Gerilo
Etoso
Gerilo estas milito lanĉita de malgrandaj batalgrupoj, disigitaj tra iu regiono, sen fronta linio. La ĉefaj taktikoj de gerilo estas embusko kaj sabotado.
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La vorto devenas el la hispana guerrilla, kiu signifas "militeto". Ĝi estiĝis dum la hispana rezistado al la franca invado de Napoléon Bonaparte komence de la 19-a jarcento. La taktikoj, kompreneble, ekzistis de longe antaŭe.
Celo
[redakti | redakti fonton]La fina celo de gerilo estas skui kaj eventuale renversi establitan reĝimon. Grava faktoro por tiu sukceso estas la popola apogo, kiun la gerilanoj povas akiri, por sinkaŝado for de la oficiala armeo kaj provizado de manĝaĵoj kaj informado pri la malamikoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.reuters.co.uk/newsPackageArticle.jhtml?type=topNews&storyID=584330§ion=news Arkivigite je 2005-11-25 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.kimsoft.com/guerilla.htm Arkivigite je 2009-05-30 per la retarkivo Wayback Machine.
- http://www.baader-meinhof.com/students/resources/print/minimanual/manualtext.html Arkivigite je 2005-11-25 per la retarkivo Wayback Machine
- http://news.bbc.co.uk/onthisday/hi/dates/stories/august/27/newsid_3891000/3891055.stm