Usona Esperantisto (bulteno)
Usona Esperantisto | |
![]() Kovrilpaĝo de Usona Esperantisto n-ro 2024:1.
| |
revuo | |
---|---|
Speco | bulteno |
Periodeco | kvaronjara |
| |
Lando | ![]() |
Posedanto | Esperanto-USA |
Redaktisto | Alena Adler, Lua Hall |
ISSN | 1056-0297 |
| |
Retejo | bulteno.esperanto-usa.org |
Usona Esperantisto estas oficiala bulteno de la usona nacia organizo de Esperanto, Esperanto-USA. Antaŭaj bultenoj inkluzivis North American Esperanto Review, ELNA Newsletter kaj Esperanto USA.
Enhavo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas eldonata kvaronjare, kaj enhavas diversajn artikolojn pri Esperanto kaj la Esperanto-movado, librajn recenzojn, listojn de novaj libroj aperantaj en la libroservo, kaj informon pri esperantaj turismaj okazaĵoj. Estas ankaŭ anoncoj pri novaj varoj en la retbutiko de Esperanto-USA kaj leterkesto.
Artikoloj aperas foje en la angla sed precipe en Esperanto. Ili prezentas informojn pri Esperantujo kaj raportojn pri agadoj, ĉu de Esperanto-USA, ĉu de aliaj retejoj, asocioj, kluboj aŭ unuopuloj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Iamaj redaktantoj inkluzivas Cathy Schulze, Philip Brewer, Ionel Oneţ, Don Harlow, Joel Amis kaj Hoss Firooznia. De januaro 2024 ĝin redaktas Alena Adler kaj Lua Hall (antaŭe konata kiel Logan Hall).[1][2]