Substantivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vortospecoj

Substantivo estas parolparto tre komuna en lingvo. En Esperanto, ili finiĝas plej ofte per “‑o”, “‑oj”, aŭ “‑ojn”. Pro tio, ili nomiĝas ankaŭ “o‑vortoj”[1], sed tiu termino validas nur por substantivoj en Esperanto.

La substantivoj ne fleksias laŭ nombro kaj kazo en ĉiuj lingvoj; en kelkaj ili fleksias ankaŭ aŭ anstataŭe laŭ aliaj kategorioj, ekzemple difiniteco, kaj en aliaj lingvoj ili tute ne fleksias, kiel en la japana.

Certaj konsideras pronomojn kiel subaron de substantivoj.

Klasifiko de substantivoj[redakti | redakti fonton]

Substantivojn oni povas dividi plurmaniere:

Propraj nomoj kaj komunaj substantivoj[redakti | redakti fonton]

Propraj nomoj
Nomoj de specifaj, unuopaj uloj, lokoj, aĵoj, ideoj, ktp.; Johano, Britio, Volapuko, ktp.
Komunaj substantivoj
Nomoj de kategorioj de uloj, lokoj, aĵoj, ideoj, ktp.; virino, valo, varo, virto, ktp.

Kolektivaj substantivoj[redakti | redakti fonton]

Kalkuleblaj
Tiuj, kiuj povas akcepti la finaĵon -j kaj adjektivojn kiel "pluraj" aŭ "multaj": ekz. "homoj", "hundoj", "ideoj"
Nekalkuleblaj
Tiuj, kiuj ordinare ne akceptas la finaĵon -j; por multeco oni uzas ekz. "iom da" aŭ "multe da": ekz. "akvo", "rizo"

Konkretaj kaj abstraktaj substantivoj[redakti | redakti fonton]

Konkretaj subtanticoj
Tiuj, kiuj estas fizike realaj kaj pri kiuj oni povas konscii per almenaŭ unu senso.
Abstraktaj substantivoj
Tiuj, kiuj estas abstraktaj ideoj. Plejofte kreitaj per la sufikso -ec: boneco.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wennergren, Bertilo (2016-05-26). Gramatika vortareto. PMEG. Arkivita el la originalo je 2016-03-05. “O‑vorto: Vorto kun la finaĵo O. Tradicie nomata ‘substantivo’”.

Vidi ankaŭ[redakti | redakti fonton]