8-a de majo
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
majo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
majo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
31 | ||||||
aranĝo de 2021 tagoj |
La 8-a de majo estas la 128-a tago de la jaro (la 129-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 237 tagoj restas ĝis la fino de la jaro.
Je la 8-a de majo okazis, interalie:
Eventoj[redakti | redakti fonton]
- 413: Imperiestro Flavio Honorio subskribis edikton pri redukto de impostoj por la italaj provincoj: Viterbo, Kampanio, Picenum, Samnium, Apulio, Lucania kaj Kalabrio, kiuj estis ĉirkaŭrabitaj de visigotoj
- 589: Tria koncilio de Toledo komenciĝis - katolikismo iĝis oficiala religio de Regno Visigota en Hispanio
- 1254: Verŝajna dato de unua plenumo de mezepoka himno Gaude Mater Polonia kiel vespra parto omaĝe al Sankta Stanislavo, la pola episkopo-martiro - nuntempe en Pollando kantata alterne kune kun Gaudeamus igitur kaj pli frue post venkoj de polaj kavaliroj
- 1322: Pollando: Sierpc iĝis urbo
- 1360: Subskribo de la Traktato de Brétigny inter Francio kaj Reĝlando Anglio - inaŭguro de naŭjara paŭzo en la Centjara milito
- 1429: Centjara milito: angloj rezignis pri la sieĝo de Orléans - unua pli grava venko de Johana de Arko
- 1541: Hispana esploristo kaj konkistadoro Hernando de Soto malkovris riveron Misisipo
- 1624: Imperiestro Ferdinando la 2-a kaj reĝo de Hungario Gábor Bethlen subskribis packontrakton en Vieno
- 1654: En Westminster oni subskribis pactraktaton pri fino de la unua angla-nederlanda milito
- 1713: Granda Nordia Milito: Helsinko subiĝis al la rusa armeo
- 1721: Inocento la 13-a iĝis papo
- 1740: Traktato inter Francio kaj Turkio pri eterna amikeco subskribiĝis
- 1794: Franca revolucio: fizikisto, kemiisto kaj impost-kolektanto Antoine Lavoisier estis gilotinita
- 1808: Napoleono interkonsentis kun registaro de Varsovia Duklando pagi soldatan salajron al 8 000 polaj soldatoj
- 1848: Ribelo de Grandpolujo: venko de poloj en batalo de Kcynia kontraŭ Reĝlando Prusio
- 1863: Januara ribelo kontraŭ Rusia Imperio: venko de rusa armeo en la 1-a batalo de Ignacevo (proksime al Konin)
- 1886: Atlanta: farmaciisto John Pemberton komencis vendi elpensitan de si trinkaĵon Koka-kolao
- 1889: Nederlanda pentristo Vincent van Gogh komencis kuracadon en psikiatria hospitalo
- 1902: Martiniko: erupcio de la vulkano Monto Pelée detruis la urbon Saint-Pierre - 20 mil personoj pereis
- 1914: Adolph Zukor fondis usonan kinofirmaon Paramount Pictures
- Unua mondmilito:
- 1918: Ribelantaj kozakoj okupis Rostov-na-Donu
- 1929: Norvegio aneksis insulon Janmajeno
- 1933: Dua Pola Respubliko: Ignacy Mościcki refoje iĝis prezidento (por sepjara oficperiodo)
- 1933: Pola oficiro Stanisław Skarżyński finis flugon super Atlantiko per la pola aviadilo RWD-5 fiksante mondrekordon pri longeco (de Saint-Louis (Senegalo) ĝis Maceió (Brazilo)
- 1933: Mahatmo Gandhi komencis sian 21-tagan fastadon por protesti kontraŭ brita politiko en Barato
- 1937: Latvio: papo Pio la 11-a fondis metropolitejon en Rigo kune kun diocezo de Liepāja
- Dua mondmilito:
- 1940: Varsovio: en sia taglibro Ludwik Landau notis, ke homkaptado okazis en Mezurbo, pere de nekovritaj aŭtomobiloj, por timigi loĝantaron, la stratoj malpleniĝis; en Lublin estis arestita Celina Iwanowska, virino-ŝipdirektistino - pafmortigita fine de junio, kaj ŝia edzo mortfalis en la ribelo de Varsovio; en Buchenwald pereis evangelia pastro Karol Kulisz, paroĥestro el Cieszyn; Pola ekzila registaro: Konsilio de Ministroj decidis krei 3 Delegitarojn de Registaro por la Lando por ke ili reprezentu Polan Subteran Ŝtaton: por Ĝenerala Gubernio, por teritorioj enkorpigitaj al Nazia Germanio kaj areoj enigitaj al Sovetunio; en norvegan havenon Harstad (Troms) alvenis de Francio Memstara Brigado de Podhale-Pafistoj (ĝi poste ĝis la 17-a de majo partoprenis en bataloj je Narviko), kiu eniras en la francan Unuan Malpezan Divizion; Kostariko: Rafael Ángel Calderón Guardia iĝis prezidento
- 1941: Germana polico pafmortigis en Zalesie apud Krakovo 10 personojn; Gestapo malpermesis kolporti en Varto-Lando du gazetojn en la pola lingvo, eldonatajn de germanaj regopovoj en ĜG; gestapo en Poznań ricevis teleprintilojn kun analogiaj ejoj en Berlino, Vroclavo, Lodzo, Inowrocław, Jarocin, Kościan, Kalisz, Leszno kaj Szamotuły, kio plifaciligis kontraŭbatalon de la Pola Rezistomovado; en Krakovo oni malfermis ekspozicion de Wit Stwosz nur por germanoj, Hans Frank inaŭgure diris, ke Krakovo ĉiam estis germana urbo; nokte de la 8-a/9-a de majo Bomba Korpuso de RAF atakis celojn en Germanio, ĉefe Hamburg kaj Bremeno; Luftwaffe atakis Nottingham (95 aviadiloj, 137 tunoj da bomboj, 189 bruligaj skatoloj), Hull (120 aviadiloj, 157 tunoj da bomboj, 540 bruligaj skatoloj) kaj Sheffield (34 aviadiloj, 53 tunoj da bomboj, 802 bruligaj skatoloj)
- 1942: Germana okupado de Pollando: germanaj policaj taĉmentoj bruligis vilaĝon Bończa en distrikto Krasnostawski murdinte pli ol 30 personojn; unua mara batalo en Korala maro inter Japanio kaj Usono finiĝis - unuafoje ambaŭflanke ekrolis aviadilaj ŝipoj; Brita Hindio: japana aviado atakis baratan Ĉitagongon; de germana militprizono en Woldenberg fuĝis 3 polajn leŭtenantoj kaj kaporalo; Orienta Fronto: germana 11-a Armeo (Erich von Manstein) ekatakis sur la Kerĉa duoninsulo
- 1943: Germanoj eksplodigis en Varsovia geto 43 bunkrojn kaptinte 1091 judojn, el kiuj pafmortigis 280; Ribelo en varsovia geto: amasa sinmortigo de 120 judaj ribelantoj en la bunkro de Anielewicz, ĉirkaŭitaj de germanaj kaj ukrainaj taĉmentoj kaj venenigataj per gaso; germanaj soldatoj kaj policanoj pafmortigis en Kraśnik 12 personojn (la 7-an kaj 8-an de majo), krome en 7 aliaj lokoj 149 personojn, en tio 7 kaptitajn judinojn; Volinia masakro: membroj de Ukraina Ribela Armeo murdis en Katerynówka (distrikto de Lucko) 28 polojn, 10 judojn kaj 2 polajn-ukrainajn familiojn kaj en Koszów dekkelke da personoj; pola rezista movado en ĜG faris 185 kontraŭgermanajn agojn; en Naliboki (nun Minska regiono) taĉmento de sovetaj kaj judaj partizanoj murdis 128 polojn, kiuj kontraŭstaris al ilia rabado; Pola Rezistomovado: taĉmento d Kamparanaj Batalionoj de Franciszek Anioł forprenis de armea transporto en stacidomo Żurawica 8 maŝinpafilojn, 3 pistolojn kaj 6 fusilojn kun municio; Aliancanoj: en Virginio komenciĝis konferenco, kiu kontribuis al fondo de FAO
- 1944: Germanaj ĝendarmoj pafmortigis en Goszcz, apud Twardogóra, 10 personojn kaj 9 en Łęg apud Krakovo; Hans Frank diris, ke nombro de partizanaj atakoj al fervojlinioj en Lublinio atingas 11 tage; supera funkciulo de SS kaj polico en ĜG Wilhelm Koppe nomis Varsovion "danĝera konspirejo"; Minska regiono: grupiĝo de Pola Enlanda Armeo batalis kontraŭ soveta brigado je la nomo al Stalin; 6-a Brigado de Landa Armeo malarmigis kompanion de Litova Korpuso; Vilnius (subdistrikto): 3-a kompanio de 77-a regimento de infanterio falis embuskon de litova polico - 5 partizanoj pereis; Krimeo: trupoj de 4-a Ukraina Fronto atingis internan zonon de la defendo de Sebastopolo
- 1945: Silezio: Ruĝa Armeo sekvante retiriĝantan malamikon liberigis Otmuchów, Świdnica, Zgorzelec, Dzierżoniów, Ząbkowice kaj Wałbrzych (kutime post 3 tagoj NKVD-taĉmentoj per teroro enkondukis novan sovetan okupadon); taĉmento de Civitana Enlanda Armeo ekregis Grajewo kaj liberigis 214 enprizonigitojn de Distrikta Oficejo de Publika Sekureco kaj Distrikta Komandejo de Civitana Milico; taĉmento de Pola Enlanda Armeo ekregis Dąbrowa Tarnowska, frakasis malliberejon de DOPS kaj liberigis 76 soldatojn; per radia disaŭdigo usona prezidento Harry S. Truman informis usonanojn pri fino de la dua mondmilito en Eŭropo - Pollando kiel la kvara venka militforto, de la germana okupado subiĝis sub la duan sovetan okupadon de Pollando, post pli frua anekso de Orientaj Limregionoj - la milito mortigis 72 milionojn de homoj, en tio ĉirkaŭ 6 milionojn de polaj civitanoj (en tio 200 mil soldatoj pereintaj en bataloj aŭ murditaj); Orienta Fronto: direkte al Prago trupoj de 1-a Ukraina Fronto ekregis Dresdenon kaj eniris al Ĉeĥio, en Moravio trupoj de 2-a UF ekregis Jaroměřice; 2-a Armeo de Pola Soldataro okupis Budziszyn, atingis Elbon apud Bad Schandau kaj apud Sebnitz transpaŝis landlimon kun Ĉeĥoslovakio; Praga ribelo finita; Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento disponis ĉi-tage pri 1300 tankoj, 1100 kirasitaj aŭtomobiloj, ĉirkaŭ 300 kirasitaj transportiloj, 2000 diversaj kanonoj kaj haŭbizoj, ĉirkaŭ 33 mil de aliaj veturiloj, 350 batalaj aviadiloj, 1 krozŝipo, 6 destrojeroj, 3 submarŝipoj kaj 6 postkuraj ŝipoj; en Berlino laŭ postulo de Stalin oni ripetis senkondiĉan kapitulacon de Nazia Germanio en ĉeesto de okcidentaj Aliancanoj (la 9-an de majo laŭ tempo de Moskvo, pro la 2-hora diferenco) - la milito daŭris ankoraŭ en Fora Oriento kontraŭ Japanio; Franca Alĝerio: francaj soldatoj murdis kelkcent loĝantojn de la urbo Setif; Usono: laŭ deklaro de ministerio pri milito en Armitaj Fortoj de Usono malmobilizis ĉ. 2 milionoj de soldatoj, ĉ. 400 mil restis en okupataj areoj de Eŭropo, kaj 6 milionoj en foraj frontoj de Pacifiko (en majo 1946 nombreco de la armeo estis 7 milionoj de soldatoj)
- 1947: Stalinismo: pola oficiro Witold Pilecki, konata de la raportoj de Pilecki el Aŭŝvico kaj partopreno en la ribelo de Varsovio, estis arestita de komunista Ministerio pri Publika Sekureco, kaj murdita post kruelaj torturoj - li diris Aŭŝvico estis ludo
- 1949: En Bonn Parlamenta Konsilio adoptis konstitucion de Federacia Respubliko Germanio
- 1952: Varsovio: antaŭ Supera Militista Tribunalo ekstaris ses polaj oficiroj de aerarmeo, akuzitaj pri komploto, post torturoj dum sekreta enketado estis pafmortigitaj - kvar el ili batalis en la Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento
- 1953: Dum konferenco de Pola Episkoparo en Krakovo protestante kontraŭ provo subigi katolikan eklezion al komunistaj regopovoj oni voĉdonis memorialon Non possumus (Ni ne povas) al la registaro de Pola Popola Respubliko (la letero priskribis reprezaliojn kaj ĉikanojn kiel forigon de religia instruado el lernejoj, limigon de katolika gazetaro kaj frakaso de la Eklezio pere de la movado de "pastroj-patriotoj”) - responde la 26-an de septembro estis arestita primaso de Pollando kardinalo Stefan Wyszyński
- 1954: Filipinoj: Azia Futbal-Konfederacio fondiĝis en Manilo
- 1963: Suda Vjetnamio: en Hue komenciĝis budhana krizo
- 1970: Lasta studia albumo Preterlasu de la brita rokgrupo The Beatles aperis antaŭ ilia disiĝo kaj transiro al la legendo
- 1972: Vjetnama milito: prezidento de Usono Richard Nixon anoncis maran blokadon de Nord-Vjetnamio
- 1973: Post 71 tagoj de la okupado de vilaĝo Wounded Knee finiĝis protesto de usonaj indianoj rememoriganta la maskaron de Wounded Knee
- 1980: Monda Organizaĵo pri Sano anoncis likvidon de variolo
- 1984: Sovetunio anoncis bojkoton de la 23-an Somera Olimpiko 1984 en Los-Anĝeleso - aliĝis landoj de Orienta Bloko krom Rumanio
- 1988: Francio: François Mitterrand refoje gajnis prezidentan balotadon venkante Jacques Chirac
- 1989: Pollingva gazeto "Gazeta Wyborcza" aperis en eldonkvanto de 150 mil ekzempleroj dum la balota kampanjo de solidareca opozicio al Sejmo kaj Senato
- 1995: Prezidento de Usono Bill Clinton subskribis dekreton pri enkonduko de komerca embargo kun Irano
- 1999: Ismail Omar Guelleh iĝis prezidento de Ĝibutio
- 2007: Pastora predikisto Ian Paisley iĝis ĉefministro de Nord-Irlando
- 2008: Vladimir Putin iĝis ĉefministro de Rusio
- 2009: Jan Fischer iĝis ĉefministro de Ĉeĥio
- 2010: Laura Chinchilla kiel unua virino iĝis prezidentino de Kostariko
- 2010: Józef Kowalczyk estis nomumita metropola ĉefepiskopo de la ĉefdiocezo de Gniezno kaj primaso de Pollando
- 2012: Dmitrij Medvedev iĝis ĉefministro de Rusio
- 2014: Informo-Centro pri Viktimoj de la Dua Mondmilito malfermiĝis en Varsovio - aganta kadre de la Instituto pri Nacia Memoro
- 2015: En Britio ekfunkciis la dua kabineto de David Cameron
- 2018: Usona prezidento Donald Trump anoncis retiriĝon de Usono el interkompreno kun Irano
Naskiĝoj[redakti | redakti fonton]
- 1492: Andrea Alciato, itala humanisto kaj juristo (m. 1550)
- 1521: Petrus Canisius, nederlanda jezuito, doktoro de eklezio kaj sanktulo (m. 1597)
- 1564: Justin Bertuch, germana pedagogo, lernejestro (m. 1626)
- 1587: Viktoro Amadeo la 1-a de Savojo, duko de Savojo (m. 1637)
- 1639: Giovanni Battista Gaulli, itala artisto, konata de la fresko de volbo (m. 1709)
- 1653: Claude-Louis-Hector de Villars, franca diplomato, militisto kaj marŝalo (m. 1734)
- 1668: Alain René Lesage, franca verkisto, dramaturgo kaj tradukisto (m. 1747)
- 1735: Nathaniel Dance-Holland, angla pentristo de portretoj kaj politikisto, kies pentraĵoj troviĝas en la Nacia Galerio de Viktorio (m. 1811)
- 1737: Edward Gibbon, brita verkisto, konata de la ĉefverko La Historio de la Malkresko kaj Falo de la Romia Imperio (m. 1794)
- 1770: Johann Bartholomäus Trommsdorff, germana farmaciisto (m. 1837)
- 1786: Johano Maria Vianney, ankaŭ konata kiel “la Pastro de Ars”, franca paroĥestro, sanktulo, patrono de paroĥestroj (m. 1859)
- 1815: László Lovassy, hungara juristo (m. 1892)
- 1818: Samuel Leonard Tilley, kanada politikisto, unu el la patroj de la Konfederacio (m. 1896)
- 1824: William Walker, usona kuracisto, juristo kaj soldulo provanta kelkfoje konkeri Mezamerikon (Centra Ameriko kun Karibio) (m. 1860)
- 1828: Ŝarbel Maĥluf, libana katolika monaĥo kaj ermito apartenanta al maronita eklezio, konata de postmortaj mirakloj, sanktulo (m. 1898)
- 1828: Henri Dunant, svisa Nobelpremiita humanisto, kunfondinto de Ruĝa Kruco (m. 1910)
- 1835: Bertalan Székely, hungara pentristo pentrinta la batalon de Mohács (m. 1910)
- 1851: Béla Kreith, hungara ĵurnalisto, relikvokolektinto (m. 1916)
- 1851: Stanisław Witkiewicz, pola artisto, pentristo, arkitekturisto, filozofo, teoriisto pri arto, patro de Stanisław Ignacy Witkiewicz (m. 1915)
- 1860: Ferenc Báthori, hungara etnografo kaj lingvosciencisto (m. 1936)
- 1872: Bertrand Russell, kimra Nobelpremiita epistemologo, filozofo, logikisto, matematikisto, socia aganto kaj eseisto (m. 1970)
- 1873: Haĝi Seraja Ŝapŝal, karaima kleriko kaj turkologo (m. 1961)
- 1874: Inessa Armand, franca revoluciulino en Rusio, amantino de Lenin (m. 1920)
- 1874: George Markham Hayton, angla inĝeniero, ekzamenisto ĉe Brita Esperanto-Asocio (m. nekonata)
- 1884: Harry S. Truman, prezidento de Usono, dum kies oficperiodo atombomboj falis sur Japanio, konata de la Plano de Marshall helpanta al la postmilita Eŭropo (m. 1972)
- 1892: Stanisław Sosabowski, pola generalo, konata de la Unua Aŭtonomeca Paraŝutista Brigado de poloj en Britio, kiu batalis en la Operaco Market Garden, mutobskurulo, distingita per la Milita Ordeno Virtuti Militari (m. 1967)
- 1892: Arnold Hauser, hungara arthistoriisto, honora membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1978)
- 1894: István Metz, rumania hungara medicinhistoriisto, verkisto (m. 1983)
- 1899: Friedrich August von Hayek, aŭstria Nobelpremiita ekonomikisto kaj filozofo pri politiko (m. 1992)
- 1900: Árpád L. Bitay, rumania hungara pentristo, invalido de la unua mondmilito (m. 1935)
- 1901: Mihály Székely (kantisto), hungara operkantisto juddevena (baso) (m. 1963)
- 1902: István Somló, hungara aktoro, reĝisoro, verkisto (m. 1971)
- 1903: Fernandel, franca aktoro kaj kantisto, kavaliro de la Honora legio, konata kiel Don Camillo (m. 1971)
- 1906: Roberto Rossellini, itala kinreĝisoro kaj scenaristo, aŭtoro de la filmo Romo, malferma urbo (m. 1977)
- 1909: László Rajk, hungara komunista politikisto, ministro pri internaj aferoj, kontraŭstalinisma aganto, ekzekutita (m. 1949)
- 1912: Gertrud Fussenegger, aŭstra verkistino loĝanta en Pollando kaj Ĉeĥoslovakio (m. 2009)
- 1919: Lex Barker, usona aktoro partoprenanta la duan mondmiliton, konata de la filmo Winnetou I (m. 1973)
- 1921: Ija Lazari-Pawłowska, pola filozofino kaj etikistino, habilitiĝinta surbaze de la disertaĵo "Etiko de Gandhi", disĉiplo de Tadeusz Kotarbiński kaj Maria Ossowska (m. 1994)
- 1925: Ali Hassan Mwinyi, prezidento de Tanzanio sukumdevena
- 1926: David Attenborough, angla verkisto, naturalisto, vojaĝisto, dokument-filmisto pri naturo, bestoj kaj antropologio
- 1935: Zdzisław Król, pola katolika pastro-mitrulo, kapelano de Varsovia Katina Familio, pereinta en katastrofo de la pola registara aviadilo super Smolensk (m. 2010)
- 1937: Thomas Pynchon, usona verkisto, ĉefkreinto de la postmoderna literaturo
- 1938: József Csapó I., rumania hungara agronomo
- 1944: Gary Glitter, brita kantisto-komponisto
- 1945: Keith Jarrett, usona ĵazpianisto
- 1955: Meles Zenawi, etiopa ĉefministro, prezidanto de la Organizaĵo por Afrika Unueco
- 1961: László Sall, rumania hungara poeto vivanta en Svedujo
- 1966: Emese Gyöngyvér Veres, rumania hungara etnografino, ĵurnalistino
- 1969: Akebono Taro, usona sumoisto
- 1970: Naomi Klein, kanada ĵurnalistino kaj verkistino, kritikantino de novliberalisma tutmondiĝo, kies libro No logo iĝis manifesto de alimondismo
- 1973: Arakawa Hiromu, japana mangaverkisto
- 1975: Enrique Iglesias, hispana kantisto kaj komponisto
- 1978: Lucimar da Silva Ferreira, brazila futbalisto
- 1980: Jevgenij Lebedev, brita ĵurnalisto kaj amaskomunikila entreprenisto rusdevena, filo de oligarĥo Aleksandr Lebedev
- 1982: Christina Cole, angla aktorino rolinta en sciencfikcia agfilmo Jupiter Ascending
Mortoj[redakti | redakti fonton]
- 535: Johano la 2-a, papo, la unua, kiu post elekto ŝanĝis sian nomon
- 615: Bonifaco la 4-a, papo, ordoninta ordinon por monakoj, sanktulo
- 685: Benedikto la 2-a, papo, kondamninta monotelitismon, sanktulo
- 1501: Giovanni Battista Zeno, itala kardinalo, episkopo de Vicenza, murdita (n. 1439)
- 1529: Andrea Navagero, itala verkisto, politikisto kaj humanisto (n. 1483)
- 1715: Maria Mancini, franca nobelulino, nevino de kardinalo Jules Mazarin (n. 1639)
- 1778: Lorenz Christoph Mizler, germana muziksciencisto, kuracisto, matematikisto (n. 1711)
- 1782: Markizo de Pombal, ĉefministro de Portugalio, malvigliginta Inkvizicion kaj protektinta judojn (n. 1699)
- 1785: Étienne-François de Choiseul, ĉefministro de Ludoviko la 15-a (n. 1719)
- 1788: Giovanni Antonio Scopoli, aŭstra kuracisto kaj naturesploristo (n. 1723)
- 1794: Antoine Lavoisier, franca kemiisto, malkovrinto de oksigeno (n. 1743)
- 1819: Kamehameha la 1-a, unua reĝo de Havajo, fondinto de dinastio (naskiĝis ĉirkaŭ 1758)
- 1842: Jules Dumont d'Urville, franca esploristo de Pacifika Oceano, Aŭstralio, Nov-Zelando kaj Antarkto, maroficiro (n. 1790)
- 1859: José Madrazo, hispana pentristo kaj gravuristo de baroko kaj novklasikismo (n. 1781)
- 1873: John Stuart Mill, brita filozofo, politikologo, ekonomikisto (n. 1806)
- 1880: Gustave Flaubert, franca verkisto, aŭtoro de la romano Madame Bovary aŭ La tentado de sankta Antonio (n. 1821)
- 1891: Helena Blavatskij, rusa verkistino, popularigantino de okultismo, mediumo, fondintino de Teozofia Societo, trifoje ĉirkaŭirinta la Teron (n. 1831)
- 1903: Paul Gauguin, franca pentristo post-impresionisma vivanta en Tahitio (n. 1848)
- 1904: Eadweard Muybridge, angla-usona fotisto, unu el pioniroj de kino (n. 1830)
- 1918: Simon Hollósy, hungara pentristo armendevena (m. 1857)
- 1934: Miloslav Schmidt, slovaka nacia kaj socia aganto, kreinto de volontulaj fajrobrigadoj, esperantisto, dumviva membro de Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista (n. 1881)
- 1936: Oswald Spengler, germana filozofo de kulturo kaj historio, aŭtoro de la verko La subiro de la Okcidento (n. 1880)
- 1950: Cezaro Rossetti, skota kuiristo kaj vendisto ital-svisdevena, frato de Reto Rossetti, konata de esperantlingva romano Kredu min, sinjorino! tradukita en kelkajn lingvojn (n. 1901)
- 1952: William Fox, usona produktoro hungar-juddevena (n. 1879)
- 1959: Éva Ajtay, rumania hunara pentristino, grafikistino (n. 1935)
- 1960: Hugo Alfvén, sveda komponisto, violonisto kaj pentristo (n. 1872)
- 1967; László Musnai, hungara pastro, Biblio-esploristo, kulturhistoriisto (n. 1888)
- 1973: Béla Lándor, hungara komunista ĵurnalisto kaj historiisto (n. 1899)
- 1979: Talcott Parsons, usona sociologo, profesoro de la Universitato Harvard (n. 1902)
- 1984: Boris Antonenko-Davidoviĉ, ukraina verkisto, lingvisto, tradukisto, laŭreato de Ŝevĉenka ŝtata premio (n. 1899)
- 1988: Domingo Ortega, hispana matadoro (n. 1906)
- 1988: Robert A. Heinlein, usona verkisto de sciencfikcio (n. 1907)
- 1990: Ilona Jakab, rumanuja hungara pentristo (n. 1929)
- 1990: Luigi Nono, itala komponisto, komunisto (n. 1924)
- 1991: Jean Langlais, franca komponisto kaj orgenisto (n. 1907)
- 1991: Jakab Molnár, rumania hungara redaktoro, publicisto (n. 1926)
- 2000: István Ferenczi, hungara arkeologo, filo de Sándor Ferenczi (n. 1921)
- 2006: György Somlyó, hungara poeto, verkisto, tradukisto (n. 1920)
- 2008: Mieczysław Albert Krąpiec, pola dominikano, filozofo-tomisto, plurjara rektoro de Katolika Universitato de Lublin "Johano Paŭlo la 2-a", prezidanto de la scienca komitato de la Universala Enciklopedio de Filozofio (n. 1921
- 2008: Luigi Malerba, itala verkisto, noviganto de la itala literaturo (n. 1927)
- 2010: Andor Lilienthal, hungara ŝakisto juddevena, grandmajstro (n. 1910)
- 2010: Odd Tangerud, norvega esperantisto kaj Esperanto-verkisto (n. 1919)
- 2011: Miklós Hubay, hungara dramverkisto, tradukisto (n. 1918)
- 2012: Maurice Sendak, usona verkisto kaj ilustristo juddevena (n. 1928)
Specialaj tagoj kaj festoj[redakti | redakti fonton]
- Romkatolika Eklezio: Bonifaco la 4-a, papo
- Monda Tago de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento
- Tago de Venko en Eŭropo
- Tago de Bibliotekistoj kaj Bibliotekoj
Tagoj de semajno[redakti | redakti fonton]
La 8-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Lundo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Mardo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Merkredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Vendredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Sabato en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094.