IJK 1981

El Vikipedio, la libera enciklopedio
IJK 1981
Loko Oaxtepec,  Meksiko
← Antaŭa Sekva →
vdr

La 37-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis la 11an ĝis 18a de julio 1981 en la urbo Oaxtepec en Meksiko. La kongreson partoprenis 108 junaj esperantistoj - grandparte studentoj, lernejanoj kaj junaj laboristoj sub 30 jaroj.

Kiel en aliaj junularaj Esperanto-kongresoj, okazis variaj prelegoj kaj diskutrondoj pri la kongresa temo, kulturaj eventoj kaj organizaj kunvenoj de TEJO, interalie de ties komitato.

La 66-a Universala Kongreso de Esperanto tiusomere okazis en Braziljo, Brazilo - en rekta distanco de iom pli ol 6700 km el Oaxtepec. Apenaŭ iu juna esperantisto havis la financajn rimedojn vojaĝi kaj al Oaxtepec kaj al Braziljo, loĝantoj de la komunismaj ŝtatoj de orienta Eŭropo plejparte nek sukcesis vojaĝi al Meksiko nek al Brazilo, kaj tial la nombro de partoprenantoj de la IJK estis pli malgranda ol kutime - kvankam en pluraj junularaj esperanto-renkontiĝoj de okcidenta Eŭropo oni antaŭ la kongreso forte varbis pri la tiujara IJK, interalie per koncertetoj de tradiciaj meksikaj muzikaĵoj kaj prezentoj de lumbildoj pri la kongresregionaj vidindaĵoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]