Horace Walpole

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Horace Walpole
Persona informo
Horace Walpole
Naskiĝo 24-an de septembro 1717 (1717-09-24)
en Londono
Morto 2-an de marto 1797 (1797-03-02) (79-jaraĝa)
en Londono
Tombo Norfolk vd
Etno Angloj vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Strawberry Hill vd
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio vd
Alma mater Eton CollegeKing's College vd
Partio Whig vd
Subskribo Horace Walpole
Familio
Patro Robert Walpole vd
Patrino Catherine, Lady Walpole vd
Gefratoj Robert Walpole, 2nd Earl of Orford • Edward Walpole • Lady Mary Walpole vd
Edz(in)o
Profesio
Alia nomo Onuphrio Muralto vd
Okupo verkisto • romanisto • aŭtobiografo • politikisto • artkolektanto vd
Aktiva dum 1735–1797 vd
Verkado
Verkoj The Castle of Otranto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

HoratioHorace WALPOLE (n. la 24-an de septembro 1717 en Londono - m. la 2-an de marto 1797), 4-a grafo de Orford kaj filo de Robert Walpole, estis brita politikisto kaj verkisto.

Li verkis interalie la faman Kastelon de Otranto, kiu iniciis longan modon pri gotikaj romanoj (anglalingve gothic tales). Al li oni cetere ŝuldas la koncepton "serendipo". Walpole estas la plej juna filo de la brita ĉefministro Robert Walpole. Li studadis ene de la kolegio Eton, kaj sekve en la King's College de Cambridge.

En 1739 li faris vojaĝon Eŭropon kun la akompanado de Thomas Gray. Strawberry Hill (eo „fragomonteto“) estas kasteleca vilao, kiun konstruigis Horace Walpole en la jaroj 1749 ĝis 1776 ĉe la rivero Tamizo proksime de Londono. La konstruaĵo fariĝis modelo por granda nombro da similaj vilaoj kaj kasteloj en Eŭropo kaj iniciatis la novgotikon, kiu celis la revivigon de gotika arĥitekturo.

Walpole estis pacaktivulo, kiu avertis kontraŭ la uzo de varmaerbalono (inventita de la fratoj Mongolfier en 1783) por militaj celoj kaj skribis:

"Mi esperas, ke ĉi tiuj maŝinoj estos uzataj kiel amuzo por malsaĝuloj kaj erudiciuloj, kaj ne fariĝos militaj armiloj, kiuj kondukos al detruo de la homa raso, kiel kutime okazas kun sciencaj malkovroj."