Adam Smith

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adam Smith
Persona informo
Adam Smith
Naskiĝo 16-an de junio 1723 (1723-06-16)
en Kirkcaldy
Morto 17-an de julio 1790 (1790-07-17) (67-jaraĝa)
en Edinburgo
Tombo Canongate Kirkyard vd
Religio diismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio vd
Alma mater Universitato de GlasgovoBalliol College • Kirkcaldy High School vd
Subskribo Adam Smith
Familio
Patro Adam Smith vd
Patrino Margaret Douglas vd
Edz(in)o
Profesio
Okupo ekonomikisto • verkisto de nefikcio • filozofoverkisto • universitata instruisto • francaj moralistoj • eldonisto vd
Laborkampo ekonomikoetikopolitika filozofio • ekonomika teorio • ekonomia liberalismo • filozofioKlerismo vd
Aktiva en Skotlando vd
Aktiva dum 1748– vd
Doktoreca konsilisto Francis Hutcheson vd
Verkado
Verkoj La teorio de moralaj sentoj ❦
La Riĉo de Nacioj vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Adam SMITH (naskiĝis la 16-an de junio 1723 en Kirkcaldy, mortis la 17-an de julio 1790 en Edinburgo) estis skota ekonomikisto (politika ekonomiko) kaj filozofo (morala filozofio). Li estis unu el ĉefaj figuroj de la Skota Klerismo.[1][2] Li famiĝis pro siaj du klasikaj influaj libroj nome La Teorio de Moralaj Sentoj (1759) kaj La Riĉo de Nacioj (1776). Tiu lasta, kutime mallongigita kiel La Riĉo de Nacioj kvankam la ĝusta titolo estis An Inquiry into the Nature and Causes of the Wealth of Nations (Enketo por la naturo kaj kaŭzoj de la riĉo de nacioj), estis konsiderata lia majstroveko kaj kiel la unua moderna verko kiu traktas ekonomikon kaj kiel kompleta sistemo kaj kiel akademia fako. Smith malakceptas klarigi la distribuadon de la riĉeco kaj la povo laŭ Dia volo kaj anstataŭe turnas sin al naturaj, politikaj, sociaj, ekonomiaj kaj teknologiaj faktoroj kaj al la interagado inter ili. Inter aliaj ekonomiaj teorioj, la verko enkodukis la ideon de Smith pri absoluta avantaĝo.[3]

Smith studis socifilozofion en la Universitato de Glasgovo kaj en la Balliol College, Oksfordo, kie li estis unu el la unuaj studentoj kiuj ricevis stipendiojn kreitajn de skota John Snell. Gradiĝinta, li faris sukcesan serion de publikaj prelegoj en la Universitato de Edinburgo,[4] kio kondukis lin al kunlaboro kun David Hume dum la Skota Klerismo. Smith akiris profesorecon en Glasgovo, kie instruis moralan filozofion kaj en tiu tempo, li verkis kaj publikigis The Theory of Moral Sentiments. Poste en sia vivo, li akiris tutoran postenon kiu permesis al li veturi tra Eŭropo, kie li renkontiĝis aliajn siatempajn intelektulojn.

Kiel reago al la ofta politiko protekti naciajn merkatojn kaj komercistojn, kio iĝis konata kiel merkantilismo —nuntempe ofte nomata "klientelismo" aŭ "interkonsenta kapitalismo"[5]— Smith metis la fundamentojn de la klasika ekonomika teorio de libera merkato. The Wealth of Nations estis pionira de la moderna akademia fako ekonomiko. En tiu kaj aliaj verkoj, li disvolvigis la koncepton de labordivido kaj eksponis kiel raciaj propraj interesoj kaj konkurenco povas konduki al ekonomia prospero. Smith estis polemika en sia epoko kaj lia ĝeneralaj alproksimiĝo kaj verkostilo estis ofte satiritaj de verkistoj kiel Horace Walpole.[6]

Smith estis citata kiel "patro de moderna ekonomiko" kaj estas ankoraŭ inter la plej influaj pensuloj en la fako de ekonomiko nuntempe.[7]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Inquiry into the nature and causes of the wealth of nations, 1922.

Smith estis la filo de la kontrolisto de la dogano ĉe Kirkaldy, Fife, Skotlando. Lia preciza naskiĝotago estas nekonata. Tamen, li estis baptata ĉe Kirkcaldy je 5-a de junio, 1723. Lia patro jam mortis ses monatojn antaŭe.

Kiam li aĝis ĉirkaŭ dek kvin jarojn, Smith iris al la Universitato de Glasgow, kie li studis moralan filozofion sub "la neniam forgesinda" Francis Hutcheson (tiel nomata de Smith). En 1740 li eniris la Kolegion Balliol de la Universitato de Oksfordo, sed kiel William Robert Scott diris, "la Oksfordo de lia tempo donis malmulte aŭ neniom da helpo al li por tio, kio iĝis lia dumviva laboro," kaj li rezignis lian stipendion en 1746.

En 1748 li komencis publike prelegi ĉe Edinburgo sub la patronado de Lord Kames. Kelkaj de tiuj prelegoj pritraktis retorikon kaj beletron, sed malfrue li entreprenis la temon de "la progreso de riĉeco," kaj ĝi estis tiam, dum liaj mezaj aŭ malfruaj dudekkelkaj jaroj, kiam li unue eksplikis la ekonomikan filozofion de "la evidenta kaj simpla sistemo de natura libereco" kiu li malfrue proklamis al la mondo en lia Esploro de la Naturo kaj Kaŭzoj de la Riĉo de Nacioj. Ĉirkaŭ 1750 li renkontis David Hume, kiu iĝis unu el la plej intimaj de lia multaj amikoj.

Je 1751 Smith estis nomata profesoro de logiko je la Universitato de Glasgovo. Je 1752 li transiĝis al la katedro de morala filozofio. Liaj prelegoj pritraktis la fakojn de etiko, retoriko, juro kaj politika ekonomiko, aŭ "polico kaj enspezo". Je 1759 li eldonis sian Teorio de Moralaj Sentoj, kiu enhavis kelkajn de liaj Glasgovaj prelegoj. Ĉi tiu verko, kiu konstatis la reputacion de Smith je lia propra tempo, rilatas al la ekspliko de morala aprobo kaj malaprobo. Lia kapablo de flua, persvada, kvankam iom retorika, argumentaro estas tre evidenta. Li bazis sian eksplikon, nek sammaniere kiel la tria Lord Shaftesbury kaj Hutcheson, sur aparta "morala senso", nek (kiel Hume) certagrade sur utileco, sed sur simpatio.

Ekzistas multe da diskutado pri kiom da kontraŭdiro aŭ kontrasto ekzistas inter la emfazo de Smith en Moralaj Sentoj pri simpatio kiel fundamenta homa motivo, kaj aliflanke, la ĉefa rolo de mem-intereso en La Riĉo de Nacioj. En la unua ŝajnas ke li plie emfazis la ĝeneralan harmonion de homaj motivoj kaj agadoj sub bonfarema Providenco, dum en la lasta, malgraŭ ĝenerala temo de la nevidebla mano kiu antaŭenigas la harmonion de interesoj, Smith trovas multajn pliajn okazojn por montri kazojn de konflikto kaj de la malvasta nesindonemo de homaj motivoj. Tiam Smith komencis doni pli da atento al juro kaj ekonomiko en siaj prelegoj kaj malpli al siaj teorioj de moraloj. Oni povas obteni impreson pri la evoluado de liaj ideoj pri politika ekonomiko de la notoj de liaj prelegoj kiujn studento skribis ĉirkaŭ 1763. Malfrue, E. Cannan redaktis ĉi tiujn (Prelegoj pri Justico, Polico, Enspezo kaj Armiloj, 1896). Ankaŭ oni povas obteni impreson de tio, kio Scott, ĝia malkovrinto kaj eldonisto, priskribis kiel "Frua Malneto de Parto de La Riĉo de Nacioj", kiun li datigis ĉirkaŭ 1763.

Je la fino de 1763 Smith obtenis lukran oficon de guvernisto de la juna duko de Buccleuch kaj rezignis sian oficon de profesoro. Dum 1764-66 li veturis kun sia lernanto, plejparte en Francio, kie li ekkonis tiajn intelektajn gravulojn kiaj Turgot, D'Alembert, André Morellet, Helvétius kaj, precipe, François Quesnay, la ĉefo de la fiziokrata skolo, kies verkojn li multe estimis. Kiam li rehejmeniris al Kirkcaldy li dediĉis multe de la sekvaj dek jaroj al sia granda verko, kiu aperis je 1776.

Je 1778 li estis nomata al komforta posteno de komisaro de dogano en Skotlando kaj iris por loĝi kun sia patrino en Edinburgo. Li mortis tie je 17-a de julio, 1790, post dolora malsano. Li ŝajne dediĉis konsiderindan parton de sia enspezo al multnombraj sekretaj agoj de almozdonado.

Mallonge antaŭ sia morto Smith detruis preskaŭ ĉiuj de siaj manuskriptoj. Dum siaj lastaj jaroj ŝajne li planis du maĵorajn traktaĵojn, unu pri la teorio kaj historio de juro kaj la alia pri la sciencoj kaj artoj. La postmorte eldonita Eseoj pri Filozofiaj Temoj (1795) eble enhavas partojn de tio kio estus la dua traktaĵo.

Publikitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

La teorio de moralaj sentoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo La Teorio de Moralaj Sentoj.

Tiu verko havigis la fundamentajn principojn por la prilaboro de Smith pri etiko, filozofio, psikologio, kaj metodologio en liaj postaj verkoj kiaj La Riĉo de Nacioj (1776), Eseoj pri filozofiaj temoj (1795), kaj Diskursoj pri Justico, Polico, Enspezo, kaj Armiloj (1763) (unuafoje publikigita en 1896).

En 1759, Smith publikigis tiun sian unuan verkon, nome The Theory of Moral Sentiments, vendita de kunpublikigistoj Andrew Millar de Londono kaj Alexander Kincaid de Edinburgo.[8] Smith plue faris etendajn reviziojn de la libro ĝis sia morto. La ses eldonoj de The Theory of Moral Sentiments estis publikigitaj en 1759, 1761, 1767, 1774, 1781, kaj 1790, respektive.[9] Kvankam The Wealth of Nations estas ĝenerale konsiderata la plej influa verko de Smith, oni supozas ankaŭ, ke Smith men konsideris The Theory of Moral Sentiments kiel supera verko.[10]

En la verko, Smith kritike ekzamenas la moralan pensaron siatempan, kaj sugestas, ke konscio stariĝas el dinamikaj kaj interagaj sociaj rilatoj tra kiuj homoj serĉas "reciprokan sentosimpation."[11] Lia celo je la verkado de tiu verko estis klarigi la fonton de la kapablo de la homaro formi moralan juĝon, konsiderante, ke homoj ekvivas sen iu ajn morala sento. Smith proponas teorion de simpatio, laŭ kiu la ago observi aliulojn kaj vidi la juĝojn kiujn ili faras pri aliuloij kaj pri si mem faras homojn konsciaj pri si mem kaj kiel aliaj perceptas ilian konduton. La rezulton kiun oni ricevas el la percepto (aŭ imago) de la jŭgoj de aliuloj kreas spronon atingi "reciprokan sentosimpation" kun ili kaj kondukas homojn disvolvigi kutimojn, kaj poste principojn, de konduto, kiuj konstitutas la propran konscion.[12]

Kelkaj fakuloj notis konflikton inter The Theory of Moral Sentiments kaj The Wealth of Nations; el kiuj la unua emfazas simpation por aliuloj, dum la dua fokusas al la rolo de la propra intereso.[13] Lastatempe, tamen, kelkaj fakuloj[14][15][16] pri la verkaro de Smith argumentis, ke ne estas kontraŭdiro. Ili postulas, ke en The Theory of Moral Sentiments, Smith disvolvigas teorion de psikologio en kiu individuoj serĉas la aprobon de la "senpartia spektanto" kiel rezulto de natura deziro ke eksteraj observantoj simpatiu kun iliaj sentoj. Anstataŭ rigardi The Theory of Moral Sentiments kaj The Wealth of Nations kiel prezentantaj nekongruajn vidojn de la homa naturo, kelkaj fakuloj pri Smith rigardas la verkoj kiel emfazantaj diferencajn aspektojn de la homa naturo, kiu varias depende de la situacio. En la unua parto – The Theory of Moral Sentiments – li metis la fundamenton de sia vido de homaro kaj socio. En la dua – The Wealth of Nations – li prilaboris pri la virto prudento, kiu laŭ li egalas al la rilatoj inter homoj en la privata sfero de ekonomio. Ĝi estis lia plano por plua prilaborado pri la virto justeco en la tria libro.[17] James Otteson argumentas, ke ambaŭ libroj estas Newton-anaj en sia metodologio kaj deplojas similan "merkatan modelon" por klarigi la kreadon kaj disvolvigon de grandskalaj homsociaj ordoj, kiel moralo, ekonomiko, same kiel eĉ parolkapablo kaj lingvo.[18] Robert Ekelund kaj Hebert proponas diferencan rigardon, observante, ke propra intereso estas en ambaŭ verkoj kaj ke "en la unua, simpatio estas la morala kapablo kiu tenas propran intereson kontrolita, dum en la dua, konkurenco estas la ekonomia kapablo kiu bremsas la propran intereson."[19]

La riĉo de nacioj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo La riĉo de nacioj.
A brown building
Posta konstruaĵo sur la loko en kiu Smith verkis The Wealth of Nations

La riĉo de nacioj iĝas tiel influa ĉar ĝi faris tiom por krei la temon de ekonomiko kaj evoluigi ĝin kiel aŭtonomia sistema fako. En la okcidenta mondo, ĝi estas defendeble la plej influa libro pri la temo ĉiam eldonita. Kiam la libro, kiu iĝis klasika manifesto kontraŭ merkantilismo, aperis je 1776, ekzistis forta sento favore al libera komerco en kaj Britio kaj Usono. Ĉi tiu sento naskiĝis el la ekonomikaj suferoj kaj malriĉeco kauzitaj de la milito. Tamen, samtempe de la eldonado, ne ĉiuj estis tuj konvinkataj pri la avantaĝoj de libera komerco: la britaj publiko kaj Parlamento ankoraŭ alkroĉiĝis al merkantilismo por multaj venontaj jaroj.

Adam Smith en La riĉo de nacioj notis la gravan principon de kapitalismo — individuo agas por sia propra bono, sed li ne suspektas, ke li agas por bono de tuta socio. Oni diras, ke tio estas rezulto de ago de nevidebla mano. Do, Adam Smith pensis, ke enmiksiĝo de ŝtato estas senbezona kaj nur difektas principojn de la libera merkato. La koncepto "nevidebla mano" estis menciita en la mezo de lia verko,[20] kaj klasikaj ekonomikisoj kredas, ke Smith asertis programon por la promocio de la "riĉeco de nacioj" en la unuaj frazoj, kiuj atribuas la kreskon de riĉeco kaj prospero al la labordivido. Li prilaboris pri la virto prudento, kiu laŭ li estas la rilatoj inter homoj en la privata sfero de la ekonomio. Ĝi estis plano por plua prilaborado de la virto justeco en la tria libro.[21]

Smith uzis la sprimon "nevidebla mano" en "History of Astronomy"[22] reference al "la nevidebla mano de Jupitero", kaj unufoje en ĉiu el siaj The Theory of Moral Sentiments[23] (1759) kaj The Wealth of Nations[24] (1776). Tiu lasta aserto pri "nevidebla mano" estis interpretita tre diverse.

La aserto de Smith pri la bonfaro de "nevidebla mano" povas esti komprenita keil respondo al la opinio de Mandeville ke "Privataj Malvirtoj ... povas iĝi Publikaj Profitoj".[25] Ĝi montras la kredon de Smith ke kiam individuo celas sian propran intereson laŭ kondiĉoj de justeco, tiu senintence favoras la bonon de la socio. Konkurenco de la propra intereso en la libera merkato, li argumentas, povas tendeci al la socia bonfarto kiel tuto tenante la prezojn malalte, dum krome oni konstruas spronon por ampleksa vario de varoj kaj servoj. Tamen, li estas konscia pri la karkatero de negocistoj kaj avertis pri ilia "konspirado kontraŭ la publiko aŭ en ioma manipulado por plialtigi la prezojn".[26] Foje kaj foje, Smith avertis pri la konspirema natur de la negocaj interestoj, kiu povas rezulti en formado de komplotoj aŭ monopoloj, fiksante la plej altan prezon "kiu povas esti elsuĉita el la aĉetantoj".[27] Smith avertis ankaŭ ke negoc-dominata politika sistemo permesus konspiradon de negocistoj kaj de industrio (fabrikado) kontraŭ konsumantoj, ene de la ĝistiama kadro de influoj fare de politiko kaj de la jura sistemo.

Smith asertas, ke la intereso de fabrikantoj kaj komercistoj "en aparta branĉo de komerco aŭ fabrikado, estas ĉiam en kelkaj aspektoj diferenca disde, kaj eĉ kontraŭ al, tiu de la publiko ... La propono de ajna nova leĝo aŭ regularo de komerco kiu venas el tiu ordo, devus esti ĉiam esti aŭdita per la plej grande prudento, kaj estu neniam adoptita antaŭ esti delonge kaj zorgeme ekzamenita, ne nur fare de la plej detalemaj, sed ankaŭ per la plej dubema atento."[28] Tiel la ĉefa priokupo de Smith ŝajnas la momento kiam la negocado ricevas specialajn protektojn aŭ privilegiojn el la registaro; kontraste, en foresto de tiaj specialaj politikaj favoroj, li kredis, ke la negocaj aktivecoj estas ĝenerale bonfaraj kaj profitigaj al la tuta socio.[29]

La novklasika intereso en la aserto de Smith pri "nevidebla mano" originiĝis en la eblo vidi ĝin kiel antaŭaĵo de novklasika ekonomiko kaj de ĝia koncepto de "ĝenerala ekvilibro"; la verko de Samuelson "Economics" referencas ses fojojn la esprimon de Smith "nevidebla mano". Por emfazi tiun konekton, Samuelson[30] citas la aserton de Smith "nevidebla mano" anstataŭante "ĝeneralan intereson" per "publika intereso". Samuelson[31] konkludas: "Smith estis nekapabla pruvi la esencon de sia doktrino pri nevidebla mano. Tial, ĝis la 1940-aj jaroj, neniu sciis kiel pruvi, eĉ por aserti tion pli taŭge, la kernon de la vero en tiu propozicio pri perfekte konkurenca merkato."

Unua paĝo de An Inquiry into the Nature and Causes of the Wealth of Nations de 1776, Londono.

Tre diference, klasikaj ekonomikistoj vidas en la unuaj frazoj de Smith lian programon por promocii "la riĉon de nacioj". Uzante la fiziokratian koncepton de la ekonomio kiel cirkla procezo: por sekurigi la kreskon, la produktoj de la Periodo 2a devas superi la produktojn de la Periodo 1a. Tiukadre, tiuj produktoj de la Periodo 1a kiuj ne estas uzataĵ aŭ uzeblaj de la Periodo 2a estas rigardataj kiel neproduktiva laboro, ĉar ili ne kontribuas al kresko. Tio estas kion Smith estis aŭdinte en Francio el, inter aliaj, François Quesnay, pri kies ideoj Smith estis tiom impresita ke li eble estus dediĉinta The Wealth of Nations al li se li ne estus mortinta antaŭe.[32][33] Al tiu franca rigardo ke neproduktiva laboro estu reduktita por uzi laboron pli produktive, Smith aldonis sian propran proponon, ke produktiva laboro estu farita eĉ pli produktive profundigante la labordividon.[34] Smith argumentis, ke profundigi en la labordivido dum konkurenco kondukas al pli granda produktiveco, kio kondukas siavce al pli malaltaj prezoj kaj konsekvence al pliiĝanta nivelo —"ĝenerala abundo" kaj "universala riĉeco"— de la vivo por ĉiuj. Etendigitaj merkatoj kaj pliigo de la produktado kondukas al la kontinua reorganizado de la produktado kaj la inventado de novaj produktomanieroj, kio siavice kondukas al plua pliiĝanta produktado, pli malaltaj prezoj, kaj plibonigitaj vivniveloj. La centra mesaĝo de Smith estas, tiukadre, ke en dinamika konkurenco, kreskomaŝinaro sekurigas "la riĉon de la nacioj". La argumento e Smith antaŭdiris la britian evoluon kiel ateliero de la mondo, subvendante kaj superproduktante super ĉiuj ties konkurencantoj.

Ekzistas iom da diskutado pri la originaleco de Smith en La riĉo de nacioj. Iuj argumentas, ke la verko aldonis malmulte al la jam establitaj ideoj de pensuloj kiel David Hume kaj Montesquieu. Malgraŭ tio, ĝi restas kiel unu el la plej influaj kaj gravaj libroj en la fako hodiaŭ. Kvankam Smith estas prenita kiel aŭspician kaj fundamentan majstron de la liberalaj desktruloj, li ankaŭ diris en sia libro: "La civila reginstanco, tiom, kiom ĝi estis establita por sekureco de la posedorajto, estas en realo establita por defendi la riĉulojn kontraŭ la malriĉuloj, aŭ de tiuj, kiuj havas posedaĵon kontraŭ tiuj, kiuj havas entute nenion." [35]

Aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

A burial
Tombejo de Smith ĉe Canongate.

Tuj antaŭ sia morto, Smith detruis preskaŭ ĉiujn siajn manuskriptojn. En siaj lastaj jaroj, ŝajne li estis planante du ĉefajn traktaĵojn, unu pri teorio kaj historio de juro kaj alia pri sciencoj kaj artoj. La postmorte publikigitaj eseoj Essays on Philosophical Subjects, nome historio de astronomio ĝis la epoko mem de Smith, plus kelkaj pensaroj pri antikvaj fiziko kaj metafiziko, probable enhavas partojn de tio kio estus la lasta traktaĵo. Lectures on Jurisprudence estis notoj elprenitaj el fruaj prelegoj de Smith, plus frua skizo de The Wealth of Nations, publikigita kiel parto de la eldono de 1976 en Glasgovo de verkoj kaj korespondaĵoj de Smith. aliaj verkoj, inklude kelkajn publikigitajn postmorte, estas Lectures on Justice, Police, Revenue, and Arms (1763) (unuafoje publikigita en 1896); kaj Essays on Philosophical Subjects (1795).[36]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Great Thinkers of the Scottish Enlightenment.
  2. Great Thinkers of the Scottish Enlightenment ĉe BBC
  3. "Absolute Advantage – Ability to Produce More than Anyone Else". Corporate Finance Institute. Arkivita el la originalo la 20an de Februaro 2019. Alirita la 20an de Februaro 2019.
  4. Adam Smith: Biography on Undiscovered Scotland. Arkivita el la originalo je 22a de Julio 2019. Alirita 30 de Julio 2019.
  5. The Real Enemy for Trump Is Mercantilism, Not Globalism. Wall Street Journal. Alirita 21a de Januaro 2023.
  6. "Capitalism's 'Founding Father' Often Quoted, Frequently Misconstrued", 19a de Marto 2017.
  7. (Majo 2011) “Economics Professors’ Favorite Economic Thinkers, Journals, and Blogs (along with Party and Policy Views)”, Econ Journal Watch 8, p. 133. 
  8. Andrew Millar Project, University of Edinburgh. Arkivita el la originalo je 8a de Junio 2016. Alirita 3a de Junio 2016.
  9. Adam Smith, Glasgow Edition of the Works and Correspondence Vol. 1 The Theory of Moral Sentiments [1759].
  10. Rae 1895
  11. Falkner, Robert (1997) Biography of Smith. Liberal Democrat History Group. Arkivita el la originalo je 11a de Junio 2008. Alirita 14a de Majo 2008. Arkivigite je 2008-06-11 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-06-11. Alirita 2023-04-13.
  12. Smith 2002, p. xv
  13. Viner 1991, p. 250
  14. Wight, Jonathan B. Saving Adam Smith. Upper Saddle River: Prentic-Hall, Inc., 2002.
  15. Robbins, Lionel. A History of Economic Thought. Princeton: Princeton University Press, 1998.
  16. Brue, Stanley L., kaj Randy R. Grant. The Evolution of Economic Thought. Mason: Thomson Higher Education, 2007.
  17. The Theory of Moral Sentiments. European Liberal Forum. Alirita 2a de Aŭgusto 2022.
  18. Otteson, James R. 2002, Adam Smith's Marketplace of Life. Cambridge: Cambridge University Press, 2002.
  19. Ekelund, R. & Hebert, R. 2007, A History of Economic Theory and Method 5th Edition. Waveland Press, United States, p. 105.
  20. – Book IV, Chapter II –
  21. Van Schie, Patrick. "The Theory of Moral Sentiments". European Liberal Forum. European Liberal Forum. Alirita la 2an de Aŭgusto 2022.
  22. Smith, A., 1980, The Glasgow edition of the Works and Correspondence of Adam Smith, vol. 3, p. 49, eldonita de W. P. D. Wightman kaj J. C. Bryce, Oxford: Clarendon Press.
  23. Smith, A., 1976, The Glasgow edition of the Works and Correspondence of Adam Smith, vol. 1, pp. 184–185, eldonita de D. D. Raphael kaj A. L. Macfie, Oxford: Clarendon Press.
  24. Smith, A., 1976, The Glasgow edition of the Works and Correspondence of Adam Smith, vol. 2a, p. 456, eldonita de R. H. Cambell kaj A. S. Skinner, Oxford: Clarendon Press.
  25. Mandeville, B., 1724, The Fable of the Bees, London: Tonson.
  26. Smith, A., 1976, The Glasgow edition, vol. 2a, pp. 145, 158.
  27. Smith, A., 1976, The Glasgow edition, vol. 2a, p. 79.
  28. Gopnik, Adam (10a de Oktobro 2010). "Market Man". The New Yorker. No. 18a de Oktobro 2010. p. 82. Arkivita el la originalo la 5an de Marto 2011. Alirita la 27an de Aprilo 2011 kaj la 13an de Aprilo 2023.
  29. (The Wealth of Nations, I.i.10)
  30. Samuelson, P. A./Nordhaus, William D., 1989, Economics, 13a eldiono, N.Y. et al.: McGraw-Hill, p. 825.
  31. Samuelson, P. A./Nordhaus, William D., 1989, idem, p. 825.
  32. Buchan 2006, p. 80
  33. Stewart, D., 1799, Essays on Philosophical Subjects, to which is prefixed An Account of the Life and Writings of the Author by Dugald Stewart, F.R.S.E., Basil; el Transactions of the Royal Society of Edinburgh, legita de Mr. Stewart, 21a de Januaro, kaj 18a de Marto 1793; en: The Glasgow edition of the Works and Correspondence of Adam Smith, 1982, vol. 3, pp. 304 ff.
  34. Bertholet, Auguste (2021). “Constant, Sismondi et la Pologne”, Annales Benjamin Constant 46, p. 80–81. 
  35. (en The Wealth of Nations.)
  36. The Glasgow edition of the Works and Correspondence of Adam Smith, 1982, 6 volumoj

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • (eo) Bo Sandelin, "Adam Smith-Vivo kaj verko"; New York, 2018, eld. Mondial, 85p. 22 cm. ISBN 9781595693686.
  • Robert.L.Helbroner. The Essential Adam Smith. ISBN 0-393-95530-3
  • Bonar, James (1895). A Catalogue of the Library of Adam Smith. London: Macmillan. OCLC 2320634. [1]
  • Buchan, James (2006). The Authentic Adam Smith: His Life and Ideas. W. W. Norton & Company. ISBN 0-393-06121-3.
  • Buchholz, Todd (1999). New ideas from Dead Economists: An introduction to modern economic thought. Penguin Books. ISBN 0-14-028313-7.
  • Bussing-Burks, Marie (2003). Influential Economists. Minneapolis: The Oliver Press. ISBN 1-881508-72-2.
  • Campbell, R. H.; Skinner, Andrew S. (1985). Adam Smith. Routledge. ISBN 0-7099-3473-4.
  • Coase, R.H. (Oktobro 1976). "Adam Smith's View of Man". The Journal of Law and Economics 19 (3): 529–546. doi:10.1086/466886.
  • Cook, Simon (2012). Culture & Political Economy: Adam Smith & Alfred Marshall. Tabur. [2]
  • Copley, Stephen (Marto 1995). Adam Smith's Wealth of Nations: New Interdisciplinary Essays. Manchester University Press. ISBN 0-7190-3943-6. [3]
  • Glahe, F. (Junio 1977). Adam Smith and the Wealth of Nations: 1776–1976. University Press of Colorado. ISBN 0-87081-082-0. [4]
  • Haakonssen, Knud (6a Marto 2006). The Cambridge Companion to Adam Smith. Cambridge University Press. ISBN 0-521-77924-3. [5]
  • Hamowy, Ronald (2008). "Smith, Adam (1732–1790)". The Encyclopedia of Libertarianism. Thousand Oaks, CA: SAGE; Cato Institute. pp. 470–2. ISBN 978-1-4129-6580-4. LCCN 2008009151. OCLC 750831024. [6][rompita ligilo]
  • Hollander, Samuel (Junio de 1973). Economics of Adam Smith. University of Toronto Press. ISBN 0-8020-6302-0. [7]
  • Iain McLean (2006). Adam Smith, Radical and Egalitarian: An Interpretation for the 21st Century. Edinburgh University Press. ISBN 0-7486-2352-3. [8]
  • Milgate, Murray kaj Stimson, Shannon. (Aŭgusto de 2009). After Adam Smith: A Century of Transformation in Politics and Political Economy. Princeton University Press. ISBN 0-691-14037-5. [9]
  • Muller, Jerry Z. (3a de Julio 1995). Adam Smith in His Time and Ours. Princeton University Press. ISBN 0-691-00161-8. [10]
  • O'Rourke, P. J. (4a de Decembro 2006). On The Wealth of Nations. Grove/Atlantic Inc. ISBN 0-87113-949-9. [11]
  • Otteson, James (2002). Adam Smith's Marketplace of Life. Cambridge University Press. ISBN 0-521-01656-8.
  • Rae, John (1895). Life of Adam Smith. London & New York: Macmillan. ISBN 0-7222-2658-6. [12]
  • Ross, Ian Simpson (1995). The Life of Adam Smith. Oxford University Press. ISBN 0-19-828821-2.
  • Skousen, Mark (2001). The Making of Modern Economics: The Lives and Ideas of Great Thinkers. M.E. Sharpe. ISBN 0-7656-0480-9. [13]
  • Smith, Adam (1977) [1776]. An Inquiry into the Nature and Causes of the Wealth of Nations. University of Chicago Press. ISBN 0-226-76374-9.
  • Smith, Adam (1982) [1759]. D.D. Raphael kaj A.L. Macfie, eld. The Theory of Moral Sentiments. Liberty Fund. ISBN 0-86597-012-2. [14]
  • Smith, Adam (2002) [1759]. Knud Haakonssen, eld. The Theory of Moral Sentiments. Cambridge University Press. ISBN 0-521-59847-8. [15]
  • Smith, Vernon L. (July 1998). "The Two Faces of Adam Smith". Southern Economic Journal 65 (1): 2–19. doi:10.2307/1061349.
  • Tribe, Keith; Mizuta, Hiroshi (2002). A Critical Bibliography of Adam Smith. Pickering & Chatto. ISBN 978-1-85196-741-4.
  • Viner, Jacob (1991). Douglas A. Irwin, eld. Essays on the Intellectual History of Economics. Princeton, New Jersey: Princeton University Press. ISBN 0-691-04266-7

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]