Esperanto-movado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Esperanto-movado estas socia movado por disvastigi Esperanton en la tuta mondo. La tradicia celo estas la fina venko, do la stato, ke la plimulto de la homoj (aŭ de la edukitaj homoj, de la legipovuloj) parolu Esperanton kiel sian duan lingvon por povi interkompreniĝi kun ĉiu alia[1].

Estas multaj diversaj kialoj, pro kiuj oni provas disvastigi ĝin. Kelkaj faras tion, ĉar ili volas subteni internacian kompreniĝon aŭ mondan pacon, aliaj simple volas komuniki kun homoj tra la tuta mondo, pliaj por organizi mondskale la laboristan lukton kaj iuj faras ĝin batalante por lingva egaleco. Kelkaj ankaŭ subtenas la disvastigon de Esperanto pro la ŝparado rilate al fremdlingva lernado, tradukado ks.

Movado kaj komunumo[redakti | redakti fonton]

Tradicie en la Esperanto-asocioj per la nomo 'Esperanto-movado' oni nomas ĉion, kio rilatas al Esperanto. Ekde la sepdekaj jaroj de la 20a jarcento sociologoj pli kaj pli atentigas, ke la aktuala Esperanto-fenomeno ne plu estas "movado" en la kutima senco; ĝi ne plu havas ĉefan karakteron kompareblan kun ekzemple la pac-movado aŭ la feminisma movado, kie la antaŭenigo de la celo estas la ĉefa okupo de la partoprenantaj homoj.

El la origina 'Esperanto-movado' por disvastigi Esperanton fariĝis en la daŭro de la jardekoj 'Esperanto-komunumo', kiu ĉefe aplikas Esperanton. Multaj komunumanoj ne plu okupiĝas pri la disvastigo de Esperanto, sed nur uzas la lingvon en diversaj manieroj. Sekve multaj homoj hodiaŭ ŝatas distingon inter 'movado' (do la Esperanto-organizoj kun la klopodado disvastigi Esperanton) kaj 'komunumo' (la Esperanto-parolantoj, la renkontiĝoj, la eldonejoj, la muzika kulturo, Pasporta Servo, Vikipedio ktp.).

Lige al tiu enkonduko de la nocio 'komunumo' multaj homoj ankaŭ transiris de la nocio 'Esperantisto' al 'Esperanto-parolanto'.

La fakta ŝanĝiĝo de movado al komunumo estas konstatebla ankaŭ en la karaktero de la kunvenoj: Antaŭ kelkaj jardekoj temis ĉefe pri 'Esperanto-kongresoj', en kiuj oni traktis kaj plu traktas la disvastigon de la lingvo. Hodiaŭ ekzistas pli kaj pli da 'Esperanto-renkontiĝoj', en kiuj la disvastigo de la lingvo apenaŭ plu ludas rolon; temas pri aplikado de la lingvo en prelegoj, kursoj, promenoj, teatraĵoj, koncertoj, ekskursoj ktp.

Aspektoj de movado kaj komunumo en unu sama agado[redakti | redakti fonton]

En multaj Esperanto-agadoj miksiĝas aspektoj de movado kaj komunumo: En renkontiĝo la Esperanto-kursoj, la gazetara laboro kaj ofte kelkaj prelegoj apartenas pli al la movado, dum la resto de la aktivecoj kutime ne. Simile ĉe Vikipedio oni povas kreskigi ĝin por doni enciklopedion al la lingva komunumo - aŭ por povi uzi la nombron de artikoloj en la informado pri Esperanto kaj por montri la ligon al esperantlingvaj artikoloj en alilingvaj vikipedioj.

Movadaj asocioj[redakti | redakti fonton]

En la Esperanto-movado troviĝas mondskalaj asocioj kiaj UEA, TEJO, SAT, ILEI kaj la transnacia Esperanta Civito, inspirita de raŭmismo, kaj celanta esti subjekto de internacia juro.

Movadaj institucioj[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ la Esperanto-movado ekzistas diversaj interlingvistikaj instancoj, kiel ekzemple Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED).

Fontoj kaj notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kp. Unua Libro por germanoj, p. 30: "meine Sprache soll dazu kommen, dass der größte Teil derjenigen, welche lesen und schreiben können, sie mit Fertigkeit spreche". Iom aliaj formuloj en la angla kaj franca versioj: "(...) aspires to being spoken by the majority of educated people"; "(...) que la plupart des gens du monde sachent la parler couramment"

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]