Cheyenne (ŝaj-EN), esperante Ŝajeno, estas la ĉefurbo de la usona ŝtato Vajomingo, en kies ekstrema sud-oriento ĝi situas.
Ĝi ekestis en la jaro 1867, kiam la fervoja kompanio Union Pacific Railroad atingis tiun regionon, konstruante al-okcidentan fervojan linion por faciligi la konkeron de la lando. Tiutempe la urbo apartenis al la teritorio de Dakoto. La urbonomo devenas de samnoma indiana tribo.
Laŭ la stato de 2020 en la urbo Cheyenne vivis 65 132 loĝantoj sur areo de 70,25 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 927 loĝantoj/km². Tio estas pli ol dekono de la loĝantaro de Vajomingo kaj du trionoj de la loĝantaro de la ĉirkaŭanta kantono ("graflando") Laramie, la plej loĝata distrikto de la subŝtato.