Muŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Muŝo

Muŝo (latine Musca) estas komuna nomo por pluraj familioj de insektoj el la ordo de dipteroj - kutime en nefaka lingvouzo ampleksiĝas ĉiuj familioj de la subordo Brachycera (kvankam etimologie la vorto origine devenas nur de la familio Muscidae). Multaj specioj estas tre disvastiĝintaj kaj vivas en home loĝataj regionoj, parte profitante de homaj nutraĵo aŭ forĵetaĵoj.

Oni dividas muŝojn en du grupojn laŭ la maniero de ilia elpupiĝo: la grupo Orthorrhapha elpupiĝas tra fendo en la pupo; la grupo Cyclorrpaha forpuŝas unu finon de l proksimume cilindra pupo kaj tie elpupiĝas.

Grandan signifon por biologio akiris la bananmuŝo (Drosophila melanogaster), ŝatata esplorobjekto de genetiko pro siaj bone observeblaj kromosomoj.

Kelkaj specioj transportas danĝerajn ĝermojn. Konata estas la glosino (ceceo), kiu transportas tripanosomojn, kiuj kaŭzas dormomalsanon.

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri muŝo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Bravulo kontraŭ muŝo, sed muŝo kontraŭ bravulo. 
  • Citaĵo
     Eĉ malgranda muŝo ne estas sen buŝo. 
  • Citaĵo
     Fari el muŝo elefanton. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]