Freneza sciencisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Stereotipo de freneza sciencisto, kiu aperas en bildliteraturo

La freneza sciencisto estas stereotipo de sciencisto, kiu aperas en la verkoj de fikcioj. Li (aŭ ŝi) povas esti maliculo kaj danĝera, aŭ servanto (laŭ- aŭ kontraŭ-vole) de maliculo, krimulo, malamika regno...

Sub-specio de freneza scientisto estas la distriĝema scientisto, bonvolema, sed kiu, pro siaj distriĝemo kaj nesingardemo, estigas katastrofojn.

La freneza scientisto estas montrita kiel obsedata pri scienco: li kredas ke la scienco estas ĉiopova kaj superas moralon. Li mastrumas altajn teknologiojn tre antaŭenirantajn sur la nuntempa epoko. Li tute mankas je komuna senso; kreas mortigivajn armilojn, substancojn aŭ kreitaĵojn sen pripensi la konsekvencojn, faras danĝerajn eksperimentojn sur homaj kobajoj (foje eĉ sur si mem), neglektas ĉiujn antaŭprotektojn... tiu, kiu kuntrenas tragediojn.

Motivoj[redakti | redakti fonton]

La motivoj de la frenezaj sciencistoj povas esti:

  • La nura scienco : la freneza sciencisto faras esplorojn kaj eksperimentojn nur por pruvi, ke siaj teorioj estas pravaj, kaj rebati al siaj kolegoj kiuj mokis aŭ malrespektis lin.
  • Megalomanio: la freneza sciencisto volas pruvi, ke li estas plej granda geniulo el la mondo, kaj esti admirata (aŭ timata) de la tuta mondo.
  • Avido de riĉeco : la freneza sciencisto estas krimulo, serĉanta rabi monon aŭ riĉaĵojn.
  • Venĝemo : la freneza sciencisto dediĉis sian vivon por sin venĝi kontraŭ potenca malamiko aŭ ŝtato.
  • Idealismo: la freneza sciencisto sincere kredas esti trovinte la recepton de la universala feliĉo kaj li klopodas fariĝi Mastro de la Mondo por apliki sian recepton al la tuta homaro.

Frenezaj scientistoj en literaturo[redakti | redakti fonton]

En 1816, kun Frankenŝtejno de Mary Shelley, kaj en 1896 La Insulo de la D-ro Moreau de H. G. Wells, aperas doktoroj, por kiu scienca eksperimento pasas antaŭ moralo. La Kapitano Nemo, en Dudek mil leŭgoj sub la maroj de Jules Verne (1869) estas obsedata de venĝo kontraŭ la Brita imperio. Dr-o Jekyll[1] de Robert Louis Stevenson (1886) provas sur li-mem drogon, kiu liberas liajn malbonajn instinktojn.

En la 20-a jarcento, la unuaj "superfiuloj" aperas en la popularaj romanoj (sciencfikcio, fantasto...) : Dr-o Cornelius (Gustave Le Rouge, 1911), Fantomas (Pierre Souvestre kaj Marcel Allain, 1911), Dr-o Fu Manchu (Sax Rohmer, 1912), Sinjorino Atomo, (André Caroff, 1964) aŭ, pli parodie, Furax, (Pierre Dac kaj Francis Blanche, 1951).

En la bildliteraturo kaj kinarto, la frenezaj scientistoj estas plej oftaj malamikoj de la superherooj aŭ de la spionoj, kiel James Bond.

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. e-libro Dr-o Jekyll kaj Sinjoro Hyde, tradukita de W. W. Mann