Vajomingo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Vajomingo (angle, Wyoming [ŭaj-O-ming]) fariĝis la 44-a ŝtato de Usono je la 10-a de julio 1890. Ties loĝantaro estis de 493,782 personoj (en 2000). Ties ĉefurbo estas Cheyenne.

Vajomingo estis la unua usona ŝtato kiu donis voĉdon-rajtojn al virinoj. En 1925, Nellie Tayloe Ross fariĝis la unua virina ŝtatestro en Usono, post la morto de sia edzo.

La ŝtato estas plej konata pro siaj naturaj elstaraĵoj, inter kiuj estas Nacia Parko Yellowstone, la plej aĝa kaj granda usona nacia parko kaj loko de la gejsero Old Faithful. Alia natura vizitindaĵo estas la Turo de Diablo aŭ Devils Tower, nome monolito en nordorienta Vajomingo, kiu altas 386 metrojn super la ĉirkaŭanta plataĵo en la valo de la rivero Belle Fourche.

Naturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]