IJK 1963

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
IJK 1963
Loko Vraca, Provinco Vraca, Flag of Bulgaria.svg Bulgario
← Antaŭa Sekva →
v  d  r
Information icon.svg


ĉefstrato de Vraca

La 19-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis dum somero 1963 en la urbo Vraca de Bulgario. La kongreson partoprenis 550 junaj esperantistoj - grandparte studentoj, lernejanoj kaj junaj laboristoj sub 30 jaroj. Kiel en aliaj junularaj Esperanto-kongresoj, okazis variaj prelegoj kaj diskutrondoj pri la kongresa temo, kulturaj eventoj kaj organizaj kunvenoj de TEJO, inter alie de ties komitato. Inter la Internaciaj Junularaj Kongresoj de la jardeko 1955 ĝis 1965, ĝi estis la senkonkurence plej sukcesa - oni ankoraŭ forte konsciis pri ĝi en 1993, kiam la 49-a IJK estis same okazigita en Vraca honore al la kongreso de 1963.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]