Versailles

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Versajlo)
Versajlo
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Francilio
Departemento Yvelines
Arondismento Versailles
Kantono Versailles-Nordo, -Nordoriento kaj -Sudo
INSEE kodo 78646 [+]
Poŝtkodo 78000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 83 587  (2021) [+]
Loĝdenso 3 193 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 48′ N, 2° 8′ O (mapo)48.8047222222222.1341666666667Koordinatoj: 48° 48′ N, 2° 8′ O (mapo) [+]
Alto 180 m [+]
Areo 26,18 km² (2 618 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Versajlo (Yvelines)
Versajlo (Yvelines)
DEC
Versajlo
Versajlo
Situo de Versajlo
Versajlo (Francio)
Versajlo (Francio)
DEC
Versajlo
Versajlo
Situo de Versajlo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Versailles [+]
vdr

Versajlo (france Versailles [versaj]; esperantigite Versajlo) estas franca komunumo, prefektejo de la departemento Yvelines, en la regiono Francilio. Fine de 2021 en la komunumo vivis 83 587 loĝantoj, en 2009 estis 86 477[1].

Versailles estas mondfama urbo, konata precipe pro sia kastelo, konstruigita de Ludoviko la 14-a.

La kastelo de Versailles, pentrita en 1668


Geografio[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Versailles troviĝas proksimume 17 km sudokcidente de la centro de Parizo. La najbaraj komunumoj estas:

Kvartaloj[redakti | redakti fonton]

Versajlo konsistas el diversaj kvartaloj:

  • Notre-Dame
  • Saint-Louis
  • Montreuil
  • Porchefontaine
  • Clagny-Glatigny
  • Chantiers
  • Jussieu-Petit bois-Picardie
  • Satory

Kulturo[redakti | redakti fonton]

La Marmora Kortego

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

Muzeoj[redakti | redakti fonton]

  • Muzeo Lambinet
  • Muzeo de la kaleŝoj
  • Muzeo de la parlamento
  • La Osmothèque

Transporto[redakti | redakti fonton]

Stacidomoj[redakti | redakti fonton]

Projektoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Ĝemela urbo[redakti | redakti fonton]

Edukado[redakti | redakti fonton]

Versajlo en Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el suda kaj centra Eŭropo kaj la venonta ĉiĉerono estas Maria Sklodovska, kiu montros al Utnoa la mirindaĵojn de centra kaj orienta Eŭropo. Jen kiel ŝi prezentas Parizon kun kvar grandaj vidindaĵoj el kiuj nur aludoj al Luvro kaj al Versajlo, dum pli atentaj priskriboj al la Ejfelturo kaj al la Triumfa Arko:

Citaĵo
 
Superŝvebante preter Atomiumo Brusela,
simbolo de l'esploroj en mikrokosmo kaŝita,
ili alvenas baldaŭ al la Pariza ĉefurbo
kaj nun la sciencisto al la nomado parolas:
-Jen staras Ejfelturo, matematike perfekta
konstruo, manifesto de la supera logiko
de homo; ĉio en ĝi plenekvilibre fariĝis.
Jen tie, antaŭ Luvro la Piramido Kristala.
Versajlo, sunimpona, kie paradas alee
kreaĵoj de artistoj, kaj jen la Arko Triumfa,
centro de flama stelo, la dekdupinte radia,
ĉar dekdu avenuojn en stela formo ĝi plektas.[2] 

Esperantaj eventoj en Versajlo[redakti | redakti fonton]

Versajlo estis la loko de la 5-a Internacia Junulara Kongreso en 1949.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Insee. Populations légales 2009 - 78646-Versailles (france). Alirita la 21-an de novembro 2012.
  2. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 120.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]