La Subiro de la Okcidento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Der Untergang des Abendlandes. Umrisse einer Morphologie der Weltgeschichte (La Subiro de la Okcidento. Skizo de morfologio de la monda historio) estas la kulturfilozofia ĉefverko de la germana filozofo Oswald Spengler. Ĝi forte influis la modernan koncepton pri historio. La unua volumo (Gestalt und Wirklichkeit, Figuro kaj Realo) estis unuafoje eldonita en 1918 en Vieno, la dua volumo (Welthistorische Perspektiven, Mondhistoriaj Perspektivoj) en 1922 en Munkeno.

Laŭ Spengler historio ne estas progresa linio, sed la cikla naskiĝo kaj disfaliĝo de malsamaj altaj kulturoj (Hochkulturen), kiuj: havas fruan etaĝon de spirite vigla juneco kaj entrepreneco ĉe feŭdisma sistemo, kie la popoloj estas tre alligitaj al sia lando kaj religio, kaj la principoj de kulturo naskiĝas (Printempo), poste atingas plej altan etaĝon de ekstrema kultura rafinado, kie la luktado inter la mistikaj kaj raciaj esprimoj de kreado kondukas al ĝusta ekvilibrigo kaj al la pinto de kreado kaj arto, ĉe regsistemo de dinastia monarĥio (Somero), ekdegeneriĝas post absoluta venko de raciismo (kaze de la Okcidenta civilizo, Klerismo) kiu malriĉigas la mistikajn aspektojn de la religio de popolo, anstataŭante la religian fervorecon per naciismo, kaj post la absoluta venko de la ĉefurba vivmaniero kontraŭ la perifera vilaĝa vivmaniero, kune kun la kreskinta koncerno nure pri ekonomiaj aspektoj kiu kondukas al demokratia sistemo, (liaopinie la absoluta povo de mono) (Aŭtuno), kaj fine frostiĝas forme de materiisma kulturo (Vintro), kie arto iĝas ripetiĝo de antaŭaj kreaĵoj, vivo kaj naskindicoj statikiĝas, kaj naciismo degeneriĝas en la personan deziron por fortaj, karismaj estroj, do demokratio kondukas al enlandaj intercivitanaj militoj kaj fine al Cezarismo, t.e. al la regado de individuoj kiuj postulas lojalecon kontraŭa al la Ŝtato.

Ĉe Cezarismo, aŭtoritarismaj homoj, laciĝitaj pro la politikaĵoj de mono, akiras la povon pro la ĥaoso de malstabilaj demokratioj, kaj masakras la intelektajn kaj ekonomiajn klasojn de la socio aŭ lando. La sovaĝa vivmaniero malrapide enŝoviĝas denove en la profunde civilizan vivstilon, kondukanta denove al socio de sovaĝuloj kiuj tiel denove bezonas monarĥon aŭ reganton (Printempo).

La Okcidenta kulturo evidente estis malprogresanta, sed la verko temas pri fundamenta tendenco en ĉiuj kulturoj. Ĝi ekhavis grandan signifon al okcidenta filozofio kaj prihistoria pensado dum la 1920aj jaroj, nelaste surfone de la kultura ŝoko kiun kaŭzis la unua mondmilito.