Saltu al enhavo

Robert Ridgway

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert Ridgway
Persona informo
Robert Ridgway
Naskiĝo 2-an de julio 1850 (1850-07-02)
en Mount Carmel
Morto 25-an de marto 1929 (1929-03-25) (78-jaraĝa)
en Olney
Lingvoj angla vd
Loĝloko Larchmound vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Robert Ridgway
Memorigilo Robert Ridgway
Familio
Gefratoj John L. Ridgway (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo botanikisto • zoologo • ornitologo • esploristo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo ornitologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r

Robert RIDGWAY (naskiĝis la 2-an de julio 1850 en Mount Carmel, kantono Wabash, Ilinojso, mortis la 25-an de marto 1929 en Olney, kantono Richland, Ilinojso) estis usona ornitologo. Li ankaŭ estis ilustristo.

Fervorulo de sia infanaĝo pri naturscienco, li korespondas, 14-jaraĝa, kun Spencer Fullerton Baird, kiu kuraĝigis lin en la ornitologio. Inter 1867 kaj 1869, Clarence King dungis lin kiel zoologo por geologia esplorvojaĝo en la regionojn de la 40-a latitudo: li esploris Kalifornion, Idahon, Utahon kaj Vajomingon, kaj aperigis raporton pri birdobservadoj: Report on Ornithology of the Fortieth Parallel.

En 1879, Spencer Fullerton Baird, iĝinte direktoro de la Nacia Muzeo de Natura Historio en Vaŝingtono donis al li postenon de konservisto en la departemento pri ornitologio de tiu muzeo. En 1888 li iĝis direktoro de tiu departemento.

Li estis unu el la fondigintaj anoj de la American Ornithologists Union en 1883, kun Elliott Coues, Joel Asaph Allen kaj William Brewster. Li estris tiun societon de 1898 al 1900.

Bonega desegnisto, li interesiĝis pri koloroj, kaj aperigis en 1886 kaj 1912 nomenklaturojn pri koloroj: li establis sistemon de 1115 koloroj[1], ankoraŭ nun uzata de la ornitologoj, sed ankaŭ de aliaj profesiuloj, kiel la florvendistoj aŭ la kemiaj industriistoj.

Li estis elektita en la Usona Nacia Akademio de Sciencoj en 1917. Li ricevis la medalon Daniel Giraud Elliot kaj la medalon Brewster, ambaŭ en 1919.

Li publikigis pli ol 500 librojn, katalogojn kaj artikolojn dum sia vivo. Li ilustris mem siajn librojn, helpita de sia frato John L. Ridgway.

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ La kolora ordigo de Robert Ridgway, angle, france germane el la paĝaro de la eksa retejo colorsystem.com, "Virtual Coulour Museum" (La kolorsistemoj en arto kaj sciencoj), arkivigite je diversaj momentoj fine de 2010
Blankkapa maraglo pentrita de Robert Ridgway (1893)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]