Saltu al enhavo

IJK 1979

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
IJK 1979
Loko Austerlitz,  Nederlando
Ekde 20-a de julio 1979
Ĝis 27-a de julio 1979
← Antaŭa Sekva →
vdr
la piramido de Austerlitz
raporto de la TEJO-seminario kadre de la IJK de julio 1979

La 35-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis inter la 20-a kaj 27-a de julio 1979 en la urboparto Austerlitz en Nederlando. La kongreson partoprenis 672 junaj esperantistoj - grandparte studentoj, lernejanoj kaj junaj laboristoj sub 30 jaroj. Kadre de la kongreso okazis eksterordinare densa kaj serioza tema programo, pro tio ke tiu tema programo deklariĝis seminario - subtenita finance kaj per iuj prelegantoj per la Eŭropa Junulara Fonduso de la Konsilio de Eŭropo kaj per Unesko.[1] La prelegaj resumoj kaj rezultoj de la laborgrupoj post la kongreso ankoraŭ publikiĝis en speciala raporto 36-paĝa, kiu presiĝis en tri versioj, en Esperanto, la angla kaj la franca ... ankaŭ tio estas tre nekutima postrikolto de IJK, kvankam en aliaj TEJO-seminarioj de la lasta kvarono de la 20-a jarcento tia serioza plurlingva publikigo de la temaj fokusoj estis tute normala.[1]

Kiel en aliaj junularaj Esperanto-kongresoj, okazis kulturaj eventoj kaj organizaj kunvenoj de TEJO, interalie de la komitato de TEJO, kaj aldone variaj prelegoj kaj diskutrondoj (kompreneble malfermaj por ĉiuj interesatoj) pri la kongresa temo, "interŝtataj unuiĝoj - kiucele?". La dua informilo de la kongreso pri tio skribis

Citaĵo
 Titolo tia sugestas diversajn aferojn: iuj tuj pripensas registarajn organizaĵojn, iuj neregistarajn. Aliaj rimarkos ke "unuiĝoj" ne nepre implicas nur organizaĵojn.

Kernaj al al filozofio de multaj esperanitstoj estas la ideoj de internaciaj kompreno kaj kunlaboro, ambaŭ el kiuj kondukas al monda paco, kaj al iuspeca unuiĝo. Militoj ja kondukis la homaron al tutmonda kunlaboro - la Unua al la Ligo de Nacioj, la Dua al la Unuiĝintaj Nacioj, kun ties aro da fakaj branĉoj, Unicef, Unesko ktp.

Sed monda unuiĝo restas for de tiu evoluo. La Unuiĝintaj Nacioj nek estas, nek celas fariĝi tergloba registaro. Tamen, ni vidas nun pli ol iam antaŭe kunlaboron de ŝtatoj je regiona nivelo: la Eŭropa Ekonomia Komunumo (EEK), Konsilio de Reciproka Ekonomia Helpo (KREH aŭ Comecon), Konsilio de Eŭropo (KdE), Organizaĵo de Petrol-Eksportaj Landoj (OPEL), Organizaĵo por Afrika Unueco (OAU) kaj la Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj (OAS). Tiuj unuiĝoj havas unuavice ekonomiajn trajtojn, kune kun diversmezure politikaj kaj militaj. Sed eskapas neniun el ili sociaj implicoj kiun la kongresa programo aparte esploru.

Ekzemplon donas la Eŭropa Ekonomia Komunumo. Ĝi komencis sian vivon por kontrolis komunajn tarifojn por karbo kaj ŝtalo inter tri landoj. Membriĝas en ĝi nun nur ŝtatoj, inter kiuj fluas dekmiloj da laborserĉantoj kaj turistoj. La okazigo en aprilo 1979 de rektaj elektoj al eŭropa parlamento en Strasburgo atestas la evoluon de la EEK. 

Antaŭ la kongreso, speciala numero de la revuo Kontakto aperigis artikolaron pri la kongresa temo.

Neesperantistaj gastaj prelegantoj[1] estis interalie Peter Kuenstler, tiutempe interfaka prijunulara kunliga oficisto de la Fako pri Sociaj Aferoj de la Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo, Richard Corbett, tiam ĝenerala sekretario de la Eŭropa Kunordiga Buroo de Internaciaj Junularaj Organizaĵoj en Bruselo, unu de la plej gravaj forumoj por ekstera reprezentiĝo de TEJO dum jardekoj, kaj John Catling, gvidanto de la personara divizio de la Eŭropa Ekonomia kaj Socia Komitato en Bruselo - ĉiuj tri eksteraj prelegantoj estis britoj, tiam ankoraŭ estis multaj insulanoj en altaj eŭropaj funkcioj de Bruselo, Strasburgo, Ĝenevo, Vieno kaj aliaj internaciaj institucioj de la eŭropa kontinento. Inter la kulturaj programeroj de la IJK aparte elstaris teatra vespero kun la pariza esperantlingva teatra grupo TESPA en subĉiela teatro.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 "interŝtataj unuiĝoj - kiucele?", raporto de la TEJO-seminario kadre de la IJK 1979, red. de Ian Tarrant, Neven Kovačić, Ian Jackson, Sylvaine Bourrely kaj Kristin Tytgat; publikigita dum marto 1980 en Pisa