Halucino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
"la tentiĝo de la sankta Antonio", pentraĵo de Mathias Grünewald, 1515, bildigo eble influita pro priskriboj de halucinoj fare de ergotaj alkaloidoj

Halucino laŭ PIV estas "erara percepto de sensaĵo, dum ekzistas nenia ekstera objekto kapabla ĝin produkti". Tio signifas ekzemple, ke vide perceptatas fizike ne ĉeestaj objektoj, aŭ aŭskulte perceptiĝas voĉoj, sen ke iu parolas. Halucinoj povas afekti ĉiujn sensojn. Iluzio kontraŭe signifas, ke reale ekzistanta objekto ŝanĝite perceptatas.

Halucino pro la supra difino ŝajnas al la halucinanto reala kaj ne povas esti diferencigata de la realeco. Kontraŭe al tio la persono en la kazo de "pseŭdohalucino" rimarkas, ke la perceptaĵo ne estas reala sensaĵo – pseŭdohalucinoj povas ekzisti ekzemple en la kazo de trolaciĝo kaj en duondormo.

Diferendigendaj de halucinoj estas paranojoj: tiukaze temas pri reala perceptaĵo, kiu same percepteblas de alia persono, sed la paranojanto donas al tiu perceptaĵo alian, plian signifon. Ekzemplo por paranojo estus, se iu estas firme konvinkita, ke la hazarda sonado de sonorilo estas la signalo por imagitaj persekutantoj nun ataki la konvinkiton.

Kaŭzoj por halucinoj povas esti psikaj malsanoj kiel psikozoj, ekzemple organikaj psikozoj pro veneniĝo per drogoj respektive pro drogomanko, kiam post la veneniĝo la substanco en la korpo malmultiĝas, aŭ pro ekzemple cerbaj tumoroj, sed ankaŭ skizofreniaj aŭ afekciaj psikozoj, kaj en iuj kazaj ankaŭ epilepsio.