Gotika literaturo

Gotika literaturo (aŭ kelkfoje gotika hororo) estas literatura ĝenro, kiu entenas elementojn de horora kaj romantikisma literaturoj. Oni ĝenerale konsentas, ke tiu ĝenro estis inventita de la angla verkisto Horace Walpole, per lia romano The Castle of Otranto (1764).
Ĉefaj proprecoj de gotika literaturo estas teruro (kaj psikologia kaj korpa), mistero, superŝtico, fantomoj, fantomloĝitaj domoj, gotika arkitekturo, kasteloj, malhelo, morto, frenezeco, ktp...
Ĝia karakteriza trajto estas misteraj, kutime supernaturaj kaj sekve hororaj okazaĵoj en mezepokaj gotikaj kasteloj aŭ klostroj, kie senkulpaj bonuloj devas rezisti kontraŭ krimaj perfortuloj. La gotika romano antaŭis modernan historian romanon. Inspiron el ĝi ĉerpis multaj aŭtoroj (Scott, Hugo, Balzac, Poe, Baudelaire, Twain, Stevenson, Wilde k.a.).
Klasikuloj de la gotika romano[redakti | redakti fonton]
- Horace Walpole - La kastelo de Otranto (1764)
- Clara Reeve - Maljuna angla barono (1778)
- William Beckford - Vathek (1786)
- Ann Radcliffe - Sicilia Romano (1790), Misteroj de Udolfo (1794)
- Matthew Gregory Lewis - Monaĥo (1796)
- Charles Robert Maturin - Vaganto Melmoth (1820)