La Korvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Korvo (angle The Raven) estas poemo skribita far Edgar Allan Poe. Traduko de ĉikaga Esperantisto Jon Willarson aperis en aparta dulingva (angla originalo kaj Esperanta versio) libro The Raven/La Korvo, Lucko, eldonejo Volynjanyn, 2009, ISBN 978-966-15-9909-2, kompilis kaj verkis antaŭparolon - Viktor Pajuk, prezidanto de La Esperanto-Societo de Ŝikago. Bildoj - de ukraina Esperantisto Niko Voloŝin.


Teksto[redakti | redakti fonton]

elangligis KALOCSAY Kálmán (el Tutmonda Sonoro, vol. 2, paĝo 445)

Foje, en la hor' noktmeza pri volumo stranga, peza
de scienc' forgesiĝinta mi meditis kun enu'.
Preskaŭ dorme, jam klinkape, jen, ekaŭdis mi, ke frape,
sur la ĉambropordo skrape, skrape sonas eta bru'.
"Vizitanto", mi murmuris, "sin anoncas per ĉi bru',
certe, jes, nenio plu."

Ah, memoro tro preciza! Regis la decembro griza,
fantomombrojn flam' mortkriza ĵetis jam tra l' fornotru'.
Mi sopiris je l' mateno, lege fuĝis de l' ĉagreno
pri ŝi, fea fenomeno supre trans ĉiela blu',
kiun anĝelar' Lenora nomas trans ĉiela blu',
tere -- ne nomata plu.

Min la trista, silksusura flustro de l' kurten' purpura
skurĝis nun ĝis plej fantasta, ne sentita animsku'.
Por ke l' koro pli kviete batu, diris mi ripete:
"Vizitanto enirpete frapas ĉe la ŝlosiltru',
nur malfrua vizitanto frapas ĉe la ŝlosiltru',
certe, jes, nenio plu."

Repreninte miajn fortojn, post hezit' mi riskis vortojn:
"Ho, sinjor' aŭ sinjorino, min pardonu pro l' malfru',
sed la dormo min katenis, kaj vi tiel kaŝe venis,
tiel mallaŭtpaŝe venis, kun tiel necerta bru',
ke mi dubis". Kaj la pordon mi malfermis vaste. "Nu?"
Nigra nokt', -- nenio plu.

Gapis mi al nokt' senlima, kaj mi havis, duba, tima,
revojn, kiajn ne riskis revi mortema individu'.
Sed silent' senrompa tronis, signon la mallum' ne donis,
nur la vort' Lenora sonis, flustre sonis, fojojn du,
mi ĝin flustris, kaj la eĥo ĝin reflustris, fojojn du,
tio nur, nenio plu.

En la ĉambron mi reiris, brule la anim' deliris,
kaj jen, ree, nun pli laŭte, sonis la pretera bru'.
"Certe io en la strato bruas sur fenestra lato,
tuj mi vidos, kia bato estas ĉi mistera bru'.
Kor'! Trankvilon! Mi esploros kaŭzon de l' mistera bru',
vento nur, nenio plu."

Mi la ŝutrojn suprentrenis, kaj jen, flirte enpromenis
granda Korvo el la sanktaj tagoj de la Tempa Fru',
sen kapklino dum enveno kaj sen halto kaj sen ĝeno,
kun tre moŝta lordmieno ĝi enflugis al statu',
super mian ĉambropordon flugis al Pallas-statu',
sidis jam, nenio plu.

Kvankam en humor' malbona, ridis mi je l' bird' ebona,
je l' majesta, grav-impona sintenad' kaj korpkonstru':
"He, eĉ kun ŝirita kresto certe ne sentaŭga besto.
Korv'! Portita per tempesto de la bord' de l' Nokta Flu',
diru vian sinjornomon ĉe l' Plutona Nokta Flu'!
Grakis ĝi: "Neniam plu."

Ĝin la rusta bird' eldiris tiel klare, ke mi miris,
kvankam ne tro multan sencon havis ĝia klaĉa bru',
sed asertas mi decide, ke neniam vidalvide
al vivul' sin montris side tia birdo sur statu',
tia bird', aŭ best' sovaga, super pordo, sur statu'.
Kun la nom': Neniam Plu.

Nun la korvo sidis mute, kvazaŭ en ĉi vortojn tute
enverŝinte la animon, sidis sur la brust-statu',
diri pluon eĉ ne provis, nek eĉ unu plumon movis,
ĝis mi pene diri povis: "De mi iris ĉiam plu
amikar', esperoj, morgaŭ iros ankaŭ ĝ i jam plu ..."
Grakis ĝi: "Neniam plu."

Nun min vere frapis miro pro l' trafeco de l' rediro.
"Eh, sen dub', jen estas ĝia tuta stoko kaj instru'!
Certe havis hom ĝin mastre, kiun Fato malbonastre
persekutis, ĝis li laste kantis jam ĉi vortojn du,
post mortkantoj pri l' Espero lace veajn vortojn du
de l' refren': "Neniam plu."

Sed devigis min la vido de la bird' eĉ nun je rido.
Mi fotelon rulis kontraŭ pordo, birdo kaj statu',
sur velurkusenoj, side, mi min fiksis vid-al-vide,
"Kion volas," mi medite pensis, "Bird' el Tempa Fru',
fata, kruda, kurioza Korvo el la Tempa Fru'
per ĉi grak': "Neniam plu."

Mi meditis kaj konjektis, al la bird' jam ne direktis
vortojn, sed ĝiskore boris brulaj birdokuloj du.
Kaj la kapon mi dum penoj de meditoj kaj divenoj
klinis al velurkusenoj sub lampluma flava flu',
al velur' viola, kiun, sub lampluma flava flu',
premos ŝ i -- neniam plu.

Nun -- parfumon, nevidate, incensujo ŝutis flate,
la tapiŝon danc' serafa tiklis, tintis trila bru'.
"Jen" mi kriis, "la Sinjoro sendis ĝin per anĝel-ĥoro,
jen ne penthe ! De l' memoro vin nun savos ties ĝu'!
Trinku do! Al vi L e n o r a n forgesigos ties ĝu'!"
Grakis Korv': "Neniam plu!"

"Birdo kun profetkapablo! Bird'!" mi kriis, "aŭ diablo!
Ĉu l' Tentanto, ĉu tempesto sendis vin por kordetru',
eĉ ŝirite ne fleksebla! En missorĉa dom' funebra,
kie la Hororo febra hejmas, diru, diru, ĉu
estas en Gilead' balzamo? Pasos mia viv-enu'?"
Grakis Korv': "Neniam plu!"

"Birdo kun profetkapablo! Bird'!" mi kriis, "aŭ diablo!
Saman havas ni ĉielon, saman Dion, diru, ĉu
mi, ŝarĝita de ĉagreno, renkontiĝos en Edeno
kun ŝi: fea fenomeno supre, trans ĉiela blu',
kiun anĝelar' Lenora nomas trans ĉiela blu'?"
Grakis Korv': "Neniam plu!"

"Diru ĝin adiaŭkante!" kriis mi, saltleviĝante.
"Bird' aŭ monstro! En tempeston flugu, al Plutona Flu'!
Eĉ plumet' ne restu, signe: kion vi mensogis nigre,
restu mi en sol', rezigne, portu vin for de l' statu',
bekon for el mia koro, korpon for de la statu'!"
Grakis Korv': "Neniam plu!"

Kaj la Korvo nur rigide restas side, restas side,
sidas eĉ nun superporde, sur pala Pallas-statu',
en okuloj kun aspekto de demono dum sonĝ-plekto...
Planke, kun fantom-efekto, ondas nigra ombroflu',
kaj animo mia el ĉi nigre onda ombroflu'
levos sin -- neniam plu.