Meksika Milito de Sendependeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Miguel Hidalgo y Costilla, pentraĵo de José Clemente Orozco, Registara Palaco de Jalisco, Guadalajara.

La Meksika Milito de Sendependeco (en hispana: Guerra de Independencia de México) estis milito, kaj fino de politika kaj socia procezo kiu finigis la regadon de Hispanio en 1821 en la teritorio de la tiama Nova Hispanio, poste Meksiko. Tiu milito ekis pere de la francia invado de Hispanio fare de Napoleono en 1808; ĝi etendiĝis el la Krio de Dolores fare de la pastro Miguel Hidalgo y Costilla la 16an de Septembro, 1810, je la eniro de la Armeo de la Tri Garantioj estritaj de Agustín de Iturbide en Meksikurbo la 27an de Septembro, 1821. La 16a de Septembro estas celebrata kiel Meksika Sendependeca Tago.

La movado por la sendependeco estis inspirita de la Klerismo kaj de la Usona kaj de la Franca revolucioj. En tiu epoko la klera elito de Nova Hispanio ekmontris tion en la rilatoj inter Hipanio kaj ties koloniigitaj landoj. Ŝanĝoj en la socia kaj politika strukturo okazigitaj de la Burbonaj Reformoj kaj forta ekonomia krizo en Nova Hispanio okazigis maltrankvilon inter la tiea kriola elito.

La dramaj politikaj okazaĵoj en Eŭropo, la Francaj Revoluciaj Militoj kaj la konkeroj de Napoleono ege influis okazaĵojn en Nova Hispanio. En 1808, Karlo la 4-a kaj Ferdinando la 7-a estis devigitaj abdiki favore de la Franca Imperiestro, kiu tiam faris sian pli aĝan fraton Joseph reĝo. La saman jaron, la ayuntamiento (urba konsilantaro) de Meksikurbo, subtenita de la vicreĝo José de Iturrigaray, postulis suverenecon en foresto de la legitima reĝo. Tio kondukis al puĉo kontraŭ la vicreĝo; kiam ĝi estis subpremita, la estroj de la movado estis enprizonigitaj.

Spite la malvenkon en Meksikurbo, malgrandaj grupoj de ribeluloj kunvenis en aliaj urboj de Nova Hispanio por starigi movadojn kontraŭ la kolonia regado. En 1810, post esti malkovritaj, la konspirantoj de Querétaro [keREtaro] elektis insurekcii arme la 16an de Septembro en akompano de kamparanoj kaj indiĝenaj loĝantoj de Dolores (Guanajuato), kiuj estis alvokitaj al la agado fare de la katolika pastro Miguel Hidalgo, iama rektoro de la altlernejo Colegio de San Nicolás Obispo.

Hidalgo kaj Morelos, murpentraĵo en la Dom-Muzeo de Morelos.

Post 1810 la sendependiga movado trairis diversajn etapojn, ĉar estroj estis enprizonigitaj aŭ eĉ ekzekutitaj fare de fortoj fidelaj al Hispanio. Dekomence la ribeluloj disputis la legitimecon de Joseph Bonaparte kiel reĝo instalita de Francio dum agnoskis la suverenecon de Ferdinando la 7-a super Hispanio kaj ties kolonioj, sed poste la estroj havis pli radikalajn postenojn, kaj malakceptis la hispanajn postulojn kaj planis novan socian ordon inklude la abolon de sklaveco. La pastro José María Morelos alvokis la separismajn provincojn por formi la Kongreso de Chilpancingo, kio donis al la insurekcion sian propran juran kadron. Post la malvenko de Morelos, la movado survivis kiel gerila milito sub la estreco de Vicente Guerrero. Ĉirkaŭ 1820, la malmultaj ribelaj grupoj survivis ĉefe en Sierra Madre del Sur kaj Veracruz.

La restaŭro de la liberala Hispana konstitucio de 1812 okazigis ŝanĝon de mensoj inter la elitaj grupoj kiuj estis subtenintaj la Hispanian regadon. Monarkiistaj krioloj tuŝitaj de la nova-malnova konstitucio decidis subteni la sendependecon de Nova Hispanio; ili klopodis aliancon kun la iama insurekcia rezistado. Agustín de Iturbide estris militan armeon de konspirantoj kaj komence de 1821 li renkontiĝis kun Vicente Guerrero. Ambaŭ proklamis la Planon de Iguala, kiu alvokis por unio de ĉiuj insurekciaj fakcioj kaj estis subtenitaj kaj de la aristokrataro kaj de la pastraro de Nova Hispanio. Ĝi alvokis por monarkio en sendependa Meksiko. Finfine, la sendependeco de Meksiko estis atingita la 27an de Septembro, 1821.

Post tio, la ĉefa teritorio de Nova Hispanio estis organizita kiel la Meksika Imperio. Tiu efemera katolika monarkio ŝanĝis al federala respubliko en 1823, pro internaj konfliktoj kaj la apartigo de Centrameriko el Meksiko.

Post kelkaj hispanaj rekonkeraj klopodoj, inklude la ekspedicion de Isidro Barradas en 1829, Hispanio dum la regado de Isabel la 2-a agnoskis la sendependecon de Meksiko en 1836.