Edgar Allan Poe
Edgar Allan Poe | ||
---|---|---|
ĉefredaktisto | ||
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskonomo | Edgar Allan Poe | |
Naskiĝo | 19-an de januaro 1809 en Bostono, Masaĉuseco | |
Morto | 7-an de oktobro 1849 (40-jara) en Baltimore, Marilando, ![]() | |
Mortis pro | nekonata valoro [#] | |
Tombo | Westminster Hall and Burying Ground [#] | |
Etno | usonanoj [#] | |
Lingvoj | angla lingvo [#] | |
Ŝtataneco | Usono [#] | |
Alma mater | Universitato de Virginio • West Point [#] | |
Subskribo ![]() | ||
Familio | ||
Patro | David Poe, Jr. [#] | |
Patrino | Eliza Poe [#] | |
Gefratoj | William Henry Leonard Poe • Rosalie Poe [#] | |
Edz(in)o | Virginia Eliza Clemm [#] | |
Profesio | ||
Alia nomo | Edgar A. Perry [#] | |
Okupo | poeto • verkisto • eseisto • literaturkritikisto • dramaturgo • ĵurnalisto • sciencfikcia verkisto • verkisto de krimfikcio • romanisto • aŭtoro • kantotekstisto [#] | |
Aktiva dum | 1827– [#] | |
Verkado | ||
Verkoj | La Nigra Kato ❦ La Puto kaj la Pendolo ❦ La Murdoj de Kadavrejo-Strato ❦ La Ovala Portreto ❦ La Perfida Koro ❦ La Rakonto de Arturo Gordon Pym el Nantucket ❦ La Korvo ❦ La Ŝtelita Letero ❦ La Or-Cimo ❦ La Falo de Uŝero-Domo ❦ William Wilson [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Edgar Allan POE (ˈɛdgər ˈælən pəʊ) estis aŭtoro de poeziaĵoj, romanoj kaj rakontoj. Siajn unuajn poemojn li verkis kiel soldato. Post fiaskoj en la Universitato de Virginio (ĉefe pro troa alkoholkonsumo) kaj en la Militakademio de West Point (pro sia ribelema karaktero) li fine decidis dediĉi sin plena al verkado. Plej famaj ĝis nun estas liaj hororaj rakontoj kaj lia tiutempe tute nova formo de krimliteraturo, kiu poste influis i.a. la aŭtoron Arthur Conan Doyle.
Biografio[redakti | redakti fonton]
En 1835, en la aĝo de 36 jaroj, li edzinigis sian kuzinon Virginia Clemm, tiutempe 13-jara. La biografoj atentigas, ke tiu ĉi geedziĝo alportis al li ekvilibron kaj dank'al tio li povis sin dediĉi pli trankvile al verkado kaj atribuas tion al la konflikta karaktero de Poe, kiu estus serĉinta ĉe Virginia iun ankoraŭ ne tro edukita, kiu ne havus antaŭjuĝojn al li kaj admirus lin, kiel okazis kun la etulino.
Famaj verkoj[redakti | redakti fonton]
- Tamerlane and other poems (1827)
- Poems (1831)
- Politian (teatraĵo, 1835)
- The Narrative of Arthur Gordon Pym (1838)
- Ligeia (1838)
- The Fall of the House of Usher (1839)
- The Murders in the Rue Morgue (1841)
- The Gold Bug (1843)
- The Raven and Other Poems (1845)
La Mistera Poe-Tostulo[redakti | redakti fonton]
Ĉiujare, okazanta dum la datreveno de la nasko de Poe, mistera viro, konata kiel "Poe Tostulo," aperas ĉe la tombo de la aŭtoro, kaj postlasas 3 rozojn kaj duon-botelon de konjako.
Ekde 1949, mistera, nekonata, nigra-vestita viro ŝtele eniras tombejon kaj ofertas siajn donacojn al la fama aŭtoro.
Personoj kunvenas ĉe la apuda Poe Domo kaj Muzeo ("Poe House and Museum") kaj atendas la revenon, sed neniu scias, kiu estas la stranga vizitanto.
TTT-ejo: http://www.eapoe.org/balt/poegrave.htm
En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]
- En la Maelström’on (mallongigita traduko de Alexander Pride, 1906)
- Puto kaj Pendolo, esperantigita de R. C. Bourcard kaj publikigita en La Revuo, 1907
- La Ŝtelita Letero (trad. de Alfred Edward Wackrill, 1915)
- La Maskfesto de la Ruĝa Morto (trad. de Albert Frank Milward, 1923)
- La Korvo (trad. de Daniel Henry Lambert, 1906)
- Annabel Lee (trad. de Rhodes Marriott, 1929)[1]
- La puto kaj la pendolo : rakonto el la Hispana Inkvizicio / Esperantigita de Alexander Pride. - Paris: Presa Esperantista Societo, 1907. -23 p.
- La falo de Uŝero-domo : novelo / Esperantigis Edwin Grobe. - Tempe, Ariz.: Arizona-Stelo-Eld., 2000. - 16 p. Originalo: The fall of the house of Usher
- Alia traduko, La falo de la domo Usher: http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=7087
- Ses noveloj el Rakontoj de mistero kaj imago / El la angla originalo trad. A. Frank Milward. - Leipzig: Hirt, 1924. - 80 p. - (Internacia ondliteraturo ; 13)
- Hop-Rano (Esperanto, 1927, n-ro 10, p. 183-185, tradukinto ne indikita)
- La sonoriloj ; La korvo ; Annabel Lee En: Tutmonda sonoro / eldonita de: Kalocsay Kálmán. - Budapest: Hungara Esperanto-Asocio. - (Serio Oriento - Okcidento ; 17) Vol. 2. p. 442 - 449 ISBN 963-571-077-1
- Poemo "La Korvo" http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/Korvo.html
- La elbabila koro (tr. John Francis, Heroldo de Esperanto, 1 marto 1962)
- Poemo La Korvo (tr. Jon Willarson), dulingva (angla kaj Esperanta), Lucko, eldonejo "Volynjanyn", 2009, kompilis kaj verkis antaŭparolon - Viktor Pajuk, ilustris - Niko Voloŝin. ISBN 978-966-15-9909-2
- Rakonto La Ovala Portreto tradukita de lia preskaŭsamnomano Edgard Verheyden.[2]
- The devil in the belfry (Liro-2004)
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Verkoj de Poe en Vikifontaro
- ↑ Aperis en Flandra Esperantisto, majo 1930, p. 163-165.