La milito de la muŝoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La milito de la muŝoj
Origine La Guerre des mouches
La milito de la muŝoj
Ilustro de Lalande por la romano, antaŭeldonita kiel seriaĵo en revuo Regards
(septembro 1937).
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Jacques Spitz
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1938
Lando  Francio
Trajtoj
Paĝoj 226
Ĝenro Sciencfikcio
Scienca mirindo
Medio papera libro
Antaŭa verko La elasta homo
Sekvanta verko La sperto de Doktoro Mops
vdr
Jacques Spitz

La milito de la muŝoj (france La Guerre des mouches) estas romano apartenanta al scienca mirindo, verkita de Jacques Spitz, unu el la plej gravaj aŭtoroj por franca sciencfikcio en la frua 20-a jarcento, kaj eldonita en 1938 de Gallimard.

Resumo[redakti | redakti fonton]

Ordinara esploristo licencia pri natura scienco estas sendita en misio al Hindoĉinio, ankoraŭ franca kolonio, akompane al sia estro, profesoro pri entomologio, por studi subitan invadon de muŝoj hommortigaj, kiuj atakas are kaj faras teruran detruadon.

Malgraŭ la loka efektivigo de protektaj rimedoj, la organizitaj muŝaroj sukcesas invadi Azion kaj poste nordan Afrikon, detruante ĉiujn homajn sociojn, antaŭ ol fine celi kontraŭ Eŭropo. Tiam la homoj estas devigitaj konstati, ke la muŝoj ekhavis intelekton kaj deziras ekregi la mondon por krei novan civilizon.[1].

Rolantoj[redakti | redakti fonton]

  • Juste-Evariste Magne, juna esploristo pri entomologio, rakontanto
  • Profesoro Carnassier, lia instruanto
  • Micheline, lia fianĉino kaj poste edzino

Temoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu sciencfikcia romano, per klasika strukturo komencanta per ordinara okazo kaj aliiĝanta en efektivan mondan katastrofon, starigas la oftan demandon, kio povos okazi se la homaro trovos sin fronte al danĝero minacanta ĝin per ekstermo. Ĝi estas la lasta el tri romanoj de Spitz, post La agonio de la mondo (1935) kaj La eskapintoj de la jaro 4000 (1936), kiuj prezentas tri eblajn finojn de la homaro. La stilo kaj pleje la fono restas ombra kaj tre pesimista, kun pli-malpli frenezaj sciencistoj, invadoj, kaj fine kompleta disfalo de la homaro.[2].

Eldona historio[redakti | redakti fonton]

En ĝia versio de 1970 eldonita de Marabout, oni parte aktualigis la enhavon de la romano, donante strangan tonon al malnovaj esprimoj kaj kondutoj apartenantaj al la jardeko de 1930 sidantaj apud aktualaĵoj de la jardeko de 1970. En teksto publikigita en la bulteno de la Franca Politeknika Lernejo, la sciencfikcia aŭtoro Jean-Pierre Andrevon komentas la aktualigon, konsiderante ke ĝi estas insulto al la aŭtoro (forpasinta en 1963) kaj lia verkaro[3].

Kritikaj taksoj[redakti | redakti fonton]

La verkoj de Jacques Spitz ĝuis pliparte laŭdan kritikon de la ekstrem-dekstrista verkisto Robert Brasillach en la numero de la 10-a de junio 1938, de la ĵurnalo Gringoire, kie li deklaris, ke la intrigo de La milito de la muŝoj impresis lin.[4]

Laŭ la instruisto de klasikaj studoj Philippe Lecarme, La milito de la muŝoj, malsame de la antaŭaj libroj, estas "rimarkinde sukcesa" verko, kun originala fino (la neniigo de la homaro), kiu ne ekzistis en amerikaj sciencfikciaj romanoj ĝis la komenco de la jardeko de 1960. Lecarme, same kiel Jean-Pierre Andrevon, fortege kritikas la plurajn aliigojn faritajn al la romano ĉe ĝia reeldono fare de Marabout en 1970.[5].

Referencoj[redakti | redakti fonton]