Saltu al enhavo

Gufo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Gufo

Biologia klasado
Regno: Bestoj, Animalia
Filumo: Ĥorduloj, Chordata
Klaso: Birdoj, Aves
Ordo: Strigoformaj, Strigiformes
Familio: Strigedoj, Strigidae
Genro: Bubo
Specio: Gufo, Bubo bubo
Bubo bubo
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Vivareo de Gufo  Ĉiujara ĉeesto
Vivareo de Gufo
  •  Ĉiujara ĉeesto
  • Vivareo de Gufo
  •  Ĉiujara ĉeesto
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    Gufo[1] (science Bubo bubo) estas specio de granda birdo el la ordo de strigoformaj, familio de strigedoj, kun granda plumtufo super ĉiu okulo.

    Temas pri nokta rabobirdo, disvastigitaj tra Eŭropo, Azio kaj norda Afriko. Ĝi estas pli ofta en nordoriento de Eŭropo, sed ankaŭ en la zono kiu ĉirkaŭas la Mediteraneon, inkludante Iberion. En Azio la specio ĉeestas la plejparton de la kontinento, escepte la plej nordan Siberion kaj la sudan Azion (la tri duoninsuloj). Ties latinlingva scienca specifa nomo baziĝas sur la onomatopeo de la sonoj de la specio, kaj jam ekde la Mezepoko oni konis ĝin kiel Bubo en la bestolibroj.

    Pro sia majesto kaj facila bredado en kaptiteco ĝi estas uzata relative ofte en la arto de la falkado.

    Temas pri granda birdo 29 ĝis 73 cm longa, kaj ĝia enverguro estas inter 1,38 kaj 1,7 m, iome pli malgranda ol tiu de la reĝa aglo. La pezo estas de 1,5 ĝis 4 kg ĉe la plej grandaj inoj, kio kontrastas ekzemple kompare kun la turstrigo, kiu pezas nur 500 g. La enverguro de la flugiloj povas esti ĝis 2 m, kaj pro tio estas la plej granda gufo el la genro Bubo. Ĝi karakteriziĝas per du plumtufoj ambaŭangule de la kapo, kiuj sekvas sube kiel malhela linio kun formo de V inter la grandaj okuloj (kiuj estas de briloranĝegaj irisoj) kun angulo en la nigra beko, la ventro estas pli hela kaj strieca kaj la dorso estas pli malhela kaj makuleca hele. La masklo havas plumtufojn de la oreloj pli hirtajn ol la ino.

    La flugo estas rekta, povega kaj kun oftaj ŝveboj. La voĉo estas profunda hurlado, kiel ŭŭ-oo, kaj estas aŭdebla ĝis je 2 km. La masklo faras emfazon en la unua silabo kaj la ino pli laŭtas ĉe la dua. Ĉiu individuo havas apartan hurladmanieron kaj povas esti identigita laŭ ĝi. La specio produktas ankaŭ povegan alarman bojadon kiel vulpo.

    Gufoj vivas ĉirkaŭ 20 jarojn, longa vivo, ĉar ili ne havas naturajn predantojn. En kaptiteco okazis kazoj de individuoj, kiuj atingis 60 jarojn.

    Taksonomio

    [redakti | redakti fonton]

    La Gufo estis formale priskribita de la sveda natursciencisto Carl Linnaeus en 1758 en la deka eldono de lia verko Systema Naturae laŭ la dunoma nomo Strix bulbo.[2] Kvankam Linnaeus specifis la "habitaton" kiel "Eŭropo" la tipa loko estas limigita al Svedio.[3] La gufo estas nun metita en la genron Bubo, kiun enkondukis André Duméril en 1805.[4][5]

    Subspecioj

    [redakti | redakti fonton]

    Pro la ampleksa teritorio de la gufo, diversaj fakuloj distingis ĝis 12 subspeciojn, kun bazo en la plumarkoloro kaj la grando. En Eŭropo oni priserĉis la sonalvokojn kaj la DNA por distingi la subspeciojn, dum en Azio oni ne faras ankoraŭ sufiĉan komparan priserĉadon. Ĵuse oni apartigis la subspecion Bubo bubo ascalaphus en propra specio, Bubo ascalaphus. La subspecio pli malgranda estas Bubo bubo hispanus, de la Iberia Duoninsulo.

    Listo de subspecioj

    [redakti | redakti fonton]
    Kaptiteca plenkreskulo, kvankam identigita kiel parto de la subspecio B. b. sibiricus, ĝia aspekto estas pli kongrua kun B. b. ruthenus
    Kaptiteca plenkreskulo kun pala aspekto, verŝajne parto de B. b. sibiricus
    Kaptiteca okcidenta Siberia gufo (B. b. sibiricus) dumfluge, Naturparko Poing, Germanio
    Gufo en naturo en Kazaĥio, B. b. turcomanus
    B. b. omissus en Tierpark Berlin, Germanio
    Gufo en Pakistano, B. b. hemachalana
    Kaptiteca gufo en Koreio, eble parto de la raso B. b. kiatschensis
    • B. b. hispanus (Rothschild kaj Hartert, 1910) – Konata ankaŭ kiel Hispana gufoIberia gufo.[6] Tiu subspecio ĉefe vivas en la Iberia Duoninsulo, kie ĝi okupas plimulton de Hispanio kaj disajn areojn en Portugalio.[7][8] B. b. hispanus vivis ankaŭ, almenaŭ historie, en arbaraj areoj de Atlasaj Montoj en Nordafriko, kio faras ĝin la nura subspecio de gufo konata kiel reproduktulo en Afriko, sed oni supozas, ke tiu populacio estas formortinta.[9][10] Pri vivohistorio, tiu ĉi estas eble la plej multe studita subspecio de gufo.[11] La hispana gufo estas la plej simila laŭ plumaro al la nomiga subspecio inter aliaj subspecioj, sed tendencas esti iom pli hela, pli grizeca, kun ĝenerale pli hela strieco kaj pli pala ventro. Ĉe maskloj, la longo de flugilkordoj povas varii de 40 ĝis 45 cm kaj ĉe inoj de 445 ĝis 485 mm. La enverguroj de ĉi tiu subspecio povas varii de 131 ĝis 168 cm, averaĝe ĉirkaŭ 154.1 cm. Inter la normaj mezuroj de B. b. hispanus, la vosto estas 23 ĝis 31 cm, la tuta beklongo estas 38.9 ĝis 54.3 mm kaj la tarso estas 64.5 ĝis 81 mm. Plenkreska masklo de B. b. hispanus el Hispanio pezas 1,22 ĝis 1,9 kg, averaĝe 1,63 kg, dum inoj pezas de 1,75 ĝis 2,49 kg, averaĝe 2,11 kg.[7][11]
    • B. b. bubo (Linnaeus, 1758) – Konata ankaŭ kiel Eŭropa gufo,[12] la nomiga subspecio vivas en kontinenta Eŭropo el preskaŭ la Arkta Cirklo en Norvegio, Svedio, Finlando, sudo de la Kola duoninsulo, kaj Arĥangelsko kie ĝi havas teritorion norde de ĉirkaŭ latitudo 64° 30' N., suden ĝis la Balta Maro, centra Germanio, ĝis sudorienta Belgio, orienta, centra, kaj suda Francio ĝis Norda Hispanio kaj partoj de Italio inklude Sicilion, kaj tra Centra kaj Sudorienta Eŭropo ĝis Grekio. Ĝi interreproduktiĝas kun B. b. ruthenus en norda Rusio ĉirkaŭ la baseno de supra rivero Mezen kaj en orienta apudaĵo de Gorki Leninskije, Tambovo kaj Voroneĵo, kaj interreproduktiĝas kun B. b. interpositus en norda Ukrainio.[7][13][8] Ĉi tiu estas mezgranda raso, kies flugilkorda longo estas 435–480 mm ĉe maskloj kaj 455–500 mm.[14][8] Ĉe kaptitaj gufoj de ĉi tiu subspecio, la averaĝa enverguro estis 157 cm por maskloj kaj 167,5 cm por inoj.[15] La tuta beklongo estas 45 ĝis 56 mm.[10] Plenkreskaj masklaj eŭropaj gufoj el Norvegio pezas 1,63 ĝis 2,81 kg, averaĝe 2,38 kg, dum inoj tie pezas de 2,28 ĝis 4,2 kg, averaĝe 2,95 kg.[16] Ne surprize, plenkreskaj strigoj el okcidenta Finnlando estis proksimume samgrandaj, averaĝe pezantaj 2,65 kg.[17] Alia aro de finnaj gufoj averaĝis iom eĉ pli grandajn, kaj maskloj averaĝe pezas 2,64 kg kaj inoj averaĝe pezas 3,16 kg.[18][19] La subspecio ŝajnas sekvi la kriterion de la Regulo de Bergmann rilate al malpliiĝo de korpgrandeco pli proksime al la Ekvatoro, ĉar specimenoj el centra Eŭropo averaĝe pezas 2,14 aŭ 2,3 kg en korpomaso kaj tiuj el Italio averaĝe ĉirkaŭ 2,01 kg.[20] La pezgamo por gufoj en Italio estas 1,5 ĝis 3 kg.[21] La ​​nomiga subspecio estas eble la plej malhela el la subspecioj de gufoj. Multaj nomigaj birdoj estas forte kovritaj per larĝaj nigraj strioj super la supraj partoj, kapo kaj brusto. Kvankam ĝenerale bruneca baza koloro, multaj nomigaj gufoj povas aspekti tre ruĝecaj, precipe ĉirkaŭ la kapo, supra dorso kaj flugilaj antaŭpartoj. La malsupra ventro estas kutime flavecbruna, kontraste al blankeca aŭ flaveca ĉe pluraj aliaj subspecioj.[7] Birdoj viditaj el Italio povas montri tendencon esti pli malgrandaj ol pli nordaj birdoj kaj laŭdire estas pli senkoloraj, posedante pli palan grundkoloron kaj pli mallarĝajn striojn.[7][8] En Skandinavio, kelkaj birdoj havas tiel malhelan plumaron, ke ili donas nigrecbrunan impreson kun preskaŭ neniu pli pala koloro videbla.[22]
    • B. b. ruthenus (Buturlin kaj Zhitkov, 1906) – Foje konata ankaŭ kiel orienta gufo.[23] Tiu subspecio anstataŭas la nomigan en orienta Rusio el ĉirkaŭ latitudo 660 N. en la Timan-Peĉora Baseno suden ĝis okcidenta Uralo kaj supra Don kaj malsupra Volgo.[7][13][8] Ĉi tiu estas sufiĉe granda subspecio laŭ flugillongo, kiu estas 430–468 mm ĉe maskloj kaj 470–515 mm ĉe inoj.[14][8] La subspecio estas meza laŭ koloro inter la nomiga subspecio kaj B. b. sibiricus. B. b. ruthenus povas esti konfuzita kun B. b. interpositus, eĉ fare de aŭtoritataj ornitologoj. B. b. interpositus estas pli malhela ol B. b. ruthenus, klare pli flaveca, malpli griza, kaj ĝia bruna padrono estas pli malhela, pli peza kaj pli regula. La tuta kolorpadrono de B. b. interpositus estas pli hela, pli riĉa kaj pli kontrasta ol tiu de B. b. ruthenus, sed B. b. interpositus, kvankam tre bone karakterizita, estas meza subspecio.[7][13]
    • B. b. interpositus (Rothschild and Hartert, 1910) – Foje konata kiel Aharonia gufoBizanca gufo.[24][25] La teritorio de B. b. interpositus etendiĝas el suda Rusip, sude de la nomiga, kun kiu ĝi interreproduktiĝas en norda Ukrainio, el Besarabio kaj la stepoj de Ukrainio norden ĝis Kievo kaj Ĥarkovo poste orienten ĝis Krimeo, Kaŭkazo kaj Trans-Kaŭkazio ĝis nordokcidenta kaj norda Irano (regiono Elburzo, de Teherano, kaj probable sudo de Kaspiaj distriktoj), kaj tra Malgranda Azio suden ĝis Sirio kaj Irako sed ne ĝis la Siria Dezerto kie ĝi estas anstataŭata de la Araba gufo. Tiu lasta kaj B. b. interpositus laŭinforme hibridiĝas el okcidenta Sirio suden ĝis suda Palestino.[7][8] B. b. interpositus povus esti eĉ diferenca specio el la eŭrazio gufo baze sur genetikaj studoj.[14][10] Tiu mezgranda subspecio estas ĉirkaŭ samgranda kiel la nomiga subspecio B. b. bubo, kun longoj de masklaj flugilkordoj de 425 ĝis 475 mm kaj longoj de inaj de 440 ĝis 503 mm.[14][8] Ĝi diferencas de la nomiga subspecio ĉar estas pli pala kaj pli flava, malpli fereca, kaj per pli akra bruna padrono; de B. b. turcomanus ĉar estas multe pli malhela kaj malpli flava, kaj ankaŭ ĉar estas multe pli akra kaj forte bruna padrono. La Aharonia gufo estas pli malhela kaj pli rusta ol B. b. ruthenus.[7][13]
    • B. b. sibiricus (Gloger, 1833) – Konata ankaŭ kiel okcidentsiberia gufo.[26] Tiu subspecio estas distribuata el Uralo de okcidenta Siberio kaj Baŝkirio ĝis mezo de Obo kaj okcidenta Altajo, norde de limoj de tajgo, la plej norda distribuado konata en la specio ĝenerale.[7] B. b. sibiricus estas granda subspecio, kie la maskloj estas 435–480 mm en flugillongo, dum la inoj estas 472–515 mm.[27][14][8] Kaptitaj maskloj estis 155 ĝis 170 cm en flugillongo kaj pezas 1,62 ĝis 3,2 kg; dum la inoj estas 165 ĝis 190 cm en flugillongo kaj pezas 2,28 ĝis 4,5 kg.[15] Maskloj estis cititaj kun averaĝa korpomaso de proksimume 2,5 kg.[28] Tiu ĉi subspecio estas fizike la plej distinga el ĉiuj eŭraziaj gufoj, kaj estas foje konsiderata la plej "bela kaj impresa".[7] Ĝi estas la plej pala el la gufaj subspecioj; la ĝenerala koloro estas flavecbruna, tute blanka kovrita per malhelaj markoj. La krono, malantaŭa kolo kaj subaj partoj estas striecaj nigrece sed iom malforte, kun la malsupra brusto kaj ventro malklare striecaj, la primaraj kovriloj malhelaj, kontrastante kun la cetero de la flugilo. La kapo, dorso kaj ŝultroj estas nur iom malhelaj male al plej multaj aliaj subspecioj. En la orientaj limoj de sia teritorio, B. b. sibiricus povas interreproduktiĝi kun B. b. yenisseensis.[10][7]
    • B. b. yenisseensis (Buturlin, 1911) – Konata kiel orientsiberia gufo.[29] Tiu subspecio troviĝas en centra Siberio el ĉirkaŭ Obo orienten ĝis la lago Bajkalo, norde ĝis ĉirkaŭ latitudoj 580 ĝis 590 N ĉe Jenisejo, suden ĝis montaroj Altajo, Tarbagatajo kaj Saur kaj en Tannu Tuva kaj Ĥangaj en nordokcidenta Mongolio, gradante al B. b. sibiricus apud Tomsk okcidente kaj al B. b. ussuriensis oriente de norda Mongolio. La zono de interreproduktado kun tiu lasta en Mongolio ŝajne estas tre vasta, kaj estas intermezaj gufoj hegemonie ĉefe ĉirkaŭ la rivero Tuul, rezulte en gufoj intermezaj laŭkolore inter B. b. yenisseensis kaj B. b. ussuriensis.[7][13] B. b. yenisseensis estas granda subspecio, kun flugilenverguroj de 435–470 mm ĉe maskloj kaj 473–518 mm ĉe inoj.[14][8] B. b. yenisseensis estas tipe multe pli malhela kun pli flaveca terkoloro ol B. b. sibiricus. Ĝi havas similan kvanton da brilega blanko sur siaj subflugiloj kiel sibiricus.[30] Ĝi estas ĝenerale flavecbrun-grizeca kun bone esprimita malhela padrono sur la supraj partoj kaj ĉirkaŭ la kapo. La malsupra flanko estas ĝenerale palgrizeca kun nigra strieco.[7]
    • B. b. jakutensis (Buturlin, 1908) – Foje konata ankaŭ kiel Jakutia gufo. Tiu subspecio vivas en nordorienta Siberio, el suda Jakutio norden ĝis ĉirkaŭ latitudo 640 N., okcidenten en la baseno de la rivero Viljuj ĝis supra Niĵnjaja Tunguska, kaj orienten ĝis la marbordo de la Oĥotska Maro el Magadan suden ĝis Ĥabarovska regiono. Oni registris ĝin pli norde, el la regionoj de supra Kolima kaj de supra Anadir. Tiu gufo forestas en Kamĉatko kaj norde de la Montaro Verĥojanska.[7] Ĉi tiu estas granda subspecio, rivalante la antaŭajn du subspeciojn kiel la plej granda el ĉiuj gufoj. Laŭ la longo de enverguroj, kiu subspecio estas la plej granda estas neklare, konsiderante la ampleksan interkovron de flugilgrandeco. La flugilkordo estas 455 ĝis 490 mm ĉe maskloj kaj 480 ĝis 503 mm ĉe inoj.[14][10][8] B. b. jakutensis estas multe pli malhela kaj pli bruna supre ol kaj B. b. sibiricus kaj B. b. yenisseensis, kvankam ĝia koloraro estas pli difuza, malpli akra ol ĉi-lasta. Ĝi estas pli klare strieca kaj makuleca sube ol B. b. sibiricus, dum ĝi estas pli blanka kaj pli forte vermikulata sube ol B. b. yenisseensis.[7][13] Ĉi tiu subspecio montras preskaŭ malordan, sovaĝan aspekton, sugestante pli ol aliaj rasoj la grupon de fiŝgufoj. B. b. jakutensis havas pli malbrilajn brunajn kaj okulfrape longformajn plumojn, iom pli lozajn pendantajn oreltufojn kaj volumenan, grandkapan kaj preskaŭ senkolan aspekton eĉ por gufo.[31][32]
    • B. b. ussuriensis (Poljakov, 1915) – Eble konata ankaŭ kiel Usuria gufo. La teritorio de tiu subspecio etendiĝas el sudorienta Siberio, ĝis la sudo de la teritorio de B. b. jakutensis, suden tra orienta Transbajkalo, Amurio, Saĥaleno, Usurilando kaj la Manĉuria parto de la ĉinaj provincoj Ŝenŝjio, Ŝanŝio kaj Hebejo.[7][13] Tiu subspecio estas laŭ registroj troviĝantaj en sudaj Kuriloj kun teritorio tiom for kiel ĝis norda Hokkaido, la nura japana reprezento en la eŭrazia gufospecio, kvankam tiu ŝajne ne estas stabila, reproduktebla populacio.[33] Laŭ la longo de flugiloj, B. b. ussuriensis estas iomete pli malgranda ol la diversaj subspecioj el pli norda Siberio. Maskloj havas longon de flugiloj de 430–475 mm kaj inoj estas 460–502 mm.[14][7][8] Ĉi tiu subspecio diferencas de B. b. jakutensis per tio, ke ĝi estas multe pli malhela tra la tuta korpo. Ĝi ankaŭ estas pli malhela ol B. b. yenisseensis. La brunaj markoj sur la supraj partoj de B. b. ussuriensis estas multe pli ampleksaj kaj difuzaj ol ĉe B. b. jakutensisB. b. yenisseensis, rezulte ke la blankaj markoj estas multe malpli okulfrapaj ĉe B. b. ussuriensis ol ĉe la aliaj du subspecioj. La subaj partoj estas ankaŭ pli flavecbrunaj, multe malpli blankaj, kaj pli forte striecaj kaj vermikulataj ĉe B. b. ussuriensis ol ĉe la du pli nordaj, pli grandaj subspecioj.[7] Ĝi konsiderinde koincidas kun jakutensis kaj kelkaj birdoj havas mezan aspekton.[33]
    Kaptita gufo uzata en falkado
    • B. b. turcomanus (Eversmann, 1835) – Konata ankaŭ kiel stepea gufo.[34] Ĝi estas distribuata el Kazaĥio inter la riveroj Volgo kaj Uralo, la bordo de la Kaspia Maro kaj la iama Arala Maro, sed anstataŭata en tiu lando de B. b. omissus en la montara sudo kaj en la marborda regiono de la Mangiŝlaka Duoninsulo fare de B. b. gladkovi. Ekster Kazaĥio, la teritorio de B. b. turcomanus pluas tra Transbajkalo kaj Tarim-baseno ĝis okcidenta Mongolio.[7][13] Tiu subspecio ŝajne estas varia laŭ grando, sed estas ĝenerale mezgranda. Maskloj povas havi flugillongon de 418–468 mm kaj inoj de 440 ĝis 512 mm.[14][8] Laŭ normaj mezuroj, la vosto estas 260–310 mm longa, la tarso estas 77–81 mm kaj la beko estas 45–47 mm.[14] Ĉi tiu subspecio laŭdire povas pezi de 1,5 ĝis 3,8 kg.[35] La fonkoloro de la plumaro estas pala, flaveca. La malhelaj padronoj sur la supraj kaj subaj partoj estas pli palaj, malpli klare difinitaj kaj pli rompitaj ol ĉe B. b. interpositus. Malhelaj longitudaj padronoj sur la subaj partoj ĉesas super la ventro. B. b. turcomanus estas pli griza ol B. b. hemalachanus, sed alie iom similaspektas. Ĉi tiu subspecio estas unika ĉar ĝi ŝajnas eviti montajn kaj evidentajn rokajn vivejojn favore al malaltaj montetoj, altebenaĵoj, malaltebenaĵoj, stepoj kaj duondezertoj ĉe aŭ proksime de marnivelo.[7]
    • B. b. omissus (Dementiev, 1932) – Eble konata ankaŭ kiel Turkomana gufoTurkmenia gufo.[36][37] B. b. omissus estas indiĝena de Turkmenio kaj apudaj regionoj de nordorienta Irano kaj okcidenta Ŝinĝango.[7][13] Ĉi tiu estas malgranda subspecio (nur nikolskii averaĝe estas pli malgranda inter la nuntempe akceptitaj rasoj), kaj maskloj posedas flugillongon de 404–450 mm kaj inoj de 425 ĝis 460 mm.[14][8] B. b. omissus povas esti konsiderata tipa subdezerta formo. La ĝenerala koloraro estas okro ĝis flavecbruna; la malhela padrono sur la supraj kaj subaj partoj estas relative nedifinita. La malhelaj ŝaftostrioj sur la nuko estas tre mallarĝaj, dum la malhela longituda padrono sur la subaj partoj ne kovras la ventron. Malhela kruc-padrono sur la ventro kaj flankoj estas pli maldika kaj pala ol ĉe B. b. turcomanus kaj kelkaj individuoj povas aspekti preskaŭ ĉiuj palaj sube. Kompare kun B. b. nikolskii, kiu povas okupi la pli sudajn partojn de la samaj altmontaraj intervaloj, ĝi estas iom pli granda kaj ankaŭ pli malhela, malpli klare flaveca kaj pli forte strieca.[7]
    • B. b. nikolskii (Zarudny, 1905) – Konata ankaŭ kiel Afgana gufoIrana gufo.[38][39] La teritorio de B. b. nikolskii ŝajne etendiĝas el la Balkanaj Montoj kaj Kopetdago en suda Transkaspio orienten ĝis sudorienta Uzbekio aŭ eble ĝis sudokcidenta Taĝikio, poste sude de 290 N. Ĝi povas vivi norden ĝis Irano, Afganio kaj Baluĉio suden ĝis la regiono Kalat, aŭ ĉirkaŭ latitudo de Hindukuŝo. En Irano, B. b. nikolskii estas anstataŭata de B. b. interpositus norde, kaj probable ankaŭ nordokcidente, kaj probable de B. b. hemalachana en Badaĥŝan, parto de nordorienta Afganio. La birdoj de suda Taĝikio troviĝintaj okcidente de Pamiro estas pli malpli intermeza inter B. b. omissus kaj B. b. hemachalana.[7] Ĉi tiu estas la plej malgranda konata subspecio de gufo, kvankam la solaj konataj mezuroj estis pri la longo de la flugilo. Maskloj povas mezuri 378 ĝis 430 mm kaj inoj povas esti 410 ĝis 465 mm longaj en flugiloj.[27][14][8] Krom ĝia pli malgranda grandeco, B. b. nikolskii distingiĝas de la iom simila B. b. omissus per sia rusteca koloro kaj kiel malpli malhela supre.[7][13]
    • B. b. hemachalana (Hume, 1873) – Konata ankaŭ kiel Himalaja gufo.[40] La teritorio de B. b. hemachalana etendiĝas en Himalajo, el Pakistano tra Ĝamuo kaj Kaŝmiro kaj Ladako ĝis almenaŭ Butano, vivanta ankaŭ en Tibeto. Ilia teritorio pluas ankaŭ okcidenten ĝis la montaro Tjanŝano en Okcidenta Turkmenio, okcidente ĝis Karatau, norden ĝis Ĵungaria Alatau, orienten ĝis almenaŭ la valo Teke en Ŝinĝango, kaj suden ĝis la regionoj Kaŝgar, Jarkant kaj probable okcidenta Kunlun. Tiu birdo estas parte migranta, descendante al ebenaĵoj de Turkmenio dum malvarma vintro, kaj ŝajne atingas nordan Baluĉion.[7] Ĉi tiu estas mezgranda subspecio, kvankam ĝi estas pli granda ol aliaj eble apudaj aridaj aziaj gufoj, kiuj havas iom similan flavecan fonkoloron. La masklo atingas flugillongon de 420–485 mm, dum la flugillongo de la femalo estas 450–505 mm.[14][8] La beko estas 4,2–4,5 cm longa. 11 plenkreskaj aglostrigoj de la subspecio de la Tibeta Altebenaĵo averaĝis 301 mm de vostlongo, 78 mm de tarslongo kaj ĉirkaŭis averaĝe 2,16 kg de pezo.[41] Ĉi tiu subspecio estas fizike simila al B. b. turcomanus, sed la fonkoloro estas pli helflavecbruna kaj malpli flavecbruna. La malhelaj padronoj sur la supraj kaj subaj partoj estas pli markitaj kaj malpli regulaj ol ĉe B. b. turcomanus kaj B. b. omissus, kaj la ĝenerala koloro de la mantelo ĝis la oreltufoj estas de pli kohera bruneta koloro ol ĉe plej multaj aliaj apudaj rasoj. B. b. hemachalana diferencas de B. b. yenisseensis per tio, ke ĝi estas multe pli flava sur la pugo, subvostaj kovriloj kaj eksteraj vostoplumoj, anstataŭ grizeca aŭ blankeca, kaj la grunda koloro de ĝia korpo estas pli flaveca supre kaj malpli blankeca sube. Malhelaj longitudaj padronoj sur la subaj partoj kovras la antaŭan ventron.[8]
    • B. b. kiautschensis (Reichenow, 1903) – Tiu subspecio eble estas konata kiel Nordĉina gufo. Ĝia teritorio estas de Suda Koreio kaj Ĉinio, sude de la teritorio de B. b. ussuriensis, suden ĝis Guangdong kaj Junano, kaj internen ĝis Siĉuano kaj suda Gansuo.[7] Ĉi tiu estas iom malgranda subspecio, kun la flugillo de la masklo estanta 410–448 mm longa kaj tiu de la ino 440–485 mm.[14][8] En Koreio, oni trovis, ke ĉi tiu subspecio averaĝe pezas 2,26 kg, kun gamo de 1,8 ĝis 2,9 kg.[42] B. b. kiautschensis estas multe pli malhela, pli brunbruna kaj ruĝbruna, kaj iomete pli malgranda ol B. b. ussuriensis. Laŭ muzeoraportoj, ĝi similas al la nomiga subspecio el Eŭropo (kvankam evidente konsiderinde malsama laŭ distribuo) sufiĉe proksime laŭ koloraro, sed diferencas de ĝi ĉar estas pli pala, pli makuleca, kaj malpli forte markita per bruno sur la supraj partoj, ĉar havas pli mallarĝajn malhelajn striojn sur la subaj partoj, kiuj averaĝe ankaŭ estas pli obtuzaj kaj pli okraj, kaj per averaĝe plia malgrando.[7] Bildoj el Sud-Koreio de kaptitaj kaj naturaj gufoj montras, male, ke ĉi tiu raso povas esti facile tiel malhele markita kiel plej multaj nomigaj gufoj kun pli ruĝecbruna bazkoloro entute sugestante pli riĉan kaj pli malhelkoloran gufon ol de preskaŭ iu ajn alia populacio.[43]
    • B. b. swinhoei (Hartert, 1913) – Tiu subspecio povus esti konata kiel Sudĉina gufo. Ĝi estas endemio de sudorienta Ĉinio. Tre ruĝeca formo, ĝi estas iom simila al B. b. kiautschensis. Ĉe tiu ĉi malgranda subspecio, la flugilo estas 41–46,5 cm longa ĉe ambaŭ seksoj. Ĉi tiu estas sufiĉe malbone konata kaj priskribita subspecio kaj estas konsiderata malvalida de iuj aŭtoritatoj.[27][14][7]

    La gufo loĝas en arbaroj kaj klifoj kutime malproksime de la homo evitante ties ĉeeston kaj preferante kutime la rokajn surfacojn por nestumi. En kelkaj lokoj tiu ĉi palearktisa specio ekanstataŭas alian rabobirdon, nome la migran falkon, kvankam ankoraŭ oni ne konas la influon de la homo sur la konkurencon inter tiuj du specioj, kiuj antaŭe kunvivis milionojn da jaroj en la sama habitato. Spite la malemon pri homoj, la gufoj povas ĉasi en terkultivejoj, kie riskas manĝi venenitajn predojn. Krome en kelkaj urboj ekloĝis en ĝardenoj: en Helsinko nestumas almenaŭ kvin paroj ekde 2005 profitante la pliiĝon de urbaj sovaĝaj kunikloj kaj en 2007 unu el tiuj individuoj famiĝis pro interrompo de internacia futbalmaĉo.

    Ili estas solecaj animaloj, escepte en la reprodukta sezono. Ilia teritorio povas okupi ĝis 80 km², se la manĝo malabundas, kaj ili defendas ĝin perforte kontraŭ aliaj gufoj. Normale ili ne ŝanĝas la teritorion krom pro esceptaj kialoj, kiel manko de nutraĵo aŭ se ili estas forpelitaj de alia gufo. Dumtage ili pasigas la pliparton de la tempo senmovaj en la arboj, kaj krepuske kaj nokte ili foriras ĉasi. Se la nutraĵo malabundas, ili povas ĉasi ankaŭ dumtage.

    Gufo en parko de Mannheim (Germanio)

    Reproduktado

    [redakti | redakti fonton]
    ovo de Bubo bubo bubo - Muzeo de Tuluzo

    Ambaŭ seksoj vivas normale solaj kaj ne kuniĝas ĝis la alveno de la epoko de pariĝado. Kiam ili trovas taŭgan lokon por reproduktado, ili indikas ĝin per foso de eta truo engrunde kaj produktante serion da karakteraj alvokoj. Tiuj sonoj estas utilaj ankaŭ por trovi la partneron, kiun ili havos porvive.

    La nesto estas truo sen kovroprotektado en arbotrunko aŭ klifo. La ino demetas du aŭ tri ovojn, nur unufoje ĉiujare, normale vintre aŭ komence de printempo. Gufoj estas tre sensivaj al la medio kaj, se ili ne havas sufiĉan spacon aŭ manĝon, la ovodemetado povas prokrastiĝi kaj malpliiĝi draste. La ino kovas la ovojn, dum la masklo havigas la nutraĵon. Post 2 aŭ 3 monatoj okazas eloviĝo kaj naskiĝas la idoj. La patrino respondecas pri manĝigado, manĝinstruado kaj protektado.

    Tri semajnojn post eloviĝo, la idoj kapablas nutri sin kaj engluti per si mem. Post du monatoj ili ekflugas, kvankam nur kelkajn metrojn, kaj post ses monatoj ili jam estas plumokovritaj. Dum tiu epoko ili estas tre vundeblaj antaŭ eventualaj predantoj, sed la plumaro helpas ilin kamufli sin inter la branĉaro. Ili estos forpelitaj el la nesto de la gepatroj, se ili ne foriras antaŭe, post unu jaro de vivo, kaj atingas la seksan maturecon post du jaroj.

    Egagropilo de Gufo (Bubo bubo).

    Temas pri superpredanto, kiu troviĝas en unu el la plej altaj lokoj de la nutroĉeno. Ĝi povas mortigi eĉ aliajn gufojn kaj rabobirdojn. Ĝiaj predokaptoj povas okazi kaj surgrunde kaj dumfluge.

    Ili ĉasas kutime dumnokte, prefere ĉe malfermaj spacoj en arbaroj. La flugilmovo estas tre silenta kaj tio, kune kun la nokta vidkapablo kaj la eksterordinara aŭdkapablo, havigas al ili elstarajn kvalitojn por la ĉaso.

    Ili ĉasas etajn ronĝulojn, kuniklojn, leporojn, sciurojn, ratojn, kolombojn, merlojn kaj erinacojn. Ili kapablas mortigi eĉ vulpojn kaj cervidojn ĝis 10 kg pezajn. Ilia prefero manĝi ronĝulojn estas tre profitiga por terkulturistoj.

    Referencoj

    [redakti | redakti fonton]
    1. gufo en vortaro.net
    2. Linnaeus, Carl. (1758) Systema Naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 10‑a eldono 1 (latine), Laurentii Salvii.
    3. (1940) Check-List of Birds of the World 4. Harvard University Press.
    4. Duméril, A. M. Constant. (1805) Zoologie analytique: ou, Méthode naturelle de classification des animaux; endue plus facile a l'aide de tableaux synoptiques (france). Paris: Allais. The book bears the date of 1806 on the title page but was actually published in 1805. See: (2010) “The two 'editions' of Duméril's Zoologie analytique, and the potential confusion caused by Froriep's translation Analytische Zoologie”, Zoological Bibliography 1 (1), p. 6–8. 
    5. Owls. IOC World Bird List Version 11.1. International Ornithologists' Union (Januaro 2021). Alirita 25a de Majo 2021 .
    6. Bubo bubo hispanus. Avibase- The World Bird Database. Alirita 6a de Marto 2015 .
    7. 7,00 7,01 7,02 7,03 7,04 7,05 7,06 7,07 7,08 7,09 7,10 7,11 7,12 7,13 7,14 7,15 7,16 7,17 7,18 7,19 7,20 7,21 7,22 7,23 7,24 7,25 7,26 7,27 7,28 Vaurie, C. (1960). “Systematic notes on Palearctic birds. No. 41, Strigidae, the genus Bubo”, American Museum Novitates (2000). 
    8. 8,00 8,01 8,02 8,03 8,04 8,05 8,06 8,07 8,08 8,09 8,10 8,11 8,12 8,13 8,14 8,15 8,16 8,17 Vaurie, C. (1963). “Systematic notes on Palearctic birds. No. 52, Supplementary notes on Bubo bubo”, American Museum Novitates (2132), p. 1. 
    9. BirdLife International (2017). "Bubo bubo". IUCN Red List of Threatened Species. 2017 e.T22688927A113569670. doi:10.2305/IUCN.UK.2017-1.RLTS.T22688927A113569670.en. Alirita la 19an de Novembro 2021.
    10. 10,0 10,1 10,2 10,3 10,4 König, Claus; Weick, Friedhelm (2008). Owls of the World (2a eld.). London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-0884-0.
    11. 11,0 11,1 Penteriani, V., Delgado, M. M. (2010) "Búho real – Bubo bubo". En: Enciclopedia Virtual de los Vertebrados Españoles. Salvador, A., Bautista, L. M. (Eds.). Museo Nacional de Ciencias Naturales, Madrid.
    12. "Specieswatch: European eagle owl", 2013-06-23.
    13. 13,00 13,01 13,02 13,03 13,04 13,05 13,06 13,07 13,08 13,09 Rothschild W. (1910). “Notes on eagle-owls”, Novitates Zoologicae 17, p. 110–112. 
    14. 14,00 14,01 14,02 14,03 14,04 14,05 14,06 14,07 14,08 14,09 14,10 14,11 14,12 14,13 14,14 Weick, Friedhelm (2007). Owls (Strigiformes): Annotated and Illustrated Checklist. Springer. pp. 104–107. ISBN 978-3-540-39567-6.
    15. 15,0 15,1 Our big breeding owls. Owl Breeder Wings. Alirita 6a de Marto 2015 .
    16. Dunning, John B. Jr. (Eld.) (1992). CRC Handbook of Avian Body Masses. CRC Press, ISBN 978-0-8493-4258-5.
    17. Mikkola, H. (2014). “Sex-specific diet analysis of the Eurasian Eagle Owl in Finland”, Ornis Fennica 91 (3), p. 195–200. doi:10.51812/of.133856. 
    18. Mikkola, H. (2017). The Eurasian Eagle Owl is the largest living owl species!, Tyto, 12(1): 15–18.
    19. Mikkola, H., & Willis, I. (1983). Owls of Europe. T & AD Poyser. Calton, England.
    20. Scherzinger, W. (1974). “Die Jugendentwicklung des Uhus (Bubo bubo) mit Vergleichen zu der von Schneeule (Nyctea scandiaca) und Sumpfohreule (Asio flammeus)”, Bonner zoologische Beiträge 25, p. 123–147. 
    21. Penteriani, V. (1996). Il Gufo Reale. Calderini Edagricole, Bolonjo.
    22. Hume, R. (1991). Owls of the world. Running Press, Philadelphia.
    23. Bubo bubo ruthenus. Avibase- The World Bird Database. Alirita 6a de Marto 2015 .
    24. Bubob bubo interpositus (Aharoni's eagle owl). Global Species. Arkivita el la originalo je 6a de Marto 2016. Alirita 6a de Marto 2015 .
    25. View topic – Byzantine Aharonui Eagle Owl Bubo bubo interpositus. OwlPages.com. Arkivita el la originalo je 2a de Aprilo 2015. Alirita 6a de Marto 2015 .
    26. Western Siberian Eagle-owl Bubo bubo sibiricus. Zootierliste. Alirita 6a de Marto 2015 .
    27. 27,0 27,1 27,2 Voous, K.H. (1988). Owls of the Northern Hemisphere. The MIT Press, ISBN 0262220350.
    28. Fritzsche, C., Sarradj, E., & Geyer, T. (2009). Silent owl flight: setup for flyover noise measurements. NAG/DAGA – Rottendam.
    29. eastern siberian eagle owl. Grant Auton Photography. Arkivita el la originalo je 6a de Oktobro 2016. Alirita 6a de Marto 2015 .
    30. Owls of the World: A Photographic Guide de Mikkola, H. Firefly Books (2012), ISBN 9781770851368
    31. Piechocki, R., Stubbe, M., & Uhlenhaut, K. N. Dawka (1977). Die Ernährungsökologie des Uhus Bubo bubo yenisseensis Buturlin in der Mongolischen Volksrepublik. Zool. Jb. Syst, 104, 539–559.
    32. Buturlin, S. A. (1908). Bemerkungen über die geographische Verbreitung der Vögel im nordöstlichen Sibirien. Journal für ornithologie, 56(2), 282–294.
    33. 33,0 33,1 Yuko, N. (1997). “Morphological Characters and the Source of Eagle Owl Bubo bubo Specimens in the Far East”, Journal of the Yamashina Institute for Ornithology 29 (1), p. 73–79. doi:10.3312/jyio1952.29.73. 
    34. Bubo bubo [turcomanus or omissus]. Avibase- The World Bird Database. Alirita 6a de Marto 2015 .
    35. Bailley. Owl-Magic. Arkivita el la originalo je 2a de Aprilo 2015. Alirita 6a de Marto 2015 .
    36. Turkoman Eagle owl. Project Noah. Alirita 6a de Marto 2015 .
    37. Turkmenian Eagle Owl. Woburn Safari Park. Alirita 6a de Marto 2015 . [rompita ligilo]
    38. Bubo bubo nikolskii. Avibase- The World Bird Database. Alirita 6a de Marto 2015 .
    39. Three Chicks Iranian Eagle Owl Bubo Nikolskii Fluffy Beige Looking In The Same Direction. Getty Images. Arkivita el la originalo je 2a de Aprilo 2015. Alirita 6a de Marto 2015 .
    40. Bubo bubo hemachalanus (hemachalanus). Avibase- The World Bird Database. Alirita 6a de Marto 2015 .
    41. Qinghu C. (2008). “Summer diet of two sympatric species of raptors upland buzzard (Buteo hemilasius) and Eurasian eagle owl (Bubo bubo) in Alpine meadow: Problem of coexistence”, Pol. J. Ecol 56 (1), p. 173–179. 
    42. Jung, B.-D. (2009). “Morphological and hematological analysis of endangered Eurasian eagle owl (Bubo bubo kiautschensis)”, Korean Journal of Veterinary Service 32 (4). 
    43. Shin, D. M., Yoo, J. C., & Jeong, D. M. (2013). "Spatial variation of Eurasian eagle-owl diets in wetland and non-wetland habitats in west-central Korea." Journal of Raptor Research, 47(4), 400–409.

    Vidu ankaŭ

    [redakti | redakti fonton]

    Eksteraj ligiloj

    [redakti | redakti fonton]