Esperanta slango

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
En Esperanta slango "krokodili": homoj kiuj parolas sian propran lingvon inter si, en esperanta medio

Esperanta slango estas slango, uzata en Esperantujo. Ĝi estis kreita nature en la kurso de komunikado inter Esperantistoj en Esperanto-kunvenoj. La materialo por ĝia formado estas ofte afiksoj kaj kunmetado de du radikoj per kiuj estas kreitaj neologismoj. Alia formo de slango ankaŭ estas sakroj en Esperanto, la plej multaj el kiuj estas pruntado el la naciaj lingvoj, sed estas ankaŭ siaj propraj. La celo de la Esperanta slango estas plejparte esperantistoj mem, precipe la Esperanto-kulturo kaj ĝia historio.


Ekzemploj de slango[redakti | redakti fonton]

Ekzemploj de esperanta slango[1]
Vorto Klarigo Signifo
Pri esperantistoj
bakfiŝo bakita fiŝo Tre juna knabino.
blinkenberg dana familia nomo Blinkenberg substantivo por homoj, kiuj saĝe parolas pri Esperanto, malkaŝante siajn antaŭjuĝojn kiel fakton. Uzata ekde 1954 kaj post la Rezolucio de Montevideo.
bonantagulo bonan tagon! -ulo Mallaborema homo kiu lernis kelkajn simplajn frazojn en Esperanto, kiel ekzemple "Saluton!".
eterna komencanto - Homo, kiu ofte ĉeestas esperanto-kunvenojn, sed ankoraŭ parolas Esperanton je komencanta nivelo.
kabei Ĝi venas de la pseŭdonimo Kabe de Kazimierz BEIN Subite haltigi praktikadon de Esperanto.
kielvifartasulo kiel vi fartas? - ulo Sinonimo de «bonantagulo».
samideano sam-idea membro kolega Esperanto-parolanto.
talpo - Esperantisto, kiu antaŭenigas la ideon de Esperanto fanatike, ne en faktaj terminoj.
verda koro - vera esperantisto.
verda papo - Iu kiu predikas la idealojn de Esperanto.
verdulo verd-ulo Jam matura esperantisto.
"Reptiliumi" en esperanto
aligatori verbo el la vorto "Aligatoro" En Esperanta medio paroli alian lingvon ol Esperanton.

Ekzemple: ruso kun franco en la franca lingvo.

gaviali (malkrokodili) verbo el la vorto "Gavialo"
malo de "krokodili"
Paroli esperanton kun esperantisto inter neesperantistoj.
kajmani verbo el la vorto "Kajmano" En Esperanta medio paroli lingvon alian ol Esperanton, kiu estas gepatra lingvo de neniu ĉeestanto.
Ekzemple: ruso kun franco en la angla lingvo.
krokodili verbo el la vorto "Krokodilo" Homoj kiuj parolas sian propran lingvon inter si, en esperanta medio.
Ekzemple: ruso kun ruso en la rusa lingvo.
lacerti verbo el la vorto "Lacerto" En Esperanta medio paroli alian planlingvon ol Esperanton.
Aliaj slangaĵoj
gufujo guf/ + ujo Nokta te-trinkejo dum esperanto-aranĝoj, precipe junularaj. Ĝi estis inventita kiel alternativa trinkejo (strikte sen fumado kaj sen alkoholo).
melono - Amuza nomo por la Jubilea simbolo.
mojosa moderna - juna - stila Ekvivalento de la angla "cool"
volapukaĵo volapuk/ + aĵo Proksimuma signifo «galimatio», «nekompreneblaĵo», «abrakadabra».

Sakroj[redakti | redakti fonton]

Blasfema leksiko en Esperanto estas nomata sakro. Resume, ĝi estas traduko en Esperanton de ajna blasfemo en la nacia lingvo. Ekzemple "Kia diablaĵo!" Respondas al la rusa "Какая-то чертовщина!". Tamen, inter Esperantistoj ekzistas sakroj propraj al ili. Tipe, ĉi tiuj estas referencoj al la kreinto de Esperanto, Ludoviko Zamenhof aŭ al konataj verkoj en Esperanto.

Ekzemploj de esperantaj sakroj
Frazo Klarigo
Sankta Ludoviko! Referenco por ĉiuj esperantistoj al Ludoviko Zamenhof.
Ho Zamenhofo! La sama.
Pro mia Zamĉjo! La sama, kun karesvorto.
Noktaj fantomoj! Menciita en la fama poemo de Zamenhof "La vojo"[2].
Fundamenta Krestomatio! La samnoma verko (1903) de Zamenhof kaj en kiu li kolektis la plej bonajn verkojn en Esperanto tiutempe.
Aktoj de la Akademio! Dokumentoj eldonitaj de Akademio de Esperanto.
Ata-Ita! Sugesto de longa diskuto pri la uzo de esperantaj sufiksoj -at- kaj -it- en verbo-formoj.

Krome, esperantistoj emas krei sakrojn per rimoj aŭ vortludoj:

  • Rabato por rabito! (kaj "prirabitaj por prirabo")
  • Palavro de kadavro!
  • Pluralo de singularo!
  • Korpo de porko! (Aŭtoro: Claude Piron)

Interesaj faktoj[redakti | redakti fonton]

Lingvisto Manuel Halvelik kreis artefaritan ĵargonon de esperanto nomitan Gavaro (el la rusa говорить).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Сленг эсперантистов en la rusa Vikipedio.