IJK 2014

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
IJK 2014
Loko Fortalezo
Ekde 18-a de julio 2014
Ĝis 25-a de julio 2014
Organizanto Brazila Esperantista Junulara Organizo
Oficiala retejo ijk.brazilo.net
← Antaŭa Sekva →
v  d  r
Information icon.svg
Emblemo de la 70-a IJK en Fortalezo

La 70-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis de la 18-a ĝis 25-a de julio 2014 en Fortalezo, Brazilo[1]. Organizas ĝin Brazila Esperantista Junulara Organizo[2]. Laŭ la komuniko de la Estraro de TEJO, la kongresa temo estis Esperanto kaj teknologio: iloj por senbara interhoma konekto tra la mondo.

Ĝi estis la dua brazila IJK. La unua, la 58-a IJK, okazis en Pato Branco en 2002.

Por la organizado de la kongreso kandidatiĝis ankaŭ Juna Esperantistaro Argentina. Tuj post la 70-a IJK okazis en Bonaero (Argentino) la 99-a Universala Kongreso de Esperanto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]