Objekto (filozofio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la filozofio, objekto estas estaĵo aŭ ento. Ĝia preciza signifo varias laŭ la kunteksto.

Plej ĝenerale, objekto estas ĉio ajn, pri kio ni povas paroli per substantivo. Tio povas esti ekzemple piramido, la nombro sep, ies kredo je mirakloj, aŭ ies timo al hundoj.

Pli limigite, objekto povas signifi ion ajn, kio povas havi ecojn kaj rilatojn al aliaj objektoj, sed kio ne mem estas eco, rilato aŭ propozicio. En tiu klaso ankoraŭ estas nemateriaj objektoj kiel nombrojideoj.

En eĉ pli limigita signifo, objektoj estas nur la materiaj objektoj. Tiujn oni ankaŭ nomas aĵojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]