Saltu al enhavo

Granda kornostrigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Granda kornostrigo
Granda kornostrigo, B. v. virginianus
Granda kornostrigo, B. v. virginianus
Marborda granda kornostrigo, B. v. saturatus Rifuĝejo de Migrobirdoj George C. Reifel, Delta (Brita Kolumbio, Kanado)
Marborda granda kornostrigo, B. v. saturatus

Rifuĝejo de Migrobirdoj George C. Reifel,

Delta (Brita Kolumbio, Kanado)
Biologia klasado
Regno: Animaloj, Animalia
Filumo: Ĥorduloj, Chordata
Klaso: Birdoj, Aves
Ordo: Strigoformaj, Strigiformes
Familio: Strigedoj, Strigidae
Genro: Bubo
Specio: Granda kornostrigo, B. virginianus
Bubo virginianus
(Gmelin, 1788)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo
Natura arealo
Natura arealo
Sinonimoj


Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La granda kornostrigovirginia kornostrigo, laŭ la scienca nomo Bubo virginianus, estas specio de granda birdo el la ordo de strigoformaj, familio de strigedoj, kun granda plumtufo super ĉiu okulo. Ĝi estas indiĝena de Norda kaj Suda Amerikoj. Ĝi estas adaptema birdo kun ampleksa teritorio, kvankam ne tiom disvastigata kiom tiu de la Turstrigo.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]
Bubo virginianus nacurutu de Sudameriko

La granda kornostrigo estis formale priskribita en 1788 fare de la germana natursciencisto Johann Friedrich Gmelin en lia reviziita kaj etendigita eldono de la verko de Carl Linnaeus nome Systema Naturae. Li metis ĝin kun aliaj gufoj en la genron Strix kaj stampis la duvortan nomon Strix virginia.[1] Gmelin bazis sian priskribon sur tiu de la angla natursciencisto George Edwards kiu estis priskribinta kaj bildiginta la grandan kornostrigon en 1747 en la dua volumo de sia A Natural History of Uncommon Birds. Edwards estis vidinta vivantan specimenon el Virginio en la bieno de Richard Boyle, grafo Burlington en Chiswick. Edwards posedis ankaŭ konservitan specimenon, kaj alia specimeno estis parto de la Levera kolekto.[2]

La granda kornostrigo estas nun metita en la genron Bubo, kiun enkondukis en 1805 André Duméril.[3][4] La granda kornostrigo reprezentas unu el la unu aŭ du radiadoj de la genro trans la Beringa terponto al Ameriko. Kvankam la Magelana kornostrigo klare dividiĝis post kiam la strigo disvastiĝis tra Ameriko, la konsento ŝajnas esti, ke la neĝostrigo kaj la granda kornostrigo dividiĝis reen en Eŭrazio kaj la neĝostrigo poste disvastiĝis reen super la Arkto tra plej norda Nordameriko aparte de la radiado de la grandaj kaj malgrandaj kornostrigoj.[5][6] Unu pli malnova studo sugestis, ke grandaj kornostrigoj kaj gufoj povus esti samspeciaj, surbaze de similecoj en vivhistorio, geografia distribuo kaj aspekto,[7] kvankam ĉi tio ne estas subtenata de genetika evidenteco, kiu metas ilin en apartajn kladojn de ilia genro.[8]

Genetika testado indikas, ke la Magelana kornostrigo, kaj poste la neĝostrigo, ne la gufo, estas la plej proksime parencaj vivantaj specioj.[8][5] Oni trovis fosiliojn de Pleistoceno de Bubo-strigoj en Nordameriko, kiuj povas esti aŭ apartaj specioj aŭ paleosubspecioj, de tiom oriente kiom Georgio, sed ĉefe en la Roka Montaro kaj okcidente de ili.[9][10] Preskaŭ ĉiuj fosilioj indikas, ke ĉi tiuj strigoj estis pli grandaj ol modernaj grandaj kornostrigoj.[11][12]

Oni nomis grandan nombron da subspecioj, pli ol 20 entute. Tamen, multaj el ĉi tiuj ne estas veraj subspecioj kaj nur ekzemploj de individua aŭ klina vario. Subspeciaj diferencoj estas ĉefe laŭ koloro kaj grandeco kaj ĝenerale sekvas la regulojn de Gloger kaj de Bergmann::[9] La plej konservativaj traktadoj de subspecioj de granda kornostrigo povas priskribi eĉ nur 10,[5] kvankam meza nombro estas tipa en la plej multaj verkoj.[9]

Subspecioj

[redakti | redakti fonton]
Vizaĝo kaj brusto (kun blanka makulo) de granda kornostrigo
Granda kornostrigo
  • B. v. virginianus (Gmelin, 1788): Ordinara granda kornostrigo
Usono orienten el Minesoto al orienta Teksaso; nordorienten al Nova Skotio kaj Insulo de Princo Eduardo, Kanado. Loĝanta la tutan jaron.
Bruna formo, nuance ruĝeca kaj strieca distinge nigrecbrune sube. Sablokoloraj piedoj, ofte striecaj nigre.
  • B. v. nacurutu (Vieillot, 1817): Sudamerika granda kornostrigo
Formo el malaltaj teroj en disaj populacioj el orienta Kolombio al la Gujanoj; ankaŭ el Bolivio kaj Brazilo sude de Amazonio al norda Argentino; loĝanta la tutan jaron. Ĝi inkludas la proponitajn subspeciojn scotinus, elutus, kaj deserti (Holt et al. 1999). La statuso de tiu formo, ĉefe la rilatoj inter la sublpopulacioj kaj kun la ssp. nigrescens kaj kun la magelana kornostrigo, bezonas pli da studo.
Bruneca kun longa beko; birdoj el duonseka interno de Brazilo ofte havas multe pli da blanko en supra vosto kaj orelkovriloj. Ĝi estas la ununura subspecio kie la irisoj estas sukcenkoloraj, ne flavaj.
  • B. v. subarcticus Hoy, 1852: Norda granda kornostrigo
Reprodukta teritorio el Makenzio kaj nordorienta Brita Kolumbio orienten al Hudsona Golfo; suda limo ne estas klara, sed almenaŭ atingas ĝis Montano kaj Norda Dakoto. Nereproduktuloj troviĝas ofte sude de latitudo 45°S, eventuale transen. La taksono inkludas la birdojn priskribitajn kiel occidentalis (sed vidu sube), kaj sclariventris (Dickerman 2004). La malnova nomo wapacuthu estis foje uzita por tiu subspecio, sed ĝi ne povas certige esti uzata por rekonebla taksono kaj devas esti konsiderita nomen dubium (duba nomo). La populacio priskribita kiel algistus estas probable bazita sur vagantaj individuoj aŭ intergraduloj de subarcticus, saturatus kaj lagophonus (Holt et al. 1999)
Pala formo, ĉefe blankeca kun sablokolora nuanco; nigra strieco supre varia el nedistinga al akcenta. Tre palaj birdoj estas similaj al junaj inoj de Neĝostrigo vidataj de malproksime. Piedoj blankecaj al sablokoloraj, kun malmulta aŭ nenia bildo.
  • B. v. pacificus Cassin, 1854: Kalifornia granda kornostrigo
Centra kaj suda Kalifornio okcidente de Sierra Nevada escepte la Valo San Joaquin, sude al nordokcidenta Baja California, Meksiko. Intergraduloj kun pallescens en Kantono San Diego, Kalifornio (vidu ankaŭ sube). Loĝanta la tutan jaron.
Tre brunaj, malhele strieca sube distinga, sed malpli akcenta ol ĉe saturatus. Nigraj ŝultroj. Piedoj punktecaj je malhela.
  • B. v. saturatus Ridgway, 1877: Marborda granda kornostrigo
Marbordo de Pacifiko el sudorienta Alasko al Norda Kalifornio. Loĝanta la tutan jaron.
Malhela, sablokolora kaj iome grizeca formo kun tre forta striado sube. Piedoj preskaŭ malhelaj.
  • B. v. nigrescens Berlepsch, 1884: Nordanda granda kornostrigo
Andoj; sekaj zonoj kaj punao el Kolombio al nordokcidenta Peruo. Loĝanta la tutan jaron.
Malhela, grizbruna formo kun tre malhelaj grizbrunaj punktetoj.
  • B. v. pallescens Stone, 1897: Dezerta granda kornostrigo
Valo San Joaquin sudorienten tra sekaj regionoj de sudorienta Kalifornio kaj suda Utaho orienten al okcidenta Kansaso kaj suden al Guerrero kaj okcidenta Veracruz en Meksikio; intergraduloj kun pacificus en San Diego County; vagantaj individuoj de lagophonus kaj de la populacio de la Roka Montaro, kiuj aspektas similaj al intergraduloj, ŝajne aperas en tiu teritorio. Loĝanta la tutan jaron.
Malgranda, sablokolora formo kun nedistinga strieco, ĉefe sube. Ŝultra areo estas malhelbrunaj (kafokoloraj). Piedoj blankaj kaj kutime nemarkitaj.
  • B. v. mayensis (Nelson, 1901): Jukatana granda kornostrigo
Jukatano. Loĝanta la tutan jaron.
Malgranda kaj mezpala formo.
  • B. v. elachistus Brewster, 1902: Baskalifornia granda kornostrigo
Suda Baja California, Meksiko. Loĝanta la tutan jaron.
Simila laŭ koloro al pacificus, sed konsiderinde (5-10%) pli malgranda; tamen kelkaj koincidas.
  • B. v. heterocnemis (Oberholser, 1904): Nordorienta granda kornostrigo
Reproduktiĝas en orienta Kanado (Norda Kebekio, Labradoro, Novlando). Vintre, disigas suden al Ontario kaj nordokcidenta Usono. Dubinde distinga el saturatus (Holt et al. 1999).
Iom malhela kaj griza, tre strieca formo. Palaj piedoj kun malhela punktaro.
  • B. v. lagophonus (Oberholser, 1904): Nordokcidenta granda kornostrigo
Reproduktiĝas el interna Alasko suden tra montaraj areoj de Brita Kolumbio al nordorienta Oregono, la Serpenta Rivero, kaj nordokcidenta Montano. Informoj pri vintro tiom sude kiom ĝis Koloradio kaj Teksaso. Dube distinga el saturatus (Holt et al. 1999).
Pli griza ol saturatus, sed similar entute. Piedoj kun malhela strieco.
  • B. v. mesembrinus (Oberholser, 1904): Centramerika granda kornostrigo
Istmo de Tehuantepec al okcidenta Panamo. Loĝanta la tutan jaron.
Mezgranda formo; pli malhela ol mayensis.
  • B. v. ssp. nov.?: Rokamontara granda kornostrigo
La populacio de la Roka Montaro povas konsistigi ne ankoraŭ priskribitan subspecion. Ĝi reproduktiĝas sude de la Serpenta Rivero sude al Arizono, Novmeksikio, kaj la Montaro Guadalupe. Oriente, oni supozas, ke ĝi ĉeestas ĉe la ebenaĵo Modoc kaj la lago Mono. La nomo occidentalis povas esti uzata al tiuj birdoj depende de analizoj de la tipa specimeno; certe, ili estis inkluditaj en la supozata subspecio nomita tiele, sed intergradado inter pallescens kaj lagophonus kaj altituda migrado de birdoj de la Roka Montaro ne estis sufiĉe priserĉata ankoraŭ (Holt et al. 1999).
Mezgriza formo, intermeza inter lagophonus kaj pallescens. Meze strieca kaj nuance sablokolora sube. Piedoj makulecaj.

La sinklera gufo de pleistoceno el Kalifornio, Bubo sinclairi, povus esti paleosubspecio de tiu ĉi specio (Howard 1947).

Disvastiĝo

[redakti | redakti fonton]

La reprodukta vivejo de la granda kornostrigo disvastiĝas tra Nordameriko kaj Sudameriko. Ene de ties biotopo ili povas loĝi ĉe arboj kiuj inkludas deciduajn, koniferajn kaj miksitajn arbarojn, tropikajn pluvarbarojn, pampojn, herbejojn, montajn areojn, dezertojn, subarktan tundron, rokajn marbordojn, mangrovojn kaj kelkajn urbajn areojn. Kvankam malpli ofta en la plej ekstremaj areoj (ekz., en la centro de dezertoj, plej densaj pluvarbaroj, ktp.) kaj forestanta ĉe la alta arkta tundro, ili troviĝas en plej parto de biotopoj.

La granda kornostrigo estas el 46 ĝis 68 cm longa kaj havas enverguron de 101 ĝis 153 cm. Mezaveraĝa granda kornostrigo estas 55 cm longa, havas enverguron de 124 cm kaj pezas ĉirkaŭ 1400 g. Ĝenerale, la plej grandaj kornostrigoj troviĝas proksime de la polusaj regionoj kaj la plej malgrandaj proksime de la Ekvatoro. Inoj estas pli grandaj ol maskloj. Plenkreskuloj havas grandajn oreltufojn, ruĝecan, brunan aŭ grizan vizaĝon limigitan de nigra bordo kaj kun nigra beko centre kaj blankan makulon en la gorĝo. La irisoj estas flavaj, escepte en la raso B. v. nacurutu ĉe kiuj ĝi estas sukcenkoloraj. La oreltufoj ne estas vere oreloj, sed simple plumotufoj. La subaj partoj estas helaj kun bruna horizontala strieco; la supraj partoj estas makulecaj je bruno. La kruroj kaj piedoj estas kovritaj el plumoj ĝis la kalkanoj.

Estas individuaj kaj regionaj varioj laŭ koloro; birdoj el sub-Arkto estas malpli striecaj, helsablokoloraj, dum tiuj de Centrameriko povas esti malhele ĉokoladbrunaj. Tiuj strigoj havas ankaŭ spektaklan duokulan vidkapablon necesa por lokigi eventualajn predojn kaj vidi en malhelo. Strigoj ne povas movi siajn okulojn kiel homoj ekzemple. Tiuj estas enfermitaj en speciala cirkla osto. Tamen, iliaj koloj povas turniĝi 270 gradojn por vidi en aliaj direktoj sen movi siajn enterajn korpojn. La aŭdkapablo de tiuj strigoj estas tiom bonkvalita —se ne pli bone— ol ilia vidkapablo. Tiuj strigoj havas sterean aŭdkapablon, kiu permesas ilin trovi la precizan lokon de iliaj predoj. Tiuj birdoj havas ankaŭ tre fortajn kalkanojn.

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]
Granda kornostrigo

La granda kornostrigo estas inter la plej fruaj reproduktantoj de Nordameriko. Ili reproduktiĝas en malfrua januaro aŭ frua februaro kaj ofte oni aŭskultas ilin alvokante unu la alian aŭtune, komencante en oktobro. Ili elektas partneron ĉirkaŭ decembro kaj ofte ili estas aŭdataj duope antaŭ tiu epoko. Ĉe strigoj de pli tropikaj klimatoj, la datoj de reprodukta sezono estas iom necerta. Ili ofte uzas neston uzitan de alia granda birdo, foje aldonante plumojn por kovri la neston, sed kutime ne multe pli. Ili preferas nestojn de korvoj, korakoj kaj de jamajka buteo aŭ de grandaj sciuroj en Nordameriko. Tamen, ili tute ne dependas el malnovaj nestoj de aliaj specioj, sed male ili povas uzi truojn en arboj kaj en stumpoj, klifoj, abandonitaj konstruaĵoj kaj eĉ artefaritaj platformoj.

Kutime estas du ovoj en ĉiu ovodemetado, sed la kvanto povas varii el 1 ĝis 5 ovoj (5 estas tre rara). La mezaveraĝa ovolarĝo estas 46.5 mm, la mezaveraĝa longo estas 55.2 mm kaj la mezaveraĝa pezo estas 51 g. La kovado daŭras el 30 ĝis 37 tagojn, mezaveraĝe 33 tagojn. Kovado estas preskaŭ konstanta ĝis kiam la idoj estas 2-semajnaĝaj. La strigidoj moviĝas al proksimaj branĉoj je 6 semajnoj kaj ekflugas post ĉirkaŭ unu semajno plia. Oni vidis idojn petante manĝon eĉ en malfrua oktobro (5 monatoj post elnestiĝo) kaj plej parto ne apartiĝas el siaj gepatroj preskaŭ ĝis kiam tiuj komencas reproduktiĝi denove (kutime decembro). La birdoj povas ne reproduktiĝi dum alia jaro aŭ eĉ dua kaj estas ofte vagantoj ĝis kiam ili setlas siajn proprajn teritoriojn.

Ĉiu plenkreskulo de granda kornostrigo estas konstanta loĝanto de sia teritorio. Ovoj, idoj kaj junuloj povas esti predataj de vulpoj, kojotoj, katoj. Preskaŭ ne estas predantoj de plenkreskuloj, sed ili povas esti mortigitaj en luktoj kontraŭ agloj, neĝostrigoj kaj, ĉefe, kontraŭ alia granda kornostrigo, kio povas finiĝi en manĝo de la ĵus mortinta strigo.

Ĉasado kaj kutimaro

[redakti | redakti fonton]
Granda kornostrigo dumfluge (komponaĵo)

Tiuj nearktisaj kaj neotropisaj birdoj ĉasas dumnokte per gvatado sur alta gvatejo kaj falŝvebante super la predo. Tiu povas esti tre varia, sed ĉefe el malgrandaj al mezgrandaj mamuloj kiel ratoj, sciuroj, muŝoj, talpoj, kampomusoj, marmotoj, mefitoj, sorikoj, vespertoj, musteloj, gerbiloj kaj eĉ histrikoj. Iuloke leporoj kaj kunikloj povas konsistigi la plej parton de la manĝobezono de Grandaj kornostrigoj. Birdoj konsistigas la alian grandan parton de la predoj de la Granda kornostrigo, kun birdogrando el regolo ĝis Herodardeo. Iuloke, akvobirdoj, ĉefe fulikoj kaj anasoj, povas esti gravaj predoj; tiuj strigoj povas predi ankaŭ rabobirdojn ĝis la grando de neĝostrigo. Reptilioj, amfibioj, fiŝoj, krustuloj kaj eĉ insektoj povas esti eventualaj predoj. En nordaj regionoj, kie pli grandaj predoj ne povas esti manĝataj rapide, ili povas lasi nemanĝitan manĝaĵon frostitan kaj poste varmigi ĝin per sia propra korpa varmo. Ili kutime manĝas kaj vomas manĝaĵon en la samaj lokoj.

Vizaĝo de Granda kornostrigo

Ili havas elstarajn aŭdkapablon kaj vidkapablon en malforta lumo. La aŭdkapablo estas multe pli pova ol tiu homa kaj same la percepto de la sonaltiĝo. Tio lasta eblas ĉar la oreloj de la strigoj ne estas samloke en ambaŭ flankoj de la kapo: la dekstra orelo estas tipe pli alta en la kranio kaj je ioma diferenca angulo. Movante aŭ turnante sian kapon ĝis la sono estas sama en ĉiu orelo, strigo povas lokigi kaj la horizontalan kaj la vertikalan direkton de sono. La okuloj de la Granda kornostrigo estas preskaŭ tiom grandaj kiom tiuj homaj kaj estas nemoveblaj en siaj ingoj. Anstataŭ turni siajn okulojn, la strigo turnas sian kapon.

La alvoko estas altatona sed laŭta "ho-ho-hu hu hu." Foje estas nur kvar silaboj anstataŭ kvin. La alvoko de la ino estas pli alta kaj laŭtiĝas fine de la alvoko. Junuloj povas produkti susurajn aŭ kriĉajn sonojn kiuj ofte povas esti konfuzitaj kun tiuj de la Turstrigo. La alvoko de la masklo estas ofte uzata en holivudaj filmoj, nedepende de kiu strigo aperas surekrane (simila al krio de jamajka buteo).

La Granda kornostrigo estas la oficiala birdo de Alberto. La Granda kornostrigo povas facile esti konfuzita kun la Bubo magellanicus, la Magelana kornostrigo (kiu iam estis konsiderata kiel apartenanta al tiu ĉi specio), kaj kun aliaj gufoj.

Referencoj en komunikiloj

[redakti | redakti fonton]
  • La serio de libroj "Guardians of Ga'Hoole" havas du grandajn kornostrigojn kiel rolulojn, nome Bubo la Forĝisto kaj Skenĉo la Generalo Ablaho.
  • Rachel kaj Cassie de Animorphs ofte uzas formojn de grandaj kornostrigoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Gmelin, Johann Friedrich. (1788) Systema naturae per regna tria naturae: secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 13‑a eldono 1, Part 1 (latine), Lipsiae [Leipzig]: Georg. Emanuel. Beer.
  2. Edwards, George. (1747) A Natural History of Uncommon Birds Part 2. London: Printed for the author at the College of Physicians.
  3. Duméril, A. M. Constant. (1805) Zoologie analytique: ou, Méthode naturelle de classification des animaux; endue plus facile a l'aide de tableaux synoptiques (france). Paris: Allais. The book bears the date of 1806 on the title page but was actually published in 1805. See: (2010) “The two 'editions' of Duméril's Zoologie analytique, and the potential confusion caused by Froriep's translation Analytische Zoologie”, Zoological Bibliography 1 (1), p. 6–8. 
  4. Owls. IOC World Bird List Version 12.2. International Ornithologists' Union (August 2022). Alirita 24a de Decembro 2022 .
  5. 5,0 5,1 5,2 König, Claus; Weick, Friedhelm (2008). Owls of the World (2a eld.). London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-0884-0.
  6. Potapov, E.. (2013) The Snowy Owl, Poyser Monographs. A&C Black. ISBN 978-0-7136-8817-7.
  7. Voous, K.H. (1988). Owls of the Northern Hemisphere. MIT Press. ISBN 0-262-22035-0.
  8. 8,0 8,1 (2013) “Limited phylogenetic distribution of a long tandem-repeat cluster in the mitochondrial control region in Bubo (Aves, Strigidae) and cluster variation in Blakiston's fish owl (Bubo blakistoni)”, Molecular Phylogenetics and Evolution 66 (3), p. 889–897. doi:10.1016/j.ympev.2012.11.015. Bibkodo:2013MolPE..66..889O. 
  9. 9,0 9,1 9,2 Artuso, C.; Houston, C. S.; Smith, D. G.; Rohner, C. (2020). Poole, A. F. (eld.). "Great Horned Owl (Bubo virginianus), version 1.0". Birds of the World. Ithaca, NY: Cornell Lab of Ornithology. doi:10.2173/bow.grhowl.01.
  10. (1971) “Catalogue of fossil birds, Part 4 (Columbiformes through Piciformes)”, Bulletin of the Florida State Museum, Biological Science 15 (4). 
  11. (1911) “Avifauna of the Pleistocene cave deposits of California”, University of California Bulletin, Department of Geology 6, p. 385–400. 
  12. (1984) “A very large enigmatic owl from the late Pleistocene at Ladds, Georgia”, Special Publication, Carnegie Museum of Natural History 8, p. 44–46. 
  • Holt, Denver W., Berkley, Regan; Deppe, Caroline; Enríquez Rocha, Paula L.; Olsen, Penny D.; Petersen, Julie L.; Rangel Salazar, José Luis; Segars, Kelley P. & Wood, Kristin L. (1999): 69. Great Horned Owl. In: del Hoyo, J.; Elliott, A. & Sargatal, J. (eds): Handbook of Birds of the World, Volume 5: Barn-owls to Hummingbirds: 185, plate 10. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-25-3

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]