Kromnomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kromnomo laŭ PIV estas kvazaŭ sinonimo de alnomo, kaŝnomo. Temas pri neoficiala nomo de unuopulo kiu uzas ĝin kiel pli facila, familiara, amika nomo. Ties uzado povas respondi al diversaj necesoj aŭ simple emoj. Ofta sufiksoj uzataj en Espernato por krei kromnomojn estas -ĉjo por viroj kaj -njo por virinoj, kaj tiele aperas Joĉjo aŭ Franjo.

Historie, ankaŭ laŭ PIV, Kromnomo estus la tria aŭ kvara nomo de Roma civitano, esprimanta origine personan distingon.

Retnomoj[redakti | redakti fonton]

Retnomo estas kaŝnomo, kiun oni uzas enrete. Kutime retnomoj estas uzataj je retforumoj, blogoj, babilejoj, ktp. La uzado de retnomoj helpas kuraĝigi partoprenon de malkuraĝuloj aŭ anonimuloj kaj malhelpas la identigon de la retuzantoj, kio povas esti el utila ĝis necesa.

En Vikipedio kelkaj uzantoj uzas retnomojn kiuj absolute kaŝas sian veran identecon dum aliaj metas sian propran nomon tute aŭ parte.