovanni de Medici ("Giovanni dalle bande nere", patro de Kozimo la 1-a de Mediĉo)
Ĝenovo: Andrea Doria
San-Marino: Marinus Dalmata
Venecio: Enrico Dandolo
Jamajko Henry Morgan
Japanio Nogi Maresuke, Sakamoto Ryoma, Hirose Takeo
Kanado
- Henry Hudson
Kebekio/Akadio: Samuel de Champlain, Louis-Joseph de Montcalm
Kartvelio Kakuza Ĉolokaŝvili
Kirgizio Manas
Kolombio Simón Bolívar, José María Córdoba, Policarpa Salavarietta ("La Pola")
Koreio Yi Sun Shin
Kostariko Juan Santamaría
Kroatio Matija Gubec, Josip Jelačić, Ante Gotovina
Kubo José Martí
Latvio Maija von Turaida
Libio Omar Muĥtar
Litovio
- Mezepoko: Vytautas didysis
- Novepoko: Emilija Pliater, Jonas Basanavičius, Romas Kalanta
Luksemburgo Johano la Blinda
Meksiko
- Cuauhtémoc, Miguel Hidalgo, José María Morelos
Chiapas: Emiliano Zapata
Chihuahua: Pancho Villa
Mongolio
- Mezepoko: Ĝenĝis Ĥano
- Novepoko: Damdin Sükhbaatar
Mjanmaro Alaungpaya
Nikaragvo Augusto César Sandino
Nederlando Vilhelmo la 1-a, Jan van Speijk
Norvegio Olav la 1-a Haraldsson
Panamo Vasco Núñez de Balboa
Paragvajo Francisco Solano López
Peruo Manco Cápac, José Gabriel Condorcanqui ("Túpac Amaru la 2-a"), Miguel Grau Seminario
Pollando
- Mezepoko: Florian Szary,Jan Zamoyski, Jan Karol Chodkiewicz, Johano la 3-a Sobieski
- Novepoko: Jan Henryk Dąbrowski, Emilia Plater, Kazimierz Pułaski, Tadeusz Kościuszko, Józef Piłsudski.
Portugalio
- Antikvo (Luzitanio): Viriatus
- Mezepoko: Alfonso la 1-a Henriques ("la konkeristo"), Nuno Álvares Pereira
Porto-Riko Ramón Emeterio Betances
Rumanio
- Antikvo (Dacio): Burebista
- Mezepoko (Valaĥio): Mircea cel Bătrân
- Mezepoko (Moldovo): Stefan cel Mare
- Novepoko: Mihai Viteazul (Mikaelo la Brava)
Rusio Aleksandr Nevskij, Dmitrij Donskoj??
Salvadoro José Simeón Cañas y Villacorta, Francisco Morazán
Serbio Stefan Nemanja, Stefan Uros IV., Lazar Hrebeljanovic
Slovakio Juraj Jánošík
Slovenio Andreas Turjak, Adam Ravbar
Sotho Moŝeŝ la 1-a
Sud-Afriko
- Buroj: Jan van Riebeeck, Paulus "Oom" Kruger
- Khoi ("Hotentotoj"): Sarah Bartmann
- Zuluoj: Shaka
- Nelson Mandela
Svedio Gustavo la 2-a Adolfo, Karolo la 12-a
Svislando Wilhelm Tell, Arnold von Winkelried, Sankta Nikolao de Flüe
Tibeto Gesar
Turkio
- Osmanidoj: Osman la 1-a
- Selĝukoj: Alp Arslan, Mehmet la 2-a, Sulejmano la 1-a
- Novepoko: Kemal Atatürk
Anatolio: Nasreddin Hoĝa
Ukrainio
- Stenka Rasin, Taras Ŝevĉenko, Lesja Ukrainka
Galicio: Stepan Bandera
Kozakoj: Ivan Mazepa, Ivan SIRKO, Petro Doroŝenko
Urugvajo José Gervasio Artigas
Usono
- George Washington, Abraham Lincoln, Nathan Hale
Karolino: Walter Raleigh
Marilando: Cecil Calvert (Lord Baltimore)
Ohio: Moses Cleaveland
Teksaso: Sam Houston
Indiĝenoj: Osceola, Pontiac, Tecumseh, Ulzana
Uzbekio Timur Lenk
Venezuelo Simón Bolívar
Vjetnamio Tran Hung Dao, Lê Loi

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]