IJK 1974

El Vikipedio, la libera enciklopedio
IJK 1974
Loko Münster,  Germanio
← Antaŭa Sekva →
vdr
la urbocentra kastelo, centro de la universitato

La 30-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis dum somero 1974 en la urbo Monastero (germane Münster) en la okcidento de Germanio. La kongreson partoprenis 250 junaj esperantistoj - grandparte studentoj, lernejanoj kaj junaj laboristoj sub 30 jaroj.

La urbo Monastero estas karakterizita per sia universitato: granda parto de la loĝantoj estas studentoj, biciklantaj tra la urbocentro inter universitataj aranĝoj, libertempo kaj siaj loĝejoj. Pro la juneco de la loĝantaro ekde 1907 viglis junulara esperanto-grupo en la urbo, kies anoj post la fondo de la tegmentaj organizaĵoj GEJ kaj TEJO kontribuis al ties agado. La IJK-n en 1974 ĉefe organizisla aktivuloj Helmut Klünder kaj la fratoj Guido kaj Ulrich Brandenburg. Kiel en aliaj junularaj Esperanto-kongresoj, okazis variaj prelegoj kaj diskutrondoj pri la kongresa temo, kulturaj eventoj kaj organizaj kunvenoj de TEJO, interalie de ties komitato. Nekutima evento estis la okazigo de tradicia okcidentgermana "pafista festo", kun vilaĝeca parado de la kongresanoj kaj blovinstrumenta orkestro, hobia vetpafado kaj bierĝardena danca festo. Kutime la plej multaj junaj esperantistoj en Germanio kritike distancas al tiaj tradiciaj "vilaĝecaj" festoj, sed kadre de la IJK estis amuze superi tiun distancemon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]