Richmond (Virginio)

| Richmond | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| sendependa urbo urbego urbo en Usono independent city in Virginia (en) | |||||
| Flago | Blazono | ||||
| Administrado | |||||
| |||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Urbestro | Danny Avula | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 226 610 (2020) [+] | ||||
| Loĝdenso | 1 400 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 37° 32′ N, 77° 26′ U (mapo)37.540833333333-77.436666666667Koordinatoj: 37° 32′ N, 77° 26′ U (mapo) [+] | ||||
| Alto | 59 m [+] | ||||
| Areo | 161,821914 km² (1 618 2.1 914 ha) [+] | ||||
|
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Richmond aŭ Riĉmondo[1] estas grandurbo en Usono, en subŝtato Virginio (ŝtato), kie ĝi estas la ĉefurbo de Virginio. Kiel aliaj urboj de Virginio, Riĉmondo estas sendependa urbo, ne parto de iu kantono.
Laŭ la stato de 2020 en la urbo Richmond (Virginio) vivis 226 610 loĝantoj sur areo de 161,82 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 400 loĝantoj/km². La municipo havas komunan limon kun kantono Henriko kaj kantono Chesterfield.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Koordinatoj: 37° 32′ N 77° 26′ U / 37.533 °N, 77.433 °U (mapo)
- Areo: 162 km²
- Loĝantaro: 208.833 (en 2012)
- Supermara alteco: 46 m
- Horzono: UTC-5h (en somero UTC-4h)
- Poŝtkodoj: 23173, 23218–23242, 23249–23250, 23255, 23260–23261, 23269, 23273–23274, 23276, 23278–23279, 23282, 23284–23286, 23288–23295, 23297–23298, 23221, 23225, 23226, 23220
- Telefonkodo: 804

Geografio
[redakti | redakti fonton]Riĉmondo situas sur ebenaĵo laŭ navigebla rivero al la maro en la orienta landparto de Usono, en la meza (iom orienta) parto de la subŝtato. Vaŝingtono troviĝas 158 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la nuna Riĉmondo la plej frue indianoj vivis. Britaj ŝipistoj alvenis en 1607 kaj ili metis krucon tien. Post jaroj alvenis koloniuloj, nature ili batalis kontraŭ la indianoj. La loko estis produktejo de tabako, komercejo de feloj. Richmond estis fondita en 1737, ĝi urbiĝis en 1742 kaj ĝi iĝis ĉefurbo de la kolonio en 1780. Tiutempe oni komercadis ankaŭ per sklavoj. Dum la Usona Milito de Sendependeco tie okazis grava parolado. En 1781 britaj soldatoj bruldetruis la urbon. La urbo tuj rekonstruiĝis kaj ĝi iĝis grava industria centro. En 1862 armeo de Nordo ne povis okupi Riĉmondon, sed tio sukcesis post 3 jaroj. Tiutempe la fervojo kaj kanalo helpis la trafikon, eĉ en la urbo troleo trafikis.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Riĉmondo situas en subtropika klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen. La temperaturo averaĝe varias inter 9-21 °C. La varmo kulminas en julio averaĝe 32 °C, la malvarmo kulminas en decembro averaĝe ĉirkaŭ frostopunkto. Jare pluvas po 1107 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. La pluvo kulminas en aŭgusto kaj malkulminas en februaro.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]El Riĉmondo kuras aŭtovojoj al Virginia Beach, Alexandria (Virginio), Charlottesville, Petersburg, fervojoj kuras al 4 direktoj, ekzemple al Norfolko (Virginio). La urbego havas internacian flughavenon. En la urbo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
Servoj
[redakti | redakti fonton]Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Famuloj
[redakti | redakti fonton]- en Riĉmondo naskiĝis:
- en Riĉmondo mortis:
Bildaro
[redakti | redakti fonton]Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Kredindas la ekzisto de esperantigo Riĉmondo, sed ĝis nun ne notiĝis ĉi tie eĉ unusola fidinda ekstera referenco. Ĉiukaze notindas, ke la Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, la ĝis nun sola esperantlingva atlaso, nomas la urbon en ĉiuj esperantlingvaj mapoj kaj listoj per la anglalingva nomo Richmond.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- urba retejo Arkivigite je 2012-01-03 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.ci.richmond.va.us Arkivigite je 2007-03-08 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.noaa.gov
- http://scholar.lib.vt.edu/theses/available/etd-05262005-132441
| |||||||||





