Internacia Junulara Kongreso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri Internacia Junulara Kongreso. Por aliaj signifoj de la mallongigo IJK, bonvolu rigardi IJK (apartigilo)
Nuvola apps kuser.svg IJK
Nomo Internacia Junulara Kongreso
Regiono Mondo
Periodo Julie-aŭguste
Organizanto TEJO kaj (ĉiam alia) loka organizanto
Ekzistas ekde 1938
Celgrupo Junularo kaj junaj familioj
Informa retpaĝo plusendilo al la aktuala IJK-paĝo, informoj
Information icon.svg
vdr

La Internacia Junulara Kongreso (IJK) estas la oficiala ĉiujara kongreso de TEJO kaj kutime fariĝas la plej granda junulara esperanto-renkontiĝo de la jaro en la mondo. Ĝi okazas tradicie dum unu semajno en julio aŭ aŭgusto, ofte tuj antaŭ aŭ post la UK, kaj normale ĉeestas ĝin ĉirkaŭ 300 junuloj. La 43-a IJK okazinta en 1987 en Krakovo atingis la rekordan nombron de pli ol 1000 kongresanoj.

Pri la organizado de la IJK decidas la estraro de TEJO post invito fare de landa sekcio aŭ alia esperanto-organizo kaj la rezulton oni anoncas ĉiam printempe de la antaŭa jaro. La 1-a IJK (ankoraŭ sub nomo Internacia Junular-Kunveno) okazis en 1938 en Groet (Nederlando). Ĝis nun lasta IJK okazis en 2020 en la reto, pro la KOVIM-19 (ĝi devis okazi en Someren, Nederlando).[1] La venonta IJK okazos en Kievo, en Ukrainujo, dum la somero de 2021[2].

Listo de la ĝisnunaj kaj planitaj IJK-oj[redakti | redakti fonton]

Landoj kiuj gastigis la Internacian Junularan Kongreson de Esperanto, de 1938 ĝis 2017.

La sekva tabelo montras la informojn pri ĉiuj okazintaj aŭ anoncitaj IJK-j kaj donas la informojn pri urbo, lando, nombro de aliĝintoj kaj nombro de efektivaj partoprenintoj. Ĉe kelkaj kongresoj tamen estas dubinde, kiel interpreti la ununuran haveblan nombron de personoj.

Numero Jaro Urbo/loko Lando Nombro de registritaj partoprenantoj Nombro de
partoprenantoj
77 2021 Kievo Flago-de-Ukrainio.svg Ukrainio
76 2020 Interreto [3] 446 316
75 2019 Liptovský Hrádok[4] Flago-de-Slovakio.svg Slovakio 291 231
74 2018 Badajoz[5] Flago-de-Hispanio.svg Hispanio 306 273
73 2017 Aného[6] Flago-de-Togolando.svg Togolando 136 110
72 2016 Vroclavo Flago-de-Pollando.svg Pollando 264
71 2015 Wiesbaden Flago-de-Germanio.svg Germanio 291
70 2014 Fortaleza Flago-de-Brazilo.svg Brazilo 156 150
69 2013 Nazareto Flago-de-Israelo.svg Israelo 98[7] 80
68 2012 Hanojo Flago-de-Vjetnamio.svg Vjetnamio 142[8] 145[9]
67 2011 Kievo Flago-de-Ukrainio.svg Ukrainio 320[10] 311[11]
66 2010 Santa Cruz del Norte Flago-de-Kubo.svg Kubo ~133[12] 181
65 2009 Liberec Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio 472 343
64 2008 Szombathely Flago-de-Hungario.svg Hungario 485 365
63 2007 Hanoi Flago-de-Vjetnamio.svg Vjetnamio 175+ 145
62 2006 Sarajevo Flago-de-Bosnio kaj Hercegovino.svg Bosnio kaj Hercegovino 379
61 2005 Zakopane Flago-de-Pollando.svg Pollando 478
60 2004 Kovrov Flago-de-Rusio.svg Rusio 385[13] 355
59 2003 Lesjöfors Flago-de-Svedio.svg Svedio 330
58 2002 Pato Branco Flago-de-Brazilo.svg Brazilo 100
57 2001 Strasbourg Flago-de-Francio.svg Francio   406
56 2000 Hong Kong Flago-de-Ĉinio.svg Ĉinio   200
55 1999 Veszprém Flago-de-Hungario.svg Hungario 500
54 1998 Rijeka Flago-de-Kroatio.svg Kroatio 378
53 1997 Assisi Flago-de-Italio.svg Italio 470
52 1996 Güntersberge Flago-de-Germanio.svg Germanio 360
51 1995 Serovo Flago-de-Rusio.svg Rusio 350+ 303
50 1994 Ĉonano Flago-de-Sud-Koreio.svg Sud-Koreio 241
49 1993 Vraca Flago-de-Bulgario.svg Bulgario 173
48 1992 Montrealo Flago-de-Kanado.svg Kanado 104
47 1991 Karlskoga Flago-de-Svedio.svg Svedio 189
46 1990 Playa Giron Flago-de-Kubo.svg Kubo 153
45 1989 Kerkrade Flago-de-Nederlando.svg Nederlando 525
44 1988 Zagrebo Flago-de-SFR-Jugoslavio.svg Jugoslavio 769
43 1987 Krakovo Flago-de-Pollando.svg Pollando 1034
42 1986 Neurim (נעורים) Flago-de-Israelo.svg Israelo 106
41 1985 Eringerfeld Flago-de-Germanio.svg Germanio 425
40 1984 Swanwick Flago-de-Britio.svg Britio 293
39 1983 Debrecen Flago-de-Hungario.svg Hungario 672
38 1982 Leuven Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio 315
37 1981 Oaxtepec Flago-de-Meksiko.svg Meksiko 108
36 1980 Raŭmo Flago-de-Finnlando.svg Finnlando 332
35 1979 Austerlitz Flago-de-Nederlando.svg Nederlando 388
34 1978 Veliko Tarnovo Flago-de-Bulgario.svg Bulgario 450
33 1977 Poitiers Flago-de-Francio.svg Francio 325
32 1976 Tesaloniko Flago-de-Grekio.svg Grekio 350
31 1975 Fredericia Flago-de-Danio.svg Danio 265
30 1974 Münster Flago-de-Germanio.svg Germanio 250
29 1973 Sarajevo Flago-de-SFR-Jugoslavio.svg Jugoslavio 282
28 1972 Toruń Flago-de-Pollando.svg Pollando 250
27 1971 Edinburgh Flago-de-Britio.svg Britio 150
26 1970 Graz Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio 200
25 1969 Tyresö Flago-de-Svedio.svg Svedio 120
24 1968 Tarragona Flago-de-Hispanio.svg Hispanio 130
23 1967 Roterdamo Flago-de-Nederlando.svg Nederlando 90
22 1966 Pécs Flago-de-Hungario.svg Hungario 900
21 1965 Ōtsu Flago-de-Japanio.svg Japanio 250
20 1964 Amsterdamo Flago-de-Nederlando.svg Nederlando 200
19 1963 Vraca Flago-de-Bulgario.svg Bulgario 550
18 1962 Ystad Flago-de-Svedio.svg Svedio 70
17 1961 Wokingham Flago-de-Britio.svg Britio 116
16 1960 Roterdamo Flago-de-Nederlando.svg Nederlando 105
15 1959 Gdansko Flago-de-Pollando.svg Pollando 300
14 1958 Hamburgo Flago-de-Germanio.svg Germanio 126
13 1957 Villeneuve-lès-Avignon Flago-de-Francio.svg Francio 30
12 1956 Büsum Flago-de-Germanio.svg Germanio 173
11 1955 L'Aquila Flago-de-Italio.svg Italio 350 250
10 1954 Hilversum Flago-de-Nederlando.svg Nederlando 90
9 1953 Wörgl Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio 80
8 1952 Ry Flago-de-Danio.svg Danio 108
7 1951 Haarlem Flago-de-Nederlando.svg Nederlando 280
6 1950 Konstanz Flago-de-Germanio.svg Germanio 420
5 1949 Versailles Flago-de-Francio.svg Francio 200
4 1948 Groet Flago-de-Nederlando.svg Nederlando 285
3 1947 Ipswich Flago-de-Britio.svg Britio 200
2 1939 Tervuren Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio 400 350
1 1938 Groet Flago-de-Nederlando.svg Nederlando 304+ 203

Simboloj[redakti | redakti fonton]

Ĉiu moderna IJK havas sian propran emblemon uzatan por simboli konkrete tiujaran okazon de la aranĝo. Komuna vaste uzata simbolo por IJK ĝenerale ne ekzistas, sed tiun funkcion almenaŭ dum la aranĝo mem substituas uzo de la IJK-flago, kiu kutime pendas fone de la podio antaŭ kiu okazas la plenkunvenoj de la partoprenantaro.

Ekhistorio[redakti | redakti fonton]

Ed Borsboom en sia artikolo De TJO al TEJO al TONKIN,[14] havigas interesan trarigardon al la ekhistorio de la junularaj kongresoj kaj organizoj de junaj esperantistoj. La komenco estis la revuo "La Juna Vivo" eldonita de Elisabeth van Veenendaal-Bouwes el 1934 cele ĉefe al geknaboj. En 1938 ŝi organizis la unuan IJK en Groet (Nederlando) por 100 knaboj kaj 100 knabinoj ĉefe el Nederlando, sed ankaŭ el Britio, Belgio kaj Francio, ne el Germanio kie naziismo malhelpis la esperantan agadon; en la lasta tago oni fondis TJO (Tutmonda Junular-Organizo) ĉefe fare de instruistoj cele al infanoj. En 1939 al Tervuren (Belgio) venis novuloj ĝis 350 partoprenantoj. La Dua Mondmilito interrompis tiun disvolvigon. En 1947 la kongreso okazis en Ipswich (Britio) por 200 personoj, jam ne ne tiom infanaj lernantoj, sed junuloj, foje sole vojaĝantaj, inter kiuj finfine germanoj; en tiu kongreso partoprenis George Soros. Por 1948 estis planita kongresumi en Ĉeĥoslovakio, sed pro politikaj malfacilaĵoj kaj enpovigo de komunistoj en Prago, la organizantoj devis rezigni kaj finfine Groet, dek jarojn poste, reestis kongresloko por 285 partoprenantoj, ĉefe el Nederlando kaj Britio, kaj denove kelkaj germanoj. En 1949 kongresloko estis Versajlo (Francio) por 200 junuloj, sed ne belgoj kaj ja germanoj. Tio estas ripetita trajto de junularaj kongresoj: grupaj malaperoj kaj aperoj de landogrupoj. En 1950 kongreso okazis en Konstanz (Germanio) kun logika abundo de germanoj, kaj ŝajne kelkaj eksterleĝe el la orienta parto. Germanoj ja bezonis plibonigon de internaciaj rilatoj post la tragedio de la milito. En 1951 en Haarlem partoprenis 280 junuloj el 12 landoj; tie oni decidis disigi la gazeton en du: unu "por komencantaj infanoj" kaj alia por "membroj de TJO". Tiuj estis 731, ĉefe nederlandanoj, duarange britoj kaj triarange germanoj. Kontakto kun UEA kreskis helpe de ĝia estrarano Ivo Lapenna. En 1952 la 8-a IJK okazis en Ry (Danio) por 108 partoprenantoj; tiam oni decidis aldoni la vorton "esperantista" por la nomo de la organizo Tutmonda Esperantista Junular-Organizo (TEJO). En 1953 la kongreso okazis en Wörgl (Aŭstrio) kun organizaj problemoj kaj nur 80 personoj, el kiuj nur 16 en la jarkunveno. En 1954 en Hilversum (Nederlando) partoprenis 89 personoj, ĉefe germanoj, kaj almenaŭ unu el orienta parto. Partoprenis ankaŭ kelkaj postaj gravaj esperantistoj kiel Claude Gacond kaj Ed Borsboom. En 1955 la IJK veturis por la unua fojo al suda Eŭropo, nome al l'Aquila (Italio) por 249 personoj, ĉefe italoj kiuj partoprenis nek antaŭe nek poste. En 1956 la kongreso okazis en Büsum (Germanio) por 250 personoj, pli ol duono germanoj, kaj 24 el DDR, por la lasta fojo en okcidentaj landoj dum jardekoj; post tio, en la UK-o en Kopenhago TEJO kun 614 membroj iĝis junulara sekcio de la monda asocio. En 1957 nur 30 personoj partoprenis en Villeneuve-lès-Avignon (suda Francio); tiam okazis la unua oratora konkurso, en kiu venkis Carlo Minnaja. En 1958 en Hamburgo (Germanio) inter 126 kongresanoj partoprenis jam Humphrey Tonkin.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • UK - Universala Kongreso
  • IIK - Internacia Infana Kongreseto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.