Sieĝo de Yorktown

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Batalo de Yorktown)
Saltu al: navigado, serĉo
Mapo de la Batalo de Yorktown desegnita en 1875

La Sieĝo de Yorktown, Batalo de Yorktown, Kapitulaco ĉe YorktownGermana Batalo, fine en la 19a de Oktobro 1781 ĉe Yorktown (Virginio), estis decidiga venko fare de kombinita forto de usonaj trupoj de la Kontinenta Armeo estritaj de la Generalo George Washington kaj de francarmeaj trupoj estritaj de la Grafo de Rochambeau super Brita Armeo estrita de la brita lordo kaj Generala Leŭtenanto Charles Cornwallis. La kulmino de la kampanjo de Yorktown, nome la sieĝo montriĝis la lasta ĉefa surtera batalo de la Usona Revolucia Milito en la nordamerika batalkampo, same kiel la kapitulaco de Cornwallis (fakte fare de Charles O'Hara), kaj la kapto de kaj li kaj lia armeo, pelis la britan registaron negocadi finon por la konflikto. La batalo plialtigis la malaltan usonan militspiriton kaj revivigis francan entuziasmon por la milito, same kiel subfosis popolan eltenon de la konflikto en Granda Britio.[1]

En 1780, 5,500 francaj soldatoj surterigis en Rodinsulo por helpi siajn usonajn aliancanojn en operacoj kontraŭ la brit-kontrolita Novjorko. Sekve de la alveno de mesaĝoj el Francio kiu inkludis la eblon eltenadi el la ŝiparo de la franca Karibio de la Grafo de Grasse, Washington kaj Rochambeau decidis peti al de Grasse asiston ĉu ĉe la sieĝo de Novjorko, aŭ en militoperacoj kontraŭ brita armeo servanta en Virginio. Konsilite de Rochambeau, de Grasse informis ilin pri lia intenco navigi al Chesapeake Bay, kie Cornwallis estris sian armeon. Cornwallis, dekomence ricevinte konfuzajn ordojn de lia supera oficiro, Henry Clinton, estis eventuale ordonante konstrui defendeblan profundakvan havenon, kiun li ekkonstruis ĉe Yorktown, Virginio. La movoj de Cornwallis en Virginio estis malhelpitaj de trupoj de la Kontinenta Armeo fare de la Markizo Lafayette.

La franca kaj usona armeoj unuiĝis norde de Novjorko dum la somero de 1781. Kiam alvenis novaĵoj de la decido de de Grasse alvenis, la kombinitaj armeoj ekmoviĝis suden al Virginio, engaĝigante en trompiga taktiko por konduki la britojn kredi ke oni planis sieĝon de Novjorko. De Grasse navigis el Karibio kaj alvenis al la Golfo Chesapeake fine de Aŭgusto, alportante aldonajn trupojn kaj havigante ŝipan blokadon de Yorktown. Li estis transportante 500,000 arĝentajn pesojn kolektitajn el loĝantoj de Havano, Kubo, por financi la sieĝo kaj la Kontinentan Armeon.[2] Dume en Santo Domingo, de Grasse kuniĝis kun Francisco Saavedra de Sangronis, nome agento de Karlo la 3-a de Hispanio. De Grasse estis planinta lasi kelkajn el siaj militŝipoj en Santo Domingo. Saavedra promesis la asistadon de la hispana ŝiparo por protekti la francan komercan ŝiparon, permesante de Grasse navigis norden kun ĉiuj militŝipoj.[3] En la komenco de Septembro, li venkis super brita ŝiparo estrita de Sir Thomas Graves kiu estis veninta helpi Cornwallis ĉe la Batalo de Chesapeake. Kiel rezulto de tiu venko, de Grasse blokadis ĉiun eliron tramare por Cornwallis. Fine de Septembro Washington kaj Rochambeau alvenis, kaj la armeaj kaj ŝiparaj fortoj estis komplete ĉirkaŭis Cornwallis.

Post komenca preparado, la usonanoj kaj francoj konstruis sian unuan paralelon kaj ekbombardadis. Kun la brita defendo malfortigita, Washington en la 14a de Oktobro 1781 sendis du kolonojn por ataki la lastajn restantajn britajn eksterajn defendojn. Franca kolono kaptis reduton numeron 9an kaj usona kolono reduton numeron 10an. Post kapto de tiuj defendoj, la aliancanoj kapablis finigi sian duan paralelon. Kun la usona artilerio pli proksima kaj pli intensa ol iam, la brita situacio ekmalboniĝis rapide kaj Cornwallis demandis por kapitulacaj kondiĉoj en la 17a. Post du tagoj de negocado, la kapitulaca ceremonio okazis en la 19a; Lord Cornwallis, asertinte sin mem malsana, forestis el la ceremonio. Kaptitaj ĉirkaŭ 7,000 britaj soldatoj, startis negocado inter Usono kaj Granda Britio, rezultante en la Traktato de Parizo de 1783.

Yorktown ne estis la fina armita konflikto de la Revolucia Milito. En la jaro inter tiu kaj la subskribo de la Traktato de Parizo, pli da usonaj patriotoj mortiĝis ol tiuj kiuj mortiĝis en la unua jaro de la Revolucio.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Herring p.26
  2. Chávez p. 225
  3. Mitchell p. 23
  4. The American Revolution, "Return of the Rebels" (TV docudrama, 16a de Decembro, 2014). American Heroes Channel, Alirita en la 21a de Aprilo, 2015)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]