Usona Milito de Sendependeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Usona Milito de Sendependeco
Rev collage.png
Daŭro: 19a de aprilo, 1775 – 3a de septembro, 1783
Loko:
Rezulto: Usona sendependenco
Flankoj
Usono Reĝlando de Britio
Komandantoj
Usono George Washington
Usono Nathanael Greene
Usono Horatio Gates
Usono Benedict Arnold (Defected)
Usono Friedrich Wilhelm von Steuben

Usono Marquis de La Fayette
Nekonata flago Comte de Rochambeau
Kingdom of France Comte de Grasse
Kingdom of France Bailli de Suffren
Hispanio Bernardo de Gálvez
Hispanio Luis de Córdova
Hispanio Juan de Lángara

Kingdom of Great Britain Lord North
Kingdom of Great Britain Sir William Howe
Nekonata flago Thomas Gage
Kingdom of Great Britain Sir Henry Clinton
Ŝablono:FlagoKingdom of Great Britain Lord CornwallisŜablono:POW
Nekonata flago Sir Guy Carleton
Kingdom of Great Britain John BurgoyneŜablono:POW
Kingdom of Great Britain Benedict Arnold
Kingdom of Great Britain George Rodney
Kingdom of Great Britain Richard Howe
Kingdom of Great Britain Wilhelm von Knyphausen
Joseph Brant
v  d  r
Information icon.svg

La Usona Milito de Sendependeco (ankaŭ konata en Usono kiel la Usona Revolucio) estis milito inter la Reĝlando de Britio kaj ĝiaj kolonioj en Nord-Ameriko, aliancanoj de Francio, de 1775 ĝis 1783. La fina rezulto estis la agnosko de sendependeco de la 13 plej sudaj kolonioj, kaj ankaŭ maldense koloniitaj teritorioj okcidentaj ĝis la Misisipia Rivero.

Antaŭ la revolucio, la plejparto de la homoj en la Britaj Nord-Amerikaj Kolonioj konsideris sin lojalaj regnanoj de la Brita Krono, kun la samaj rajtoj kaj devoj kiel homoj en Britio. Tamen, sub la doktrino de merkantilismo la britoj konsideris la koloniojn pli kiel rimedon utiligotan por la avantaĝo de sia propra ekonomio kaj havis malmultan respekton por la kolonianoj. Tiu diferenco de percepto kondukis al forta ciklo de tio, ke kolonianoj agas kontraŭ tion, kion ili vidas kiel maljustan politikon, poste severa brita reago, sekvata de pli forta kolonia reago, kondukanta al eĉ pli severa brita reago — ĉio ĉi kondukis rapide al la revolucio.

Dum la kolonianoj ekmalakceptis la Kronon ili ankaŭ ekfariĝis pli kaj pli radikalaj alimaniere, pli atentante la ideon de vasta demokratio laŭ idealoj de Klerismo kaj homojn kiel Thomas Paine, kiu nelonge antaŭe estus kondamnita kiel Leveller ("ebeniganto").

Oni notu, tamen, ke granda parto, probable plimulto, de la loĝantaro ja restis lojala aŭ neŭtrala dum la milito. Lojalistoj, konataj kiel torioj (angle tory), inkluzivis anojn de la nobelaro, kiuj povus perdi multon kaj ankaŭ lastatempajn enmigrintojn, kiuj identigis sin pli kun sia naskiĝloko ol kun sia nova hejmo. Post la milito, multaj torioj estis devigitaj fuĝi al Kanado aŭ al Britio. Multaj indianoj ankaŭ oponis la revolucion, konsciante, ke ili plej probable suferus pli sub la sendependaj usonanoj ol sub la britoj.

1775[redakti | redakti fonton]

La revolucio komenciĝis en aprilo 1775 kiam britaj trupoj loĝigitaj en Bostono provis konfiski pafilaĵojn staplitajn de koloniaj milicoj ĉe Concord (Masaĉuseco). Konflikto disvastiĝis kaj la malplimultaj britaj garizonoj en la 13 plej sudaj kolonioj estis rapide venkitaj. Fort Ticonderoga falis en majo, Montrealo en aŭgusto. Bostonon evakuis britaj trupoj en oktobro. Ĝis la fino de 1775, la posedaĵoj de Britio en Nord-Ameriko estis malpliigitaj al la kanadaj maraj provincoj kaj sieĝata garizono ĉe Kebekurbo en Kanado.

1776[redakti | redakti fonton]

En 1776, la britoj sendis 75 000 trupoj al Nord-Ameriko por subpremi la ribelon. La kolonianoj renkontiĝis en Filadelfio en junio de 1776 kaj deklaris sendependecon de Anglio la 4-an de julio, 1776 (Vidu Usona Deklaro de Sendependeco). La koloniana armeo pruviĝis nenia konkuranto al la bone armita brita armeo kaj suferis embarasan serion da malvenkoj ĉe la Batalo de Longa Insulo. Ĝis la fino de 1776, Kebeko, Nov-Jorko kaj multe el Nov-Ĵerzejo estis en la manoj de la britoj. Tamen, dum la semajno de Kristnasko, Generalo George Washington, kiu antaŭe retiriĝis en Pensilvanion, transiris la Delavaran Riveron reen en Nov-Ĵerzejon kaj kaptis marĝenajn britajn garizonojn ĉe Trenton kaj Princeton. Tio establis modelon, kiu restis dum la cetero de la milito. La britoj regis la teritoriojn, kiujn ili okupas per grandaj fortoj — ĉefe Nov-Jorko kaj Filadelfio. La kolonianoj regis ĉion alian.

1777[redakti | redakti fonton]

Forto de 10 000 trupoj ekiris de Kebeko por distranĉi la koloniojn en du parton. Samtempe, la multe pli granda armeo en Nov-Ĵerzejo moviĝis trans la Delavaran Riveron kaj prenis Filadelfion — la kolonia ĉefurbo kaj plej granda urbo en Nord-Ameriko. Tamen, post kiam ili reprenis Ticonderoga sen multe da malhelpo, la norda armeo suferis serion da gravaj malvenkoj ĉe Bennington, Fort Stanwix kaj en du bataloj apud Saratoga. Ĝis oktobro, la 5 700 postvivantoj trovis sin ĉirkaŭitaj, malplimultaj, kaj kun manko de provizaĵoj en la sovaĝejo 210 km sude de Montrealo kiam la vintro alprokimiĝas.

La 17-an de oktobro Generalo John Burgoyne kapitulacigis la tutan Britan Armeon al la kolonianoj. Informoj pri la kapitulaco alvenis al Versajlo mallonge post la informo, ke la koloniaj soldatoj laŭdire igis la nevenkeblajn britajn regulajn soldatojn konfuzite fuĝi dum la fruaj stadioj de la Batalo de Germantown. Konvinkite de Benjamin Franklin kaj la informoj el Nord-Ameriko, ke la kolonianoj havis konsiderindan ŝancon de venko, la francoj konsentis subteni la kolonianojn.

1778 - 1780[redakti | redakti fonton]

Je la 6-a de februaro, 1778 la Traktato de Alianco kaj la Traktato de Amikeco kaj Komerco estis subskribitaj de Usono kaj Francio, signante oficialan agnoskon de la nova respubliko. Tiam, la 10-an de julio de la sama jaro, Ludoviko la 16-a de Francio deklaris militon de la flanko de la usonanoj kontraŭ la Reĝlando Britio.

Kun la francoj en la milito, la konflikto fariĝis forfrotmilito. La kolonianoj estis tro malfortaj por elpuŝi la britojn el Filadelfio kaj Nov-Jorko. La britoj provis diversajn strategiojn, sed ne sukcesis establi konstantan regadon sur la kamparo kaj la vasta plimulto de la loĝantaro. La ekonomio de la kolonioj malrapide diseriĝis kaj la brita ekonomio — drenita de la kostoj de milito kontraŭ Francio kaj subtenanta la grandajn okupantajn fortojn en Ameriko — ankaŭ multe suferis.

1781[redakti | redakti fonton]

La brita strategio ŝanĝiĝis por fokusigi la sudajn koloniojn. Generalo CORNWALLIS kondukis forton de 7 000 soldatoj, kies celo estis subteni la lojalistojn en la sudo. Lin oponis Nathaniel Greene, kiu, malgraŭ tio, ke li malvenkis je ĉiu batalo, sukcesis senspiritigi la soldatojn de Cornwallis. Kun manko de provizaĵoj, Cornwallis movis siajn fortojn al Yorktown (Virginio) por atendi provizaĵojn kaj plifortikigojn.

Raportoj pri tio, kio okazis poste estas rimarkinde malsamaj — eble pro deziro de iuj usonaj verkistoj malpliigi la francan rolon en la eventoj. Ĉiuj fontoj konsentas, ke francaj mararmeaj fortoj venkis la Britan Reĝan Mararmeon la 5-an de septembro ĉe la Batalo de la Ĉesapika Golfo, distranĉante la provizon kaj transigon de Cornwallis. Washington movis siajn trupojn de Nov-Jorko kaj kuna kolonia-franca forto de 16 000 aŭ 17 000 kuniĝis kaj komencis la Batalon de Yorktown la 6-an de oktobro, 1781. La pozicio de Cornwallis rapide fariĝis neeltenebla. La 19-an de oktobro granda Brita Armeo ree kapitulacis al la kolonianoj; kiam ili elmarŝis kaj transdonis siajn armilojn, oni ordonis al la brita regimenta bando ludi tiutempe popularan kanton titolitan "The World Turned Upside Down" (La Mondo Renversita).

1782, la fino[redakti | redakti fonton]

En aprilo de 1782, la Brita Ĉambro de Deputitoj voĉdonis por fini la militon kontraŭ la usonaj kolonioj kaj elpelis la registaron de la subtenanto de la milito Frederick North. La britoj elprenis siajn trupojn el Charleston (Sud-Karolino) kaj Savano (Georgio) en la somero de 1782. En novembro 1782 oni konsentis pri pacakordo kaj la 4-an de februaro, 1783 Britio formale deklaris, ke ĝi ĉesigos malamikaĵojn en Nord-Ameriko. Tamen, la formala fino de la milito ne okazis ĝis oni subskribis la Traktaton de Parizon la 3-an de septembro, 1783 kaj la Usona Kongreso ratifikis tiun traktaton la 14-an de januaro, 1784.

Rezultoj[redakti | redakti fonton]

La ekskolonianoj kreis la plej demokratian ŝtaton tiutempan, bazita laŭ Usona Konstitucio. Ĉiu civitano (viro, ne sklavo) rajtis baloti, opinii pri politiko kaj religio, postuli sin (?), komerci, laŭ idealoj de Klerismo kaj liberalismo. Tiu enpraktikigo kuraĝigis la cetermondajn liberalojn. En 1789, la francoj ribelis kontraŭ absolutisma reĝo en Franca Revolucio. Ambaŭ revolucioj inspiris siavice la hispanamerikajn kreolojn por sendependiĝi el Hispana Imperio ekde 1808 gviditaj de la Libertadores ("liberigantoj").

Gravaj bataloj[redakti | redakti fonton]

(Laŭ tempa ordo)

Gravuloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Hugh Bicheno: Rebels and Redcoats: The American Revolutionary War. London: 2003. ISBN 978-0-0071-5625-2.
  • Thomas Fleming: Experience of War: George Washington, General. Robert Cowley (red.). New York-London: W.W. Norton & Company, 1992, s. 140-150. ISBN 0-393-03106-3.
  • Mieczysław Lepecki: Maurycy August hr. Beniowski: Zdobywca Madagaskaru. Warszawa: Ludowa Spółdzielnia Wydawnicza, 1986. ISBN 83-205-3633-2.
  • Gary B. Nash: The Unknown American Revolution: The Unruly Birth of Democracy and the Struggle to Create America. New York: Viking Press, 2005. ISBN 0-670-03420-7.
  • The Navy. W. J. Holland Jr. (red.). New York: Naval Historical Foundation, 2004. ISBN 0-7607-6218-X.
  • The Royal Navy: The Oxford Illustrated History. J.R. Hill (redaktoro). Oxford-New York: Oxford University Press, 1995. ISBN 0-19-211675-4.
  • Martin W. Sandler: Atlantic Ocean. New York-London: Sterling, 2008. ISBN 978-1-4027-4724-3.
  • Frederick Jackson Turner: The Frontier in American History. [1] 1893.
  • U.S. Army: A Complete History. Raymond K. Bluhm (red.). New York: The Army Historical Foundation, 2004. ISBN 978-0-88363-640-4.
  • James G. Wilson: Encyclopedia of the New American Nation:The Emergence of the United States 1754-1829. T. 1. Thomson Gale, 2006. ISBN 0-684-31347-2.