Difiniteco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La difiniteco estas gramatika eco de substantiva subfrazo, kiu estas kaj specifa kaj identigebla en iu kunteksto. Ĝi kontrastas kun la nedifiniteco de subfrazoj kiuj ne estas specifaj aŭ identigeblaj. En Esperanto, kiel en pluraj eŭropaj lingvoj, la difiniteco estas plej kutime markata per la difina artikolo la. En aliaj lingvoj, la difiniteco estas markata per subfraza afikso, vorta afikso aŭ fleksio. En la plimulto de lingvoj, la difiniteco ne estas markata en iu ajn el tiuj manieroj.

En iuj lingvoj, kiel la latinidaj lingvoj, preskaŭ ĉia uzo de substantivo postulas ian difinan aŭ ne-difinan artikolon; aliaj (kiel Esperanto) uzas artikolon nur kiam la subfrazo estas difinita. En multaj lingvoj, ekzemple la latinidaj lingvoj kaj Esperanto, ofte en la pluralo, la difinita artikolo ne vere indikas difinitecon, sed tutan aron aŭ klason: "la kuracisto diras ke tiu medikamento estas bona" (t. e., iu specifa kuracisto diris tion), sed "la kuracistoj diras ke tiu medikamento estas bona" (t. e., ĉiuj kuracistoj diras, sekve nedifinite). Tiu lasta frazo estas vere difina, nur se oni diris "Estas kuracistoj X kaj Y; la (t. e., tiuj) kuracistoj diris..."; sed se ne estas antaŭa kunteksto, oni komprenus la vorton "la" kiel "ĉiuj".

Ekzemploj:

  • angla lingvo: the boy (la knabo) - difina artikolo
  • eŭska lingvo: emakume ("virino"), emakume-a (virino-LA: "la virino"), emakume ederr-a (virino bela-LA: "la bela virino") - subfraza afikso
  • rumana lingvo: om ("viro"), om-ul (viro-LA: "la viro"); om-ul bun (viro-LA bona, "la bona viro") - vorta afikso