IJK 2020

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
IJK 2020
Loko Interreto
Ekde 10-a de julio 2020
Ĝis 18-a de julio 2020
Organizanto Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, Nederlanda Esperanto-Junularo
Oficiala retejo ijk2020.tejo.org
← Antaŭa Sekva →
vdr
Reklamo por IJK dum JES 2018-2019.

La 76-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis de la 10-a ĝis la 18-a de julio 2020 interrete.[1] Ĝi okazis kadre de la Monda Festivalo de Esperanto.

Origine oni planis okazigon en Somereno, Nederlando, sed tio ŝanĝiĝis pro la kronvirusa pandemio.[1][2] 154 homoj aliĝis antaŭ la nuligo. En la fino 446 homoj aperis en la listo de aliĝintoj[3], 367 homoj pagis aŭ akceptiĝis senpage, kaj 316 homoj el 52 landoj ensalutis en la substraton[4]. La nuligitaj planoj por fizika IJK en Nederlando estos grandparte reuzataj por IJK 2022 en Westelbeers, Nederlando.

En la sama jaro la 105-a Universala Kongreso de Esperanto okazus en Montrealo, Kanado, sed ankaŭ ĝi estis nuligita pro la kronvirusa pandemio[5], kaj alternativo okazis rete per la sama substrato.

Programo[redakti | redakti fonton]

La substrato de la kongreso nomiĝis Retevent, kiun kreis E@I. Partoprenantoj ricevis aliron al la substrato du horojn antaŭ la komenco. En la substrato la partoprenantoj povis i.a. krei profilon kaj tuttempe babili en pluraj ĉambroj en vidbabilejo kaj tekstbabilejo. La progamo ĉefe konsistis el prelegoj kaj interagaj programeroj kiel ekzemple diskutoj aŭ ludoj. Dum la kongreso koncertis interalie Jonny M, Tim Gallego kaj Kajto.

Organiza teamo[redakti | redakti fonton]

Jen listo de organizantoj:[6]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

ijk2020.tejo.org La oficiala retejo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 IJK 2020 okazos nur en la reto. Libera Folio (2020-04-25). Alirita 2020-04-26.
  2. IJK 2020 okazos en Nederlando. Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (2019-01-15). Alirita 2019-01-15.
  3. https://ijk2020.tejo.org/listo-de-aligintoj/
  4. https://ijk2020.tejo.org/statistiko/
  5. UEA nuligos la ĉi-jaran Universalan Kongreson. Libera Folio (2020-04-04). Alirita 2020-04-26.
  6. La IJK 2020-teamo. Arkivita el la originalo je 2019-08-06. Alirita 2019-08-06.