Gavaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Gavaro
Denaskaj parolantoj verŝajne neniu
Fremdlingvo / dua lingvo por nekonata sed verŝajne ege malmulte
Lingvistika klasifiko
Planlingvo
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en nenie
Lingvaj kodoj
v  d  r
Information icon.svg

Gavaro (el la rusa verbo "paroli" говорить /gɒ.vɒ.ritʲ/) estas variaĵo de Esperanto kreita de Manuel Halvelik (kies vera nomo estas Kamiel Vanhulle), kiu kreis ankaŭ Arcaicam Esperantom kaj Popido (do entute, tri "sociolektoj"). Halvelik vere ne volis krei novan internacian lingvon, sed provis doni al Esperanto (kaj ĉefe al tradukantoj) la "esprimeblecon de iu slango", t.e. multe malpli prestiĝa variaĵo de la lingvo, kvazaŭ ĝi estus parolata de krudulo, malklerulo aŭ eĉ krimulo.

Male al Arcaicam Esperantom kaj Popido, la aŭtoro decidis ne tro tuŝi la gramatikon kaj la vortetojn sed profunde ŝanĝis la radikojn.
"Gavaro diferencas de la tradicia zamenhofa lingvo per apartaj vortaro, afiksaro, kaj esprimaro. La gramatiko male restas nepre la sama kiel antaŭe." Manuel Halvelik

Principoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la aŭtoro mem, tradukante tekston al Gavaro oni devas respekti 2 principojn:

  • Simileco: "Oni klopodu laŭeble konservi la ĝeneralan formon kaj gramatikan funkcion de la originala slangaĵo." Manuel Halvelik
  • Simpleco

"Sekve mia Ora Konsilo apliki slangaĵojn ŝpareme, en strategiaj lokoj kaj kvantoj", Manuel Halvelik
Do ene de frazo, oni ne uzu tro da slangaĵoj samtempe, por ke la frazo restu sufiĉe komprenebla. Kaj ene de vorto, oni uzu ne pli ol unu Gavaro-fremdigilon.

Diferencoj inter Esperanto kaj Gavaro[redakti | redakti fonton]

Literumado[redakti | redakti fonton]

  • Gavaro konservas la saman alfebeton kiel Esperanto krom "w", kiu anstataŭigas "ŭ".
  • Konsonantparoj KV, SV kaj TV fariĝas respektive KW aŭ KF, SW aŭ SF kaj TW aŭ TF. Kunmetado ne efiku je la skribmaniero.

Diferencoj rilate al la 16 Fundamentaj reguloj[redakti | redakti fonton]

Preskaŭ ĉiuj reguloj estas senŝanĝaj, sed kelkaj ricevis aldono(j)n.

2-regulo[redakti | redakti fonton]

Anstataŭ finaĵo "-o", substantivoj povas ricevi "-umo".

3-a regulo[redakti | redakti fonton]

Anstataŭ finaĵo "-a", adjektivoj povas ricevi "-ala"

4-a regulo[redakti | redakti fonton]

Krom la tradiciaj numeraloj estis enkondukitaj Volapük-devenaj 1 bwal, 2 twel, 3 kwil, 4 fwol, 5 lwel, 6 mwel, 7 vwel, 8 zwul, 9 ĵwel, 10 dweg, 100 twum, 1000 mlat. (Vd. Literumado, supre]].)

6-a regulo[redakti | redakti fonton]

Anstataŭ finaĵo "-i", infinitiva verbo povas ricevi "-izi".

15-a regulo[redakti | redakti fonton]

Neologismoj estas la kerno de Gavaro.

Vortaj kaj afiksaj ŝanĝoj aŭ aldonoj[redakti | redakti fonton]

  • La jenaj afiksoj estas modifitaj:
La Esperanta(j) sufiksoj... ...estas modifitaj al...
of
ist, ul, an, anto ok
in, istin, ulin, antino un
il
uj, ej
  • Estis enkondukitaj du infiksoj (afiksoj metitaj ene de radiko) por malrekonebligi Esperantajn radikojn:
-ERZ- (ŝteli: ŝterzeli)
-KLA- (polico: poliklaco)
  • Plena vortaro kaj esprimaro elŝuteblas el la retejo de la aŭtoro (vidi sube).

Rilatoj kun Esperanto kaj aliaj fikcilingvoj de Manuel Halvelik[redakti | redakti fonton]

Gavaro ne rolas kiel vera aparta lingvo, sed provizas vortojn por efektigi lingvaĵon slanga.

"Ĝi estas aplikebla, laŭ la bezono aŭ la intenco, indiferente en fundamente koinea[1] kunteksto, aŭ en dialekta kunteksto[2], aŭ eĉ en arkaika kunteksto[3]. Slango ja aperas en tiuj tri sociolektoj." Manuel Halvelik

Ekzemple:
Gavare: ili prenis la gamboĉaron
Dialekte (Popido): zi prenit lo gamboĉar
Arkaike (Arcaicam Esperantom): ilùi Gambocharon preniit
Traduko: ili iris piede

Vortfarado kaj fontlingvoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas 4 radik-klasoj:

  • Metaforoj: musko (hararo)
  • Vortmiksoj (mallongigo, inversigo ktp): polo (polico)
  • Akronimoj: repa[4] (morta, "ripozu-en-paco").
  • Ksenismoj (pruntoj el ĉiutagaj radikoj de aliaj lingvoj [vidi sube]): drugo (amiko, el la rusa друг /druk/)


Estas 7 fontolingvoj por la Gavaro-vortoj: la angla, la araba, la franca, la hispana, la hebrea, la rusa kaj la svahila. Angla- kaj rus-devenaj vortoj estas la plej nombraj.

NB: La vorto "mojosa" (kreita en 2003) kongruas kun la vortfaradaj principoj de Gavaro (kiel akronimo de Modernaj Juna Stilo).

Specimenoj[redakti | redakti fonton]

  • Grut! (saluton!)
  • Ĉukompras? (ĉu vi komprenas?)
  • mia supo ekbolas (mi senpacienciĝas)
  • ĉi oko superplenigas mian vezikon (tiu ulo tedas min)
  • ĉipa klaĉofo (senvalora klaĉaĵo)


Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. t.e. Esperanto mem
  2. t.e. Popido
  3. t.e. Arcaicam Esperantom
  4. Gavaro estis kreita antaŭ ol la nuna PIV-a radiko "repo" (muzikstilo) estis inventita.


Referenco[redakti | redakti fonton]