Bubo (genro)
Granda kornostrigo
| ||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
| Bubo Duméril, 1806 | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||

La gufoj, kornostrigoj (Ameriko) aŭ aglostrigoj (Eŭrazio) estas la birdoj de la genro Bubo, kiu enhavas 10 nuntempajn speciojn de tipaj strigoj, kiuj troviĝas en multaj partoj de la mondo. Kornostrigoj estas inter la plej grandaj strigoj. Ili estas grandaj birdoj ene de la familio de Strigedoj kaj havas brilajn kaj grandajn okulojn kaj montras kornoplumojn aŭ orelplumojn. La genronomo Bubo estas Latina vorto por strigo.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La genron Bubo enkondukis en 1805 la franca zoologo André Duméril por kornostrigoj.[1]
La tipa specio estas la gufo.[2] La vorto bubo es Latina por la gufo kaj estis uzita ankaŭ kiel la specia epiteto por tiu specio fare de Carl Linnaeus en 1758.[3]
Studo pri molekula filogenetiko publikgita en 2020 trovis, ke specioj de la genroj Scotopelia kaj Ketupa estas ene de klado enhavanta membrojn de genro Bubo kio faras la genron Bubo parafiletika. Por krei monofiletikan genron, oni movis naŭ speciojn el Bubo al Ketupa.[4][5]
Specioj
[redakti | redakti fonton]La genro enhavas 10 vivantajn speciojn:[5]
- Neĝostrigo, Bubo scandiacus – disvastigita en norda Nordameriko kaj norda Palearkto
- Granda kornostrigo, Bubo virginianus – disvastigita en Ameriko
- Magelana kornostrigo, Bubo magellanicus – centra Peruo ĝis Fajrolando
- Gufo, Bubo bubo – disvastigita en Palearkto
- Bengala gufo, Bubo bengalensis – Hinda subkontinento
- Araba gufo, Bubo ascalaphus – nordokcidenta Afriko ĝis Araba Duoninsulo
- Kablanda gufo, Bubo capensis – suda, sudorienta, orienta Afriko
- Duoninsula gufo, Bubo milesi – sudokcidenta Saudarabio kaj sudokcidenta kaj nordorienta Jemeno, kaj sudokcidenta kaj norda Omano (sudo de Araba Duoninsulo)
- Griza gufo, Bubo cinerascens – Senegalo kaj Gambio ĝis Etiopio kaj norda Kenjo
- Afrika gufo, Bubo africanus – Afrika suda de Ekvadoro

Ketupa kaj Scotopelia
[redakti | redakti fonton]Foje estis inkluditaj en tiun ĉi genron la jenaj specioj de jenaj du genroj:
- Lakta gufo, Ketupa lactea
- Punktoventra gufo, Ketupa nipalensis
- Sumatra gufo, Ketupa sumatrana
- Frasera gufo, Ketupa poensis
- Usambara gufo, Ketupa poensis vosseleri
- Ĝangala gufo, Ketupa leucosticta
- Filipina gufo, Ketupa philippensis
- Hindia gufo, Ketupa coromanda
- Ŝelia gufo, Ketupa shelleyi
- Granda fiŝgufo, Ketupa blakistoni
- Bruna fiŝgufo, Ketupa zeylonensis
- Hindoĉina fiŝgufo, Ketupa flavipes
- Sablokolora fiŝgufo, Ketupa ketupu
- Pela fiŝgufo, Scotopelia peli
- Ruĝa fiŝgufo, Scotopelia ussheri
- Buviera fiŝgufo, Scotopelia bouvieri
Fosilioj
[redakti | redakti fonton]La "Bubo" incertus kaj la "Bubo" arvernensis de malfrua Eoceno/ frua Oligoceno estas nune lokitaj en la fosiliaj genroj de titonedoj nome Nocturnavis kaj Necrobyas, respektive. "Bubo" leptosteus estas nuntempe agnoskita kiel prastrigedo en la genro Minerva (iame Protostrix). "Bubo" poirreiri el malfrua Oligoceno aus frua Mioceno de Saint-Gérard-le-Puy, Francio, estas nune lokita en Mioglaux.
Nomitaj fosilioj retenitaj en tiu ĉi genro estas jenaj:
- Bubo florianae (malfrua Mioceno de Csákvár, Hungario) – provizore lokita ĉi tie
- Bubo binagadensis (malfrua Pleistoceno de Binagadij, Azerbajĝano)
Nepriskribitaj fosilioj de prahistoriaj gufoj estis malkovritaj el kuŝejoj de malfrua Plioceno ĉe Senèze, Francio (Lambrecht 1933:616), kaj de kuŝejoj de malfrua Pleistoceno ĉe kaverno San Josecito, Meksikio (Steadman et al. 1994). Aldone, oni priskribis kelkajn paleosubspeciojn. La Sinklera gufo de la Pleistoceno el Kalifornio, Bubo sinclairi, povus esti paleosubspecio de la Granda kornostrigo (Howard 1947), dum Bubo insularis estas probable junulo de paleosubspecio de la Bruna fiŝgufo (Mlíkovský 2002).
Aliflanke, la supozita fosilia ardeo "Ardea" lignitum (malfrua Plioceno en Germanio) estis ŝajne gufo kaj parenca al tiu genro aŭ pli probable fakte apartenas al tiu ĉi (Olson 1985:167).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Duméril, A. M. Constant. (1805) Zoologie analytique : ou, Méthode naturelle de classification des animaux; endue plus facile a l'aide de tableaux synoptiques (france). Paris: Allais. The book bears the date of 1806 on the title page but was actually published in 1805. See: (2010) “The two 'editions' of Duméril's Zoologie analytique, and the potential confusion caused by Froriep's translation Analytische Zoologie”, Zoological Bibliography 1 (1), p. 6–8.
- ↑ (1940) Check-List of Birds of the World 4. Harvard University Press.
- ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ↑ (2020) “Extensive paraphyly in the typical owl family (Strigidae)”, The Auk 137 (ukz070). doi:10.1093/auk/ukz070.
- ↑ 5,0 5,1 Owls. IOC World Bird List Version 13.1. International Ornithologists' Union (Januaro 2023). Alirita 31a de Januaro 2022 .
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Feduccia, J. Alan (1970): Some birds of prey from the Upper Pliocene of Kansas. Auk 87(4): 795-797. PDF plena teksto Arkivigite je 2011-06-06 per la retarkivo Wayback Machine
- Howard, Hildegarde (1947): A preliminary survey of trends in avian evolution from Pleistocene to recent time. Condor 49(1): 10-13. PDF plena teksto Arkivigite je 2012-03-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Lambrecht, Kálmán (1933): Handbuch der Palaeornithologie. Gebrüder Bornträger, Berlin.
- Mlíkovský, Jirí (2002): Cenozoic Birds of the World, Part 1: Europe. Ninox Press, Prague. ISBN 80-901105-3-3 PDF plena teksto Arkivigite je 2011-05-20 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2011-03-07 per WebCite
- Olsen, Jery; Wink, Michael; Sauer-Gürth, Heidi & Trost, Susan (2002): A new Ninox owl from Sumba, Indonesia. Emu 102(3): 223-231. COI:10.1071/MU02006 PDF plena teksto Arkivigite je 2009-09-30 per la retarkivo Wayback Machine
- Olson, Storrs L. (1985): The fossil record of birds. In: Farner, D.S.; King, J.R. & Parkes, Kenneth C. (eds.): Avian Biology 8: 79-238. Academic Press, New York.
- Steadman, David W.; Arroyo-Cabrales, Joaquin; Johnson, Eileen & Guzman, A. Fabiola (1994): New Information on the Late Pleistocene Birds from San Josecito Cave, Nuevo Leon, Mexico. Condor 96(3): 577-589. PDF plena teksto Arkivigite je 2007-10-31 per la retarkivo Wayback Machine
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||


