Muŝo (estetiko)
Salti al navigilo
Salti al serĉilo

Princess Bee kun muŝo
En la estetiko muŝo indikas la imitaĵo de nevuso kiu plej ofte troviĝas sur la supra flanko de la buŝo aŭ je la loko de la kolo. Ĉe plivastigo tiu esprimo ankaŭ indikas naturan nevuson sur komparebla loko, kiu pli ofte nomiĝas belecmakulo.
En la vortaro de la Franca Akademio la priskribo estas "eta rondo el tafto aŭ nigra veluro, aŭ farita per speciala krajono, kiu imitas nevuson, kion virinoj kelkfoje metas sur la vizaĵo aŭ kolregiono". La muŝo ankaŭ fareblas per permanenta ŝminko aŭ per tradiciaj tatupigmentoj.