Miguel Hidalgo y Costilla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Miguel Hidalgo)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Insurekcia iniciato de Nova Hispanio. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Hidalgo (apartigilo).
Miguel Hidalgo y Costilla
Persona informo
Naskonomo Miguel Gregorio Antonio Ignacio Hidalgo y Costilla y Gallaga Mondarte Villaseñor
Naskiĝo 8-an de majo 1753 (1753-05-08)
en Corralejo de Hidalgo, Nueva Galicia,  Nova Hispanio
Morto 30-an de julio 1811 (1811-07-30) (58-jaraĝa)
en Chihuahua, Nueva Vizcaya,  Nova Hispanio
Mortokialo pafvundo
Tombo Anĝelo de la Sendependeco
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Universidad Michoacana de San Nicolás de Hidalgo • Reĝa kaj Pontifika Universitato de Meksiko
Subskribo Miguel Hidalgo y Costilla
Familio
Patro Q17628146
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • politikistopastro • rebel leader
vdr

Miguel Gregorio Antonio Ignacio Hidalgo y Costilla Gallaga Mandarte y Villaseñor[1][2] (Pénjamo, Intendencia de Guanajuato; 8-a de Majo 1753 - Chihuahua, Nueva Vizcaya; 30-a de Julio 1811), konata kiel Miguel Hidalgo y Costilla aŭ eĉ pli simple kiel Miguel HIDALGO, estis insurekcia militisto kaj pastro de Nova Hispanio, nuna Meksiko. En Meksiko, oni konas lin kiel "Patro de la Patrujo".

Krio de Dolores, nome proklamo de la Sendependeco de Meksiko.

Li elstaris en la iniciato de la unua etapo de la Meksika Milito de Sendependeco per agado konata en la meksika historiografio kiel Grito de Dolores (Krio de Dolores). Li regis milite kaj politike la unuan parton de la sendependentisma movado, sed, post serio de malvenkoj, li estis kaptita la 21an de Marto 1811, post preskaŭ ses monatoj de la komenco de la ribelo, kaj malliberigita en Chihuahua, juĝita kaj mortpafita la 30an de Julio samjare en Chihuahua.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. José M. de la Fuente (1979). Hidalgo íntimo: apuntes y documentos para una biografía del benemérito cura de Dolores, d. Miguel Hidalgo y Costilla. Gobierno del Estado de México. «Fueron sus padres, don Cristóbal Hidalgo y Costilla [...] y doña Ana María Gallaga Mandarte Villaseñor y Lomelí».
  2. Baptatestilo de Hidalgo

Bibliotekoj[redakti | redakti fonton]

  • Rosas, Alejandro (2006). Mitos de la historia mexicana. De Hidalgo a Zedillo. Editorial Planeta. ISBN 970-37-0555-3.
  • Villalpando, José Manuel (2002). Miguel Hidalgo. Grandes protagonistas de la historia de México. Planeta DeAgostini. ISBN 970-726-050-5.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]