Chilpancingo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chilpancingo
setlejo

Blazono

Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 187 251  (2010) [+]
Geografio
Geografia situo 17° 33′ N, 99° 30′ U (mapo)17.551944-99.501334Koordinatoj: 17° 33′ N, 99° 30′ U (mapo) [+]
Alto 1 242 m [+]
Horzono UTC-06:00 [+]
Chilpancingo (Guerrero)
Chilpancingo (Guerrero)
DEC
Chilpancingo
Chilpancingo
Situo de Chilpancingo
Chilpancingo (Meksiko)
Chilpancingo (Meksiko)
DEC
Chilpancingo
Chilpancingo
Situo de Chilpancingo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chilpancingo de los Bravo [+]
vdr

Chilpancingo (hispane oficiale Chilpancingo de los Bravo) estas urbo en la ŝtato Guerrero de Meksiko kaj ties ĉefurbo kaj administra centro. Tamen ene de la ŝtato la turisma ferieja urbo Akapulko estas la plej granda urbo, multe pli granda ol la ŝtata ĉefurbo, kiu - la administra urba municipo, kiu ankoraŭ inkluzivas plurajn etajn antaŭurbojn - dum la popolnombrado de la jaro 2005 sume havis 214 219 loĝantojn, dum en la municipo Akapulko vivis iom pli ol 700 000 homoj.

La Kongreso de Anahŭako, en hispana Congreso de Anáhuac, nomita ankaŭ Congreso de Chilpancingo, estis kunvokita en Chilpancingo en la tiama Provinco Tecpan, la 13a de Septembro 1813 de José María Morelos y Pavón. Ĝi estis la unua sendependema kongreso kiu anstataŭis la Junton de Zitácuaro, deklarante la sendependecon de Nordameriko el la Hispana Imperio.