Tiu ĉi artikolo temas pri la urbo Charleston (Ĉarlstono) en la usona subŝtato Okcidenta Virginio. Ekzistas 15 aliaj samnomaj urboj en Usono, interalie la urbo Charleston (Suda Karolino).
Laŭ la stato de 2020 en la urbo Charleston (Okcidenta Virginio) vivis 48 864 loĝantoj sur areo de 84,54 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 578 loĝantoj/km².
La provizora komunumo estiĝis en 1773, la unua konstanta komunumo Ft. Lee konstruiĝis en 1787. En 1794 vivis tie 35 homoj en 7 domoj. En 1806 proksime oni komencis minadi salon, kiu portis prosperon al Charleston. En 1815 oni trovis tergason, en 1817karbon. En 1862 dum interna milito de Usono Nordo post longa sieĝo okupis la urbon. En 1877 Charleston iĝis sidejo de la ĵus fondita Okcidenta Virginio kaj ankaŭ iĝis industria centro.